la signifo de kovrado.
• La peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi. FA4.195 Ĝi
(la preĝejo) estas kovrita de sablotavolo.
Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaŭ en vortoj kiel supervesto
kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).
Komparu kun simila uzo de sub (§12.3.4.11).
Super + direktaj rolmontriloj
• Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de
tempo al tempo ili elsaltis super la akvon. FA2.5 = ...elsaltis al loko super
la akvo.
• La suno leviĝis super la teron. Gn.19 = ...al pozicio super la tero.
• La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo. FA3.55 = ...al
super la lando...
• Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon
de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton. M.100 = ...de pozicio
super la maŝino...
§12.3.4.12
187
Rolmontriloj
Figura uzo
Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaŭ sur la
ĉielo super ĝi:
• Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonor-
ilo. FA4.211
• Sesdek jaroj pasis super mia kapo. BV.20
Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da
forto aŭ simile:
• Li fariĝos reĝo super la tuta lando. FA1.69 Kiel reĝo li havos pli altan
rangon ol ĉiu ajn alia en la tuta lando.
• Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial [...] li kapbalancis sian
jeson. FA2.105
• Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. OV.18
• La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj. FA2.28
• La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaŭ pri
(teorie) ebla uzo de kun la signifo “pli ol”.
Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaŭ sin klinas.
Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:
• Kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari
super gladilo... M.181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ĝi,
sed montrado de labortasko estas ĉi tie la ĉefa signifo.
• Ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. FA1.109
Verŝajne ili ne sin klinis super la teksiloj.
• Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. PE.1390 Li devas lerni la alfabeton.
• Laboru ankoraŭ iom super la muziko. M.19 = ...pri la muziko por plibonigi
viajn sciojn pri ĝi.
Super kaj supre
Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E-
vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ≈ “pli alte ol”.
Supre ≈ “ĉe la plej alta parto de io” ( supro = “la plej alta parto”):
• Li staras supre sur la monto. FE.33 = ...sur la supro (la pinto) de la monto.
• La birdo ŝvebas super la monto. = ...en pozicio pli alta ol la monto.
Tamen oni uzas supre ankaŭ kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):
• Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la
ĉielo moviĝas vivo. FA1.231 = ...ke super ni en la ĉielo...
Vortfarado
• Supera = “havanta (pli) altan rangon, forton, valoron” k.t.p.: Kolonelo
estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol... ) Mi esperas,
188
§12.3.4.12
Rolmontriloj
ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas
uzata (vidu ĉi-antaŭe pri supre).
• Superi = “esti supera al io en rango, forto, valoro” k.t.p.: Malbona virino
diablon superas. PE.1425 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis
ĉiujn aliajn. FA3.119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro
multe superas ĝian postuladon. M.37
• Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi,
sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataŭe oni uzas sub
(§12.3.4.11).
Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uziĝas kun simpla loka
-
-
senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.
12.3.4.13. Sur
Sur montras lokon ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco,
alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo.
Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco:
• Sur la tero kuŝas ŝtono. FE.6
• La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE.6
= ...sur la fenestra breto.
• Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7
• Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. FE.26 Pri sur kaj en ĉe
mebloj vidu en.
• Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE.33 Ankaŭ eblas rigardi korton
kiel spacon ĉirkaŭitan de muroj: La kaleŝo enveturis en la korton. FE.38
• Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE.32
• Li povis observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace