Выбрать главу

staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron. FA1.154 La cetero de la

korpo troviĝas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ĝi. (La

piedo siavice troviĝas sur ia surfaco.)

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32 La birdoj ne trov-

iĝis pli alte ol la tuta arbo, sed ĉiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (branĉo)

de la arbo, sur kiu ĝi sidis.

Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de

mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb-

eto. FE.39 Rimarku, ke direkta N-finaĵo ne aperas ĉi tie, ĉar pendigi kaj

pendiĝi ne estas klare movaj agoj.

Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE.34

Ŝi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj. M.39 Same oni kuras, promenas

k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur ĝeto k.t.p.

Promenante sur la strato, mi falis. FE.22 Oni povas ankaŭ diri en strato, se

oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga strato M.12.

§12.3.4.13

189

Rolmontriloj

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE.34

Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed ankaŭ eblas rigardi kampon

kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis. FA2.134 Balkono estas

rigardata kiel surfaco.

Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko. M.177

Sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco (komp-

aru kun super §12.3.4.12 kaj sub §12.3.4.11):

Meze sur la muro pendis portreto. FA2.145 Fiksita sur la muro flanke de ĝi.

Sur la ĉielo staras la bela suno. FE.10 Oni rigardas la ĉielon kiel surfacon

super la tero. Pri ĉielo oni povas ankaŭ uzi en.

Li kisis ŝin sur la buŝo. FA3.91

Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. FE.38

Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE.41

Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn. FA2.27 La vestoj kovras la surfacon

(la haŭton) de la homo. Pri sur kaj en ĉe vestaĵoj vidu en.

Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn. FA2.50 Oni ankaŭ diras pli precize, ke

oni portas okulvitrojn sur la nazo.

Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. FE.40

Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof

pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ĝenerale pri la tuta plumo, kiu

estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble ŝajni, ke la tuta

plumo estas en la bastoneto.

La doma instruisto ludos solon sur la fluto. FA3.50 La ludanto tuŝos la

surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaŭ povas uzi per la fluto, sed

ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la

muzikinstrumenton: ludi violonon per arĉo, ludi muzikon sur gitaro per

plektro, ludi Ŝopenon sur piano per kvar manoj (aŭ ...per piano kvarm-

ane/je kvar manoj).

Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj

tri sur la alia flanko. Jĥ.40 Oni povas preskaŭ ĉiam diri ĉe flanko, sed se

efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaŭ povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj

Mi metis la manon sur la tablon. FE.26 = ...al loko sur la tablosurfaco.

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la

korton. FE.25

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj

surflugis sur la tegmenton. FE.31

La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon. M.7 = ...prenis la inf-

anon kaj metis ĝin sur sian brakon.

190

§12.3.4.13

Rolmontriloj

Mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro... M.147 = ...al loko sur ŝia

korpo...

Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. FA3.76 La ringo poste kovris

la fingron en ĉirkaŭa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo troviĝas

ĉirkaŭ fingro, sed tio estus tute logika.

La aktorino metis al si ŝminkon sur la vizaĝon.

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE.14

Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. FE.33

Sur + direkta N-finaĵo ofte montras direkton de rigardado k.s.

Jen vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero. Gn.4 = ...for de loko sur la tero.

Normale sufiĉas simpla de.

Figura uzo

Sur estas uzata ankaŭ en diversaj figuraj esprimoj:

La konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango. FA2.141 = Ŝi estis tute

preta eldiri sian konfeson de amo.

Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. Jes.53 La peko

estis kiel ŝarĝo sur li.

Ĝi ne faros sur mi tian impreson. FA1.17 La impreso estus kvazaŭ sur lia

surfaco.

Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo! FA1.123

Ankaŭ figura sur povas aperi kun direkta N-finaĵo:

Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur

vin. FA1.100