Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de (§12.3.2.1) + ĝis (§12.3.5.3):
de lundo ĝis vendredo.
Proksimumeco
Se inter staras antaŭ du nombroj, ĝi montras proksimumecon: inter dek kaj
dudek = ia nombro pli alta ol (aŭ eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aŭ
eble egala al) dudek. Laŭ multaj ĉi tia inter-esprimo ekskluzivas la ek-
stremojn ( dek kaj dudek): devas esti ia nombro ĝuste inter ili, ne ili mem.
Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, ne eblas nomi precizajn
limojn:
• Por aĉeti ĝin vi devas pagi inter 100 kaj 200 eŭrojn. Vi devas pagi
minimume 100 kaj maksimume 200 eŭrojn.
Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
176
§12.3.4.7
Rolmontriloj
Vortfarado
• Intera = “troviĝanta inter aliaj similaj aŭ samspecaj aferoj”: El la tri
domoj la intera domo [= la domo, kiu troviĝas inter la du aliaj]
apartenas al mi.
• Intere = “en intera pozicio”: Intere de la arboj staris urso.
• Intero = “spaco aŭ tempo inter du aŭ pli da aferoj”: La intero de la du
domoj estis tre malvasta.
• Interaĵo = “intera parto, kiu troviĝas inter aliaj partoj de la sama afero”:
La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed
la interaĵo estas tre stranga.
Ne konfuzu intera, intere, intero, interaĵo kun interna, interne, interno,
internaĵo, kiuj egalas al ena, ene, eno, enaĵo respektive.
12.3.4.8. Kontraŭ
La baza signifo de kontraŭ estas “inversa direkto”.
Pozicio kun direkto
Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io
alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn
flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:
• La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de
la domo. Es.5 = ...fronte al la enirejo... ...vidalvide al la enirejo...
• Ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. M.13 Ŝia
antaŭa flanko estis turnita al la fajrejo.
• Aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. Sm1.17
• La pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj
orienta. Jĥ.40
• Li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis mal-
antaŭe. Jĥ.41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.
• Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la
dua flanko [...] . Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua
sude kontraŭ Geba. Sm1.14 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du
respektivaj lokoj.
• La Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiel parolas
homo kun sia amiko. Er.33
Ŝanĝo en kontraŭan pozicion
Por montri ŝanĝon de direkto, turniĝon al nova direkto, oni uzas kontraŭ
plus N-finaĵon:
• Li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. M.163
Unue lia vizaĝo estis turnita en alia direkto. Poste levis ĝin tiel, ke ĝi
estis direktita kontraŭ la plafono.
§12.3.4.8
177
Rolmontriloj
• Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn. M.32
Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontraŭ
io, oni uzas kontraŭ sen N-finaĵo, ĉar tiam kontraŭ ne montras turniĝon al
nova direkto:
• Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo,
en la suda parto de la tabernaklo. Er.26 Oni metu la kandelabron en certan
lokon. Tie ĝi staru kontraŭ la tablo.
• Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ
la suno. Nm.25
• Li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de
Izrael. Kr2.6
Movo kun direkto
Kune kun movaj verboj kontraŭ montras ion, direkte al kio io moviĝas:
• Unu homa figuro venis kontraŭ li. BV.60
• Ili promenis man-en-mane kontraŭ la leviĝanta suno.
En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al aŭ simile.
Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni
povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:
• Sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn. Rt.106 La hajlo trafas la
tempiojn.
• La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la
ŝtonajn murojn. FA2.97
• Ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi. Jĝ.20
Se la kunteksto permesas, aŭ se la kuntuŝiĝo ne estas grava, oni povas uzi
kontraŭ sen N-finaĵo:
• La akvo en ĝi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi
kontraŭ la fluado. FA1.18 La malo estas kun la fluado aŭ laŭ la fluado.
• Mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro. FA3.15
• Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo. FA1.143
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra
(§12.3.4.14) kaj trans (§12.3.4.15).
Malamika ago aŭ intenco