Выбрать главу

La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontiĝo kun tiu ĉi kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj vidotaj ĉiutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon da tiaj dueloj.

Ni atingis la ĉefurbon de Varhun post tritaga marŝado, kaj tuj oni ĵetis min en karceron, kaj forte ligis min per ĉenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo oni alportis al mi manĝaĵon, sed pro la ega mallumeco de la loko mi ne scias, ĉu mi restis tie tagojn aŭ semajnojn aŭ monatojn. Tio estis la plej terura travivaĵo de tuta mia vivo, kaj ankoraŭ nun mi miras, ke mia menso ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis ŝlimaj, rampantaj vivantaĵoj; malvarmaj, serpentaj korpoj suriris min ĉiufoje, kiam mi kuŝigis, kaj en la mallumo ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam li alportis mian manĝaĵon, malgraŭ tio, ke mi pafadis demandojn al li.

Fine mia tuta malamo kaj malŝatego al la abomenindaj kreitaĵoj, kiuj ĉi tien lokigis min, centrigis sin je tiu sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ĉiam paŝis antaŭen kun sia nebrila torĉo, tiel ke, kliniĝante por almeti mian manĝaĵon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.

Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe malantaŭen lokigis min, kiam la postan fojon mi aŭdis lin alproksimiĝi; kaj alprenante parton de mia malstreĉita ĉenaro mi atendis lian alvenon, kaŭrante kiel sovaĝa besto. Kiam li kliniĝis por almeti mian manĝaĵon, mi svingis la ĉenaron super mia kapo, por poste trafi frakase lian kranion. Silente li falis morta.

Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam preskaŭ igis, mi ĵetis min al lia sternita korpo, kaj miaj fingroj serĉis lian gorĝon. Baldaŭ ili trovis etan ĉenaron, je kies fino pendis pluraj ŝlosiloj. Tuj kiam la fingroj tuŝis la ŝlosilojn, revenis al mia menso la saĝo. Ne plu mi estis balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun la ebleco por fuĝo ĝuste en miaj manoj.

Dum mi palpserĉis por forigi la ĉenaron sur la kolo de mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.

Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis min. Malrapide ili alproksimiĝis al mi, malrapide mi fortiris min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi kaŭrigis, eltenante la manojn antaŭ mi. Antaŭen venadis la teruraj okuloj, ĝis ili atingis la kadavron ĉe miaj piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono, ĝis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon de mia karcero.

Ĉapitro XIX. Batalo en la areno

Fine mia menso retrovis la trankvilon, kaj mi denove provis forigi la ŝlosilojn sur la kadavro de mia gardinto. Sed kiam mi palpvole etendis la manojn en la mallumon, kun teruro mi konstatis, ke la kadavro malaperis.

Subite la vero trafis min; la posedantoj de tiuj brilantaj okuloj fortrenis ĝin, por manĝi, por fari kion ili atendis fari pri mia propra korpo, atendis dum tagoj, dum semajnoj, dum monatoj.

Dum la du postaj tagoj oni alportis al mi neniun manĝon, sed fine venis nova sendito, kaj denove mi iĝis enkarcerito ordinara; tamen mi ne denove lasis mian rezonon subiĝi pro la teruroj de mia situacio.

Baldaŭ oni envenigis alian kaptiton, kaj ligis lin per ĉenaroj apud mi. Per la nebrila torĉlumo mi vidis, ke li estas ruĝMarsano, kaj apenaŭ mi povis atendi la foriron de liaj gardistoj, antaŭ ol alparoli lin. Kiam la sonoj de iliaj foriraj paŝoj formortis en la distance, mi elkrietis la Marsan vorton de saluto, ”kaoron.”

”Kiu estas tiu, parolanta en la mallumo?” li respondis.

”Johano Carter, amiko de la ruĝaj homoj de Heliumio.”

”Mi estas de Heliumio,” li respondis, ”sed vian nomon mi ne memoras.”

Do, mi rakontis al li mian historion same kiel mi jam skribis ĝin ĉi tie, ellasante nur ĉian ajn aludon pri mia amo al Deja Toris. Li multe ekscitiĝis pro la novaĵoj pri la princino de Heliumio, kaj ŝajnis tute certa, ke ŝi kaj Solla facile povus esti atingintaj al sekura loko, post kiam ili forlasis min. Li diris, ke li bone konas la lokon, ĉar la kanjono, kiun la Varhunanoj trapasis, estis la sola uzata de ili okaze de alsuda marŝado.

