Выбрать главу

ĝi... ...kolera kontraŭ ĝi, ĉar ĝi...

Komparu kun simila uzo de de (§12.3.2.1).

Vortfarado

Eligi = “irigi el io”: Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el

viaj okuloj. Rt.80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ...eligis el

si... ).

Eliĝi = “iri el io”: La ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ

unu el la domoj ĉe la strato Piwna. M.6 Mi ĝis nun ne kuraĝis demandi

vin, [...] kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco. M.156

El estas ankaŭ uzata prefiksece: §38.4.2.

12.3.5.3. Ĝis

Limo de movo

Ĝis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia

domo. FE.18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.

Li kliniĝis ĝis la tero. FA2.99

Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu. Ij.38

Ĝis kie ni iros hodiaŭ?

De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta. FA2.67

202

§12.3.5.3

Rolmontriloj

Starigu nun la kaldronon kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. FA3.137

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj. M.175

Limo sen movo

Ĝis ankaŭ povas montri limon de spaco, tereno aŭ simile:

La tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. FA2.109 La Sveda

bordo estas limo de la glacio.

Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. FA1.181 La rando de la

ĉapo troviĝis sub la oreloj.

En forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka ĝis la

haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon. FA3.59 La haŭto estis limo

de la malseko en liaj vestaĵoj.

Ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. FA3.56

Tempo

Ĝis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:

Mi laboras ĉiutage de frua mateno ĝis malfrua vespero. L1.73 Post malfrua

vespero mi ne plu laboras.

Ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Rt.30 Nur post la morto

povas ĉesi via fideleco kaj obeado.

Mi eltenos ĝis la fino. Rt.115

Ili trinkis ĝis malfrue en la nokto. FA1.17

Nu, atendu ĝis morgaŭ. FA1.154

Ĝis (la) revido! aŭ simple Ĝis (la)! Ĝis nia venonta revido mi memoros

vin!

Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? Er.10 = Ĝis kiu tempo vi daŭrigos

rifuzi... Rimarku, ke ĝis antaŭ demanda kiam (§33.4.2) estas bona uzo,

dum ĝis antaŭ nedemanda kiam-frazo (§33.7) estas malbona.

Speciala uzo de tempa ĝis estas montrado de lasta tempo por fini taskon.

Tiam ĝis signifas “ne pli malfrue ol”. La montrita tempo estas mem

inkluzivita, sed post ĝi estos tro malfrue:

La tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo. OV.563 = ...preta ne

pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas ĉi tie kompreniĝi kiel

fariĝu preta, estu pretigita. Ĉi tia uzo de ĝis estas speciala konvencio. Se

tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta ĝis la

fino de Majo, post kiam ĝi ĉesu esti preta.

Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam ĝi estis

preta estis jam ĝuste sabato. FA1.199 Li do sukcesis pri la tasko.

Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ. OV.488

Oni ne sukcesis ĝis tiu tempo.

§12.3.5.3

203

Rolmontriloj

Ĉiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol

ĝis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton. OV.200 Ĉi tie Zamenhof esprimis

dufoje la saman sencon. Oni povus aŭ forigi ne pli malfrue ol, aŭ

anstataŭigi ĝis per N-finaĵo.

Ankaŭ eblas uzi antaŭ (§12.3.4.1) en ĉi tiaj frazoj, sed tiam la montrita

tempo ne estas inkluzivita: Ĝi devas esti preta antaŭ sabato. Sabate estos

jam tro malfrue. Komparu ankaŭ kun tempa por (§12.3.6.9).

Atingo de mezuro, grado, nivelo, stato

Ĝis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aŭ staton, kiun io atingas:

Per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj. Rt.18

Longigu Dio la vivon ĝis ekstrema mezuro! Rz.90

Ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco. Hŝ.2

Ekstremo sur skalo

Ĝis povas montri unu ekstremon de ia skalo aŭ hierarkio, dum de montras la

alian ekstremon:

Precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili,

de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. FA3.24 Ŝi

havas ĉiujn specojn, sovaĝajn, luksajn, kaj ĉiujn aliajn specojn inter tiuj

du ekstremoj.

Ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros. Jr.50

Ĉiuj homoj, ĉiuj brutoj, kaj ĉio alia inter tiuj du limoj, foriĝos kaj foriros.

Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.

Ekzistas ankaŭ [...] poŝaj lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50

centimoj por ekzemplero. OV.163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la

plej alta estas 50, sed ekzistas ankaŭ prezoj inter tiuj du ekstremoj. En ĉi