Выбрать главу

ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi. Js.6

Tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, – el interne

estis aŭdata muziko. FA2.134

Antaŭa stato

El povas montri antaŭan staton, kiam temas pri ŝanĝiĝo. Ofte temas pri

figura uzo de la baza mova senco de el:

Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto. FA3.15 Li subite vekiĝis.

Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la

kudristino. M.103

Ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el

mizero. M.119

El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman

mondon. FA2.82 Li ŝanĝiĝis de knaba stato en junulan staton.

Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi

certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj. FA3.141

Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo. Rt.104 = Pro via

faro mi fariĝis la plej malfeliĉa mizerulo en la mondo.

Deveno

El ofte montras devenon, originon aŭ fonton:

El kie vi estas? FA2.37 = De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina

loko?

Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj

slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj). LR.119

Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. M.127

200

§12.3.5.2

Rolmontriloj

Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en

stato rudimenta. M.135 La fonto de lia konstato estas ŝia laboro, kiun li

vidis.

S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo. LR.116

Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infan-

eco. FA1.190

La infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro. FA3.25

Materialo

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas vari-

anto de devena el:

La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro. FA1.160

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas

tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.35

Nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki. Nm.6

Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ

forbruligi multe da ligno. M.64

Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! Rt.70

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de

gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30

Distingo de individuoj aŭ de parto

Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn

individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel

figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ

partojn por aparta konsidero:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10 Ernesto apartenas al

la grupo “ĉiuj miaj infanoj”. Inter ili li estas la plej juna.

El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE.12

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj

mi donis po tri pomoj. FE.14

El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la

dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. FE.42

Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori. OV.59

Tio estis la plej bela horo el mia vivo! FA3.67 Aŭ de mia vivo, en mia vivo.

Trinku el la vino, kiun mi enverŝis. SS.6 = Trinku iom de la vino...

Li nenion povis rememori el sia sonĝo. FA2.133

Ankaŭ inter povas montri apartenon al grupo (§12.3.4.7). Iafoje oni ren-

kontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone

sufiĉas sola el: Li estas unu el ili.

§12.3.5.2

201

Rolmontriloj

Speciala varianto de tiu ĉi signifo estas konsisto:

Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono

kaj inksorbilo. FE.34

Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. FE.12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas

el, sed anstataŭe en (§12.3.4.6): La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas

ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj sen-

lima riĉeco. FK.276

Kaŭzo

Por kaŭzo oni uzas normale pro (§12.3.6.11), sed kiam oni volas montri

kaŭzon figure kiel devenon aŭ fonton, oni povas uzi el:

Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la el-

iradon de nia organo. OV.125 = ...pro manko de fortoj...

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de

teo. BV.70 El sonas pli bone ol pro ĉi tie, ĉar pro aperas tuj poste.

La tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis – el simpla senhelpa neces-

eco kaj ne el ia lingva leĝeco. LR.64

Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo,

ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia” . LR.32 = ...kolera kontraŭ ĝi pro tio, ke