§12.3.4.8
Rolmontriloj
• Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos
monaĥinejoj. Rt.17 = ...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monaĥin-
ejoj.
Vortfarado
• Kontraŭa = “tia, ke ĝi estas kontraŭ io”: Li ne scias, kiu loĝas en la kon-
traŭa domo. FA2.134 Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu,
en kiu ili devus iri. FA3.89 Eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkor-
eco? M.171
• Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino
sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta kon-
silistaro. FA1.12 La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ
intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata
kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi
estas danka al li. M.153
• Kontraŭi = “havi kontraŭan volon”: Ŝi kontraŭis al ilia propono.
• Kontraŭiĝi = “ekhavi kontraŭan volon”: Ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Rz.77
12.3.4.9. Post
Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, ĉar ĝi havas unu signifon lokan,
sed pli ofte ĝi estas tempa.
Loko
Loka post egalas al malantaŭ (§12.3.4.1):
• Ŝi aŭdis post si brueton. M.184 = ...malantaŭ si... ...ĉe sia dorsflanko...
• Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj
ŝtonoj. FA1.90
Por loka signifo oni kutime uzas malantaŭ. Ĉe Zamenhof loka post estis
sufiĉe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras
ne nur lokon, sed samtempe ankaŭ pozicion en sinsekvo, ĝi estas ankoraŭ
tute normala.
Loka post kun direktaj rolmontriloj
• El post la dometo iris vojo. M.68 = El loko ĉe la malantaŭa flanko de...
Normale oni apenaŭ uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono
malantaŭ kun ekz. N-finaĵo aŭ de.
Pozicio en sinsekvo
Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian.
Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:
• La maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. FA3.23 Dum la irado Preben
sekvis la ĉerkon malantaŭ ĝi.
§12.3.4.9
181
Rolmontriloj
• La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj
post ŝi. FA1.74
• Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia. FA2.73
• Kiam ŝi skribas datojn, ŝi ĉiam skribas la tagon post la monato.
Sinsekva post ne estas ĉiam distingebla disde tempa post.
Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaŭ: Vi estas la
plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.
Tempo
Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras
antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa post estas la malo de tempa
antaŭ (§12.3.4.1):
• Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris
kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE.18 = ...kiam
la vespermanĝo estis pasinta...
• Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur
varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis
jam tute malvarma. FE.38 = Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu
horo estis pasinta...
• Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo. FE.38
= ...kiam tri monatoj estos pasintaj...
• Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE.39
Tempa post povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras
tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:
• Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droŝko [...] haltis antaŭ unu el la
plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. M.78 = ...post e l diro de tiuj
vortoj...
• Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj. M.141 = ...guto fluis post
fluo de guto...
• “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. FE.32
Ĉi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aŭ lego).
• Ili ĉiam ripetadis post la reĝo: “Ho, ĝi ja estas tre bela!” FA1.110 = ...post
eldirado de la reĝo... Post havas ĉi tie ankaŭ iom de la signifo de laŭ
(§12.3.6.5). Ili ĉiam ripetadis laŭ la vortoj de la reĝo... Se oni uzas
malantaŭ anstataŭ post, la senco fariĝas loka: malantaŭ la reĝo tiam
montras, ke ili troviĝis ĉe la dorsa flanko de la reĝo, dum ili ripetadis.
Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj post la
tria k.s.
182
§12.3.4.9
Rolmontriloj
Post kiam
Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam (§33.4.2) por enkonduki la
subfrazon:
• Post lia alveno ni manĝis. → Post kiam li alvenis, ni manĝis.