Выбрать главу

aŭ nekonstanteco:

Ŝi eldonis la libron sub kaŝnomo. = ...uzante kaŝnomon.

Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...]

tiam vi restos tute sen vortoj. OV.264

Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera

origina nomo de Esperanto estas “Lingvo Internacia”.

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aŭ valoron,

k.s.:

La traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn,

kiuj estas sub via estreco. Rz.6 = ...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

Mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma de-

cido servi sub vi. Rt.84

Sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan

nombron da komitatanoj. L1.227

Sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tag-

manĝojn. M.37

Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn

de la Eternulo. Jr.36 = ...laŭ diktado...

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela

muziko. FA1.98 = ...laŭ la plej bela muziko.

La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaŭ

pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo “malpli ol”.

§12.3.4.11

185

Rolmontriloj

Sub + direktaj rolmontriloj

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la

lito. FE.26 = El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun

ĝi kuras en loko sub la lito.

Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39

Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn

de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko. Sm2.18

Ankaŭ kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogard-

istoj. Gn.40

Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo. Er.6

Vortfarado

Sube, suba = “sub io, troviĝanta sub io”: Li loĝas ie sube de tiu ĉi etaĝo.

Li loĝas en suba etaĝo.

Ĉi-sube, ĉi-suba = “sub tio ĉi, troviĝanta sub tio ĉi”: Skribu vian nomon

ĉi-sube. Ĉi-sube loĝas Franca familio. La ĉi-suba teksto estas tre grava.

Subigi = “meti sub regadon”: Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem

vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kr2.28

Subiĝi = “moviĝi sub ion”: La virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la

akvon. FA1.87

12.3.4.12. Super

Loko

Super montras lokon pli altan ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter

la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertuŝo:

Vidu, super ni briletas plej bela stelo! FA2.107

Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro. FA2.4

Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du

voĉoj. M.144 Ŝi sidis, kaj la parolantoj staris.

David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el

la ingo, kaj mortigis lin. Sm1.17

Ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis

ilin super la lageto en Ĥebron. Sm2.4

“Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj

etendis super li sian belan ombrelon. FA2.10

La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro. FA2.114

Leviĝis la suno.

186

§12.3.4.12

Rolmontriloj

Ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. M.92 Por manĝi el la

telero ŝi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri

labortaskojn ĉi-poste.

Antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono. OV.120 La falado okazis

ĝuste super la ŝtono al loko trans ĝi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la

ŝtono iel ankaŭ kaŭzis la faladon. Oni uzas ankaŭ sur en tiaj ĉi frazoj.

Normale ĉe super ne estas intertuŝo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas

intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras. Se estus grava inter-

tuŝo, oni uzus anstataŭe sur:

Super la tero sin trovas aero. FE.26

Forta ventego blovis super la maro kaj la tero. FA4.11

Ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. M.184

Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Gn.35

Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; krak-

etis sub iliaj malgrandaj piedoj. FA3.88 Ĉi tie sur estas verŝajne preferinda.

Kovrado

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aŭ intertuŝo:

La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj

bukloj pendis super ŝia nuko. FA2.113 La haroj kovris la nukon.

La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super

siaj oreloj. FA3.140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tuŝis lin. La ĉapeto

kovris la orelojn flanke de la kapo kun tuŝo. Ĉi tie estas tamen grava nur