• Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa vir-
ino. FE.15 La formo kvazaŭ kovris ŝian surfacon.
• Ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min. Rt.88 Ĉiuj ekrigardis fikse min.
12.3.4.14. Tra
Loko de moviĝo
Tra montras lokon, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster
la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo
povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ekstremo. La
moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la
kunteksto:
• Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la
korton. FE.25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ĝin, el
ĝi, kaj atingas fine la korton.
• La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas. FA3.52
La rigardo “iris” en la seruran truon, el ĝi, kaj en la alian ĉambron.
§12.3.4.14
191
Rolmontriloj
• Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33
• Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE.38 Oni rigardas
la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto “iras” de ie, en la kampon,
al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.
• Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE.40 La ekbriloj aperis
en unu flanko de la ĉielo, kaj kuris ĝis la alia flanko. Oni rigardas la
ĉielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel surfacon.
Tiam oni uzus trans.)
• Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas per aŭ
pere de en tiaj ĉi esprimoj.
Malpreciza tra
Ofte la moviĝo ne iras precize de unu flanko ĝis la alia, sed iel de loko al
loko ene de la afero:
• La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE.22 Ili iris de iuj lokoj en
la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.
• Bala muziko bruis tra la festaj salonoj. FA3.15 La muziko sonis de loko al
loko ene de la salonoj.
• Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko
sonis tra la bela nokto. FA1.87 = ...la muziko sonis de loko al loko en la
nokto. La tempa vorto nokto ĉi tie montras lokon (= nokta aero aŭ
simile). Tra ja povas montri tempon (vidu ĉi-poste), sed ĉi tie temas pri
loko.
Loko sen moviĝo
Tra povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj
frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo troviĝas tra tiu pordo. Ĝi troviĝas
en ĉambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same
malofta ĉe preter (§12.3.4.10). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute
normala.
Tra + direkta N-finaĵo
Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas
uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-
finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:
• Mia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron. FA1.166 = ...la
tutan vojon tra la arbaro kaj el ĝi.
• La sago iris tra lian koron. Rĝ2.9 ≈ La sago plene penetris lian koron.
• Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam
ĉiu gardu sian nazon! Rn.32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), trans
(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
192
§12.3.4.14
Rolmontriloj
Tempo
Tra povas signifi “la tutan tempon de la komenco ĝis la fino”:
• La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris, pre-
zentas nun ruinojn. IT.43
• La koko krias tra la tuta nokto. H.8
Tempa tra similas al dum (§12.3.6.2). Tra tamen pli emfazas la sencon “de la
komenco ĝis la fino”. Oni ankaŭ preferas tra, se io ripete aŭ multfoje okazis
dum la tempo. Vidu ankaŭ en (§12.3.4.6) kaj por (§12.3.6.9).
Tra kaj trans
Ne konfuzu tra kun trans. Vidu ĉe trans klarigon pri la diferenco:
§12.3.4.15.
Vortfarado
• Trae = “tra io”: Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae! Rt.132 (= ...tra via
korpo! )
• Traigi = “movi aŭ piki k.s. tra io, tredi”: Li traigis la fadenon tra la tru-
eton de la kudrilo.
12.3.4.15. Trans
Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam necesas iri super
aŭ sur la afero por atingi tiun alian flankon:
• Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj. Rn.18 = Ĉi tiu estas jam sur la alia
flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la
montoj.
• Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo! Rt.103
= ...sur la alia flanko de la limo.
• La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la
funebra betulo trans la lago. FA4.31 = ...ĝis la funebra betulo, kiu troviĝis
sur la alia flanko de la lago.
Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter (§12.3.4.10) kaj tra
(§12.3.4.14).
Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la
mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. FA2.58
Trans + direktaj rolmontriloj
Oni povas uzi de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2) antaŭ trans por montri mov-