Выбрать главу

Ofte kontraŭ montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ

niaj malamikoj. FE.39

Vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio. Rn.45

David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li. Sm1.23

178

§12.3.4.8

Rolmontriloj

Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M.58 La malo estas laŭ mia kon-

scienco.

Mi estas kontraŭ via opinio (kontraŭ vi). La malo estas por via opinio,

por vi.

Se kun malamika signifo miksiĝas ideo de moviĝo, kiu atingas sian celon,

oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin

en la nomo de la Eternulo. Sm1.17

Ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj

venkobatis ĝin per la glavo. Jĝ.18

Li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. FA4.72

Forigo aŭ defendo de malbono

Kontraŭ povas montri malbonaĵon, kiam temas pri defendo, forigo aŭ ŝirmo

de tiu malbonaĵo:

La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min

kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Sm1.17

Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon. FA2.56

Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la

vojo. Ez.8

Iafoje oni ankaŭ povas uzi dedisde (§12.3.2.1) en tiaj frazoj, sed ofte nur

kontraŭ taŭgas:

Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la mal-

sato. Gn.42 Nur kontraŭ montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ...

(dis)de la malsato estus nekomprenebla.

-

Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ

malsanoj de la korpo kaj spirito. M.193

Interŝanĝo

Kontraŭ povas montri ion, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe:

Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe

da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. Jĥ.27

Okazis interŝanĝo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritaĵojn, kaj

Damasko donis diversajn valoraĵojn.

Ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj,

kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo

de mono. M.20

Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la

birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. FA1.138

§12.3.4.8

179

Rolmontriloj

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por (§12.3.6.9). Ŝajnas bone uzi por, kiam

temas klare pri vendo kaj aĉeto, kaj kontraŭ, kiam temas pri alispeca inter-

ŝanĝo, sed ofte ne eblas precize distingi.

Kontraŭ povas ĉe la verbo ŝanĝi montri ion, kion oni prenas anstataŭ alia

afero:

La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de

reĝoj. Rt.35 = ...mi ne prenus anstataŭe la purpuron de reĝoj.

Oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. Ij.28

Ĉe la verbo anstataŭigi oni ne uzas kontraŭ sed per (§12.3.6.7): Ĉiu pli

granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭ-

igi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M.89

Direkto de sento aŭ ago

Kontraŭ povas montri personon aŭ alian aferon, al kiu direktiĝas sento aŭ

ago. Kontraŭ estas uzata precipe ĉe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaŭ ĉe

neŭtralaj aŭ eĉ amikaj. Oni ofte ankaŭ povas uzi al (§12.3.5.1):

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama

tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE.13

Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon. Kr2.16

Kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon. M.179

Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Rt.93 Se oni uzus ĉi tie al,

temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri ŝia sento pri li. Tion kaŭzas

la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresaĵo, jen

senton ĉe iu, kiu ne interesiĝas pri io.

Estu sinceraj kontraŭ mi. H.60

Interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj

unu kontraŭ aliaj. OV.531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri ŝanĝo de stato, oni povas uzi

kontraŭ plus N-finaĵon:

Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ek-

stermos vin de sur la tero. Re.6

Komparo

Kontraŭ iafoje signifas “kompare kun”:

Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu sen-

homa kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo. Er.23 = ...por

ke la bestoj ne fariĝu multaj kompare kun vi.

La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna

nombro. Re.1

Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. PE.1190 = Kompare kun

tuta kohorto... Oni povas ĉi tie kompreni ankaŭ malamikan agon en

kontraŭ: En batalo kontraŭ tuta kohorto...

180