• Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan
tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis. FA3.88 = ...post sia plor-
ado...
Teorie oni ankaŭ povus uzi post ol (§33.7) en tiaj frazoj, sed en la praktiko
tio malofte okazas.
Vortfarado
• Posta = “pli malfrua; malantaŭa”: La historio de la reĝo David, la
antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto
Samuel. Kr2.29 Ĝi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo. Jĝ.3
• Poste = “post (iom da) tempo, post tio (tempe aŭ sinsekve)”: Li paliĝis
de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. FE.39 Subite granda hundo alsaltis el
inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. FA1.171 Antaŭe iris
kantistoj, poste kordinstrumentistoj. Ps.68 Unue ni manĝis, poste ni trinkis,
pli poste ni babilis kaj fine ni endormiĝis.
• Postaĵo = “pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)”: Lian postaĵon kovris
kalsoneto. La vorto postaĵo baziĝas sur la malofta loka senco de post.
Principe postaĵo egalas al malantaŭaĵo (§12.3.4.1), sed postaĵo havas
tute specialan anatomian signifon, dum malantaŭaĵo estas uzebla por ĉia
ajn malantaŭa parto aŭ flanko de io.
12.3.4.10. Preter
Loko de moviĝo
Preter montras lokon, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras
for de tiu loko:
• Li pasis preter mi sen saluto. M.158 Li pasis flanke de mi.
• Elizo devis iri tute proksime preter ili. FA1.174 Ŝi pasis flanke de ili.
• La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj
oreloj. FA1.25
• Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. FA2.55
Loko sen moviĝo
Preter povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io.
Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj. Se
vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas
ebla sed same malofta ĉe tra (§12.3.4.14). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas
tamen tute normala.
§12.3.4.10
183
Rolmontriloj
Preter + direkta N-finaĵo
Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter
+ N-finaĵon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-fin-
aĵon nur kiam tio helpas al klareco:
• Ĝi iris al li preter la buŝon. PE.697 = Li ne sukcesis profiti de ĝi.
• La vojo kondukis preter preĝejon. FA1.23 = La vojo ne finiĝis ĉe la preĝejo.
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), tra (§12.3.4.14), trans
(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
Figura uzo
• Li agas preter ĉia racio. Li tute ne uzas racion.
• La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon.
Vortfarado
• Pretere = “preter io”: La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pre-
tere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. FA2.5 = ...preter la
arbaroj...
12.3.4.11. Sub
Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub
plej ofte signifas “malsuper”. Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne
tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Iafoje sub signifas “malsur”. Tiam la suba
afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, ĉu
temas pri tuŝo aŭ ne:
• Li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo. FA3.133
• Ekzistas nenio nova sub la suno. Pr.1
• Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko
haltis. FA1.212
• Ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj. M.95 = ...ĉe
la muro sub la fenestroj...
• Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj. BV.60
• Iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo,
sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. OV.66 Temas pri skribado sub
rubrikoj, kiuj troviĝas pli alte sur la papero.
• La muŝo estas sub la plafono. Eble ĝi tuŝas la plafonon.
• La lampo pendas sub la plafono.
• La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.
184
§12.3.4.11
Rolmontriloj
Kovrado
Sub povas ankaŭ montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero
estas pli alta:
• Grandan paperujon mi portas sub la brako. FE.40 La brako premas la
paperujon al la flanko de la korpo.
• Ehud faris al si glavon dutranĉan, [...] kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia
dekstra femuro. Jĝ.3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.
• Sub dikaj tavoloj de farbo kaŝiĝis la origina aspekto de la plafono.
Efektive la farbo troviĝas pli malalte ol la plafono.
La kovra signifo de sub troviĝas ankaŭ en kunmetaĵoj kiel subvesto kaj sub-
ĉemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).
Komparu kun simila uzo de super (§12.3.4.12).
Figura uzo
Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kaŝado, malvereco