Выбрать главу

tuj konsentis kun li. FA1.113 Ŝi ekhavis la saman opinion kiel li.

212

§12.3.6.4

Rolmontriloj

Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi. M.96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

Du iliaj faskoj [= de ŝiaj haroj] , karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur

ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la

vangoj. M.56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.

Proksimigo, rilatigo

Kun povas montri abstraktan rilatigon aŭ proksimigon:

Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj

fratoj. OV.431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun

la alia, ke oni ne povas ilin distingi.

Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu

sonis en la voĉo! M.135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.

Ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj,

kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la

stratoj. M.38 Ŝi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.

Akompana eco, sento aŭ fenomeno

Kun povas montri ian econ, senton aŭ fenomenon, kiu akompanas ion (per-

sonon, objekton, agon):

“Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. FE.17 Ŝiajn vortojn

akompanis miro.

Kun bruo oni malfermis la pordegon. FE.38 Samtempe kiel la malfermado,

kaj pro ĝi, aŭdiĝis bruo.

Viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto. Rz.84 = ...homoj,

kiuj kondutas plej aristokrate.

Tio signifas? – demandis Marta kun frapanta koro. M.30 Ŝia koro frapadis

dum ŝi demandis.

Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontent-

eco. M.10

La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi [= la litaĵo] kun

preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj. M.194 Aŭ ...dum preskaŭ

senĉesa tusado...

Tempo

Kun-esprimo povas montri ion, ĉe kies apero (aŭ tuj poste) okazas io:

Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. PE.1307 = Leviĝu, kiam la suno lev-

iĝas...

Samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da

okuloj. M.43 Oni povus ankaŭ uzi kiel: Samtempe kiel la leviĝo...

Kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron. Rt.59 = Dirinte tiujn ĉi

vortojn li malaperis...

§12.3.6.4

213

Rolmontriloj

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gaz-

eto. OV.82 La unu jaro finiĝas, kiam eldoniĝas la nuna numero.

Kun povas ankaŭ montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io ŝanĝiĝas:

Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. FA1.172 La amo kreskis

laŭ la pasado de la tagoj.

Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon mal-

novan. FAnt.48 = Laŭ la paso de la tempo...

Kun kvazaŭ participo

Ofte oni povus anstataŭigi kun per aktiva participo (§28.1). La frazparto post

kun estus objekto de tiu participo:

Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1.198 = Li renkontis

vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis mal-

grandan infanon.

Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M.46 = ...farante

teatran geston...

La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj. FA1.176 = ...dirante kolerajn

vortojn.

Li sidis kun la brakoj kunmetitaj. = ...havante la brakojn kunmetitaj. Ĉi

tie kun peras priskribon (§25.1.2), kvazaŭ ĝi estus verbo.

Koncernato

Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne

temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri

(§12.3.6.10) estas la ĝusta elekto:

Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigard-

adis. FA1.109 Uzu pri.

Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone. FA1.221 Uzu pri.

Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela

maniero! M.150 Uzu kontraŭ.

Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? M.118 Uzu al.

Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove mal-

supreniris. M.13 Uzu pri. = ...singarda en ĉiu ago, kiu koncernas la

fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas

esti singarda. Rz.32 = Kiam oni estas kun li...

214

§12.3.6.4

Rolmontriloj

Kun kaj per

Iafoje kun kaj per (§12.3.6.7) povas esti tre proksimaj. Ilo aŭ rimedo ja

ankaŭ akompanas la agon, al kiu ĝi servas. Oni elektu laŭ tiu senco, kiun oni

volas esprimi:

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M.46

La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu ansta-

taŭe per, se ĝuste la teatra gesto servis por montri la pordon.