vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio for-
estas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne
signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en
PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas
aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG (§45).
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi
provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial
PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj
eble ŝajnas memkompreneblaj.
PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la
klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la
Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza
fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de
literaturo (§46).
Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fun-
damentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj
uzoj.
La Interreta versio de
PMEG
troviĝas ĉe la adreso
<http://bertilow.com/pmeg/> .
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj per-
sonoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Marcos
Cramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Günkel, Hosomi Kazuyuki, Alen
Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner kaj Rob Moerbeek. Pri
matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontri-
buis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la el-
laborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerström kaj
Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.
Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por
Norda Ameriko – ELNA), kiu realigis la paperlibran eldonon de PMEG.
13
Enkonduko
Versio 15.0.1
Versio 15.0.1 de PMEG, publikigita la 26an de Majo 2016, estas provizora
versio survoje al dua eldono kiel papera libro, ĉar intertempe la unua eldono
elĉerpiĝis. Post la publikigo de la unua eldono de la papera libro mi faris tre
multe da korektoj, kompletigoj kaj ĝisdatigoj. Ne estas eble listigi ĉiujn
ŝanĝojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj:
Ĝenerale
Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭ-
igis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.
Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli
preciza.
Parto 1 – Skribo kaj elparolo
Ĉefakcenton nun montras dekstrakornaj supersignoj (§2.1) (antaŭe
mi uzis majusklajn vokalojn). Kromakcenton nun montras mal-
dekstrakornaj supersignoj (§2.2) (antaŭe mi uzis dekstrakornajn
supersignojn).
Mi aldonis klarigojn pri Silaboj kaj silabolimoj (§2.2) kaj pri Foresto
de akcento (§2.2).
Parto 2 – Gramatiko
La klarigoj pri Uzo de O-vortaj frazpartoj, kiuj antaŭe estis en Fraz-
partoj (§7), estas nun en Uzo de O-vortoj (§4.2). (Mi pripensis tute
forigi la paragrafon Frazpartoj, movante ties tutan enhavon al la re-
spektivaj klarigoj de O-vortoj §4, A-vortoj §5 kaj E-vortoj §6, sed
tiam ŝanĝiĝus la numerado de ĉiuj paragrafoj post numero 7, kaj tion mi
volis eviti.)
La bazaj difinoj de O-vortoj (§4.1), A-vortoj (§5.1) kaj E-vortoj
(§6.1) estas reverkitaj por pli klare montri, ke tiuj vortklasoj distingiĝas
precipe laŭ la maniero, en kiu ili uziĝas en frazoj, ne laŭ la signifo.
En La ĉe propraj nomoj (§9.1.6) mi aldonis klarigojn pri uzo de la ĉe
la nomoj de klasikaj religiaj verkoj, kaj plibonigis la klarigojn pri
titoloj.
En N por direkto (§12.2.5) la klarigoj pri N kun loka rolvorteto estas
reverkitaj. La antaŭaj klarigoj tro forte apartigis la tri rolvortetojn en,
sur kaj sub disde la ceteraj lokaj rolvortetoj. Pro tio ankaŭ la teksto pri
Trans + direktaj rolmontriloj (§12.3.4.15) estas ŝanĝita.
La klarigojn pri rolvortaĵoj kun de (§12.3.7) mi kompletigis per tra-
ktado de esprimoj kun oriente de, norde de, dekstre de k.s
En la klarigoj pri la tabelvortoj (§13) mi aldonis efektivan tabelan
prezenton (§13.1).
Mi reverkis kaj kompletigis la klarigojn pri jam ne kaj ne jam
(§14.2.5).
14
Enkonduko
Mi reverkis kaj grave kompletigis la klarigojn pri neata plu (§14.2.8).
Mi reverkis la klarigojn pri postmetita ankaŭ (§14.3.6).
La klarigojn pri la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ (§14.3.7) mi re-
verkis por distingi inter uzo ĉe kvantesprimoj kaj uzo ĉe agoj.
Mi aldonis klarigojn pri tabelvortoj je O kun J-finaĵo (§15.2).
Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj
esprimoj kun kiel kaj ol (§20.1).
En Demandoj kaj respondoj (§22) la antaŭaj klarigoj sub Forlaso de
ĉu fariĝis Demandoj sen demandovorto (§22.3) kun pli kompleta en-
havo.
En la klarigoj pri Perverba priskribo de objekto (§25.1.2) mi faris
plurajn kompletigojn kaj plibonigojn.
En la klarigoj pri I-verboj (§27) mi faris multajn kompletigojn kaj
plibonigojn, precipe en la partoj I-verboj kiel rekta priskribo (§27.4)
kaj I-verboj kun rolvortetoj (§27.5), kiuj estas preskaŭ tute reverkitaj.
La klarigojn pri participoj kiel O-vortoj (§28.3) mi prilaboris kaj
kompletigis.
En la klarigoj pri verboj kaj frazoloj (§30) mi aldonis parton pri IĜ-
verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj (§30.9).
Mi plibonigis kaj kompletigis la klarigojn pri rilata kio (§33.4.1.2) pre-