Выбрать главу

Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian. M.62 Tiun monon ŝi ja

havas.

208

§12.3.6.3

Rolmontriloj

Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaŭ uzi ol

(§20.1): La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj. = La domoj estis

nenio alia ol lignaj budoj. FA3.138

Aldona krom

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian,

kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ) ĉeestas en la

frazo por fortigi la aldonan sencon:

Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. LR.106 = Aldone al Petro

ankaŭ ili estis tie.

Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. H.24

= Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.

Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj. M.101 = Aldone al mi,

ankaŭ ili restis tie.

Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel miz-

eran rekompencon? M.125 = Ĉu vi jam provis ankaŭ alian laboron aldone

al tiu, kiu...?

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo. FA1.116

= Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.

Ĝi [= la ofico] ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus

oportuna por vi. M.30 = Aldone al tio, ke ĝi ne estas facila, mi dubas

ankaŭ, ĉu ĝi estus oportuna por vi.

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco

kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni

povis trovi. FE.11 = Aldone al tio, ke ŝi estis simila al la patro, ŝi estis

ankaŭ bela.

Krom Karlo, venis eĉ lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...

Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka,

se mi... M.58 = ...al nehonesteco aldoniĝus ankoraŭ sendankeco, se mi...

Aldona krom estas normale ĉiam pozitiva, kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-antaŭe.

Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaŭ, krom ricevas

negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaŭ Karlo ne estis tie. = Petro ne

estis tie, kaj aldone ankaŭ ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaŭ uzas en la

praktiko.

Risko de miskompreno

Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se

ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia

vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la

frazo estas pozitiva, kaj ne ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ, povas iafoje ekesti

duboj: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Ĉu Petro estis tie, aŭ ne?

Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por

la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-

-

§12.3.6.3

209

Rolmontriloj

finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, in-

kluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaŭ por montri, ke krom estas

aldona.

Oni povas anstataŭ krom uzi ekster (§12.3.4.5), kiu povas esti kaj escepta,

kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence

Zamenhof uzis ankaŭ al tio (§12.3.5.1) anstataŭ krom tio, sed tio plene mal-

aperis.

Antaŭ ke-frazo

Oni uzas krom ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:

Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone. Aldona krom.

Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis

grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun

la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. M.102 Jam

montriĝis, ke ŝi ne havas labordeziron. Aldone montriĝis, ke ŝi ankaŭ ne

havas sciojn nek laborkapablon.

Iafoje oni forlasas tio:

Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj

estimon. Rz.34 Escepta pozitiva krom.

Antaŭ I-verbo

Ofte oni uzas krom antaŭ I-verbo: §27.5.

Krom + aliaj rolmontriloj

Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi

nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al

subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime

tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je

bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la

krom-esprimo:

Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu eksterm-

ita. Er.22 Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen

esti ekstermita. Al necesas por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricev-

anto de la oferoj.

Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion

diros. Rĝ1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.