Выбрать главу

La reĝo Babela estis tro fiera elmontri antaŭ siaj korteganoj la profundecon de sia ĉagreno, kaj verdire, tro altanima daŭre senti koleron pro tiu stranga sinteno. Male, li ne povis ne senti — kion li neniam sentis antaŭe