iĝon de aŭ el loko aliflanke de io (per iro super aŭ sur ĝi):
• Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro. Kr2.20 = ...de
loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.
• Belaj rakontoj el trans la montoj. PE.162
§12.3.4.15
193
Rolmontriloj
Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finaĵo por esprimi moviĝon al loko
aliflanke de io:
• La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj
hirundoj. FE.26 = ...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta ekzemplo
instruas, kiel oni distingas inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la
alia flanko de io.
• La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la
domo. FA1.217
• La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la
morton! FA3.105
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra
(§12.3.4.14) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
Zamenhof sufiĉe ofte uzis trans sen N-finaĵo, kiam temis pri moviĝo al la
alia flanko de io:
• Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. PE.1888 = ...al la alia flanko de
limo...
• Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via
ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru! FA1.225
Ankoraŭ hodiaŭ oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj
okazoj aldoni direktan N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj: iras trans limon,
kondukas trans ŝvelintajn riverojn.
Trans kaj tra
Ne konfuzu trans kun tra (§12.3.4.14). Transmovo iras super aŭ sur io. Tra-
movo iras ene de io:
• Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.
• Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.
• Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne
en ponto.
• Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon
en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto. M.31 La rideto glitis
ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.
• Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron. Rz.83 La kavaliraĵon (ordenan
rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso.
Tra donus tute alian signifon.
Maltrans
Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = “sur tiu ĉi flanko de”: Vi eraras.
Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi. = ...Tiu urbo ne trov-
iĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento:
máltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis (§19). Plej
bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.
194
§12.3.4.15
Rolmontriloj
Vortfarado
• Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Ŝi transflugis sur la transan
bordon. FA3.3 Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi
tiu. FA1.165 En ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. FA3.117 (= ...ali-
flanke de la morto, post la morto. )
• Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon”: Ili
perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro
de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patr-
ino. FA4.19 Ŝi transigis la foliojn [de la libro] . FA1.162
• Transiĝi = “iri trans ion, transiri en alian lokon/staton”: Per ŝipeto ili
transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi
en alian loĝejon. Rz.30 Liaj sentoj transiĝis en kompaton kaj malestimon.
12.3.5. Direktaj rolvortetoj
En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la direktaj rolvortetoj al (§12.3.5.1), el
(§12.3.5.2) kaj ĝis (§12.3.5.3), sed ankaŭ la N-finaĵo (§12.2.5) kaj la rol-
vorteto de (§12.3.2) estas direktaj rolmontriloj.
12.3.5.1. Al
Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu ĉe por klarigon pri la dife-
renco: §12.3.6.9.
Direkto de movo
Normale al montras celon de moviĝo:
• Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9 La celo de la irado
estas la onklo.
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
• Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon. FE.17
• Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE.34
• Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE.38
• Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la
direkto al la dezerto. Js.8
• Li kraĉos al vi en la vizaĝon. Rt.41
Direkto sen movo
Al povas montri direkton ankaŭ kiam ne estas movo:
• La reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro, kaj al la
maro. FA2.90 La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne
moviĝis al tiuj lokoj.
• Danke ŝi ridetadis al li. FA1.166 La ridetoj estis en lia direkto.