”Deja Toris kaj Solla eniris la montojn je punkto malpli ol ok kilometrojn de granda akvovojo, kaj certe estas nun tute preter danĝero.”

La nomo de mia kunenkarcerito estis Kantos Kan, leutenanto en la militistaro de Heliumio. Li estis ano de la malbonsorta ekspedicio, kiu falis en la manojn de la Tarkanoj je la tempo, kiam Deja Toris iĝis kaptitino, kaj li rakontis koncize la eventojn, kiuj sekvis la malvenkon de la aviadiloj.

Severe difektitaj kaj kun malmultigitaj anaroj, ili lamiris malrapide al Heliumio, sed preterpasante la civiton Zodanga, ĉefurbon de la plej grandaj malamikoj de Heliumio inter la ruĝMarsanoj, ili estis atakataj de granda aro de militaj aviadiloj, kaj tute detruiĝis krom tiu aviadilo, al kiu apartenis Kantos Kan. Lian aviadilon oni persekutis dum pluraj tagoj, sed fine ĝi povis forlasi la malamikojn dum senluna nokto.

Tridek tagojn post la kaptiĝo de Deja Toris, proksimume en la tempo, kiam ni atingis Tarkon, lia aviadilo atingis Heliumion kun dek homoj, el la komenca anaro de sep cent. Tuj sep aviadilarojn, ĉiu de cent grandaj aviadiloj, oni sendis serĉantaj por Deja Toris, kaj de tiuj aviadiloj oni elsendis du mil pli malgrandajn, en vana serĉado por la perdita princino.

La venĝemaj aviadilaroj forviŝis de sur la vizaĝo de Barsumo du komunumojn da verdMarsanoj, sed neniajn postsignojn de Deja Toris ili trovis. Ili estis serĉintaj inter la nordaj hordoj, kaj nur dum la lastaj tagoj etendis sian serĉadon suden.

Kantos Kan estis anigita al unu el la etaj unuviraj flugmaŝinoj, kaj estis trovita de la Varhunanoj, dum li esploris ilian civiton. Mi treege admiris lian kuraĝon; sola li surteriĝis ĉe la civita limo, kaj surpiede penetris ĝis la konstruaĵoj ĉirkaŭ la placo. Dum du tagoj kaj du noktoj li esploris iliajn loĝejojn kaj karcerojn por trovi la amatan princinon, sed fine trafiĝis en la manojn de Varhunanaro, ĝuste kiam li estis forlasonta, jam certa, ke Deja Toris ne troviĝas tie.

Dum nia enkarceriĝo Kantos Kan kaj mi bone konatigis, kaj varme amikiĝis. Pasis nur kelkaj tagoj, tamen, antaŭ ol oni trenis nin el la karcero por la grandaj ludoj.

Frumatene oni kondukis nin al grandega amfiteatro, elkavigita sub la nivelo de la tero. Ĝi estis parte plenigita de rubo, tiel ke oni malfacile taksus ĝian komencan grandecon, sed en la nuna tempo ĝi certe entenis la tutan dudekmilon da Varhunanoj.

La areno estis grandega, sed neregula laŭ formo, kaj malorda. Ĉirkaŭ ĝi la Varhunanoj estis amasigintaj konstruŝtonojn, prenitajn el la antikva civito, por malebligi al la bestoj kaj kaptitoj forkuron inter la rigardantojn. Ĉe ĉiu finaĵo estis kaĝoj, konstruitaj por enteni la viktimojn, ĝis estos iliaj vicoj por la terura morto.

Min kaj Kantos Kan oni kune metis en unu kaĝon. En la aliaj estis sovaĝaj toatoj kaj kalotoj, frenezaj zitidaroj, verdaj militistoj kaj virinoj el aliaj hordoj. La bruo de la muĝado, gruntado kaj fajfkriado estis preskaŭ surdiga.

Kantos Kan klarigis al mi, ke fine de la tago unu el la kaptitoj estos libera, kaj la aliaj kuŝos mortaj sur la areno.

La venkintojn en la diversaj luktoj oni bataligos unu kontraŭ la alia, ĝis restos vivaj nur du; la venkinton en la lasta lukto, ĉu homan, ĉu bestan, oni liberigos. La postan matenon oni replenigos la kaĝojn per viktimoj, kaj tiel denove dum ĉiuj dek tagoj de la ludoj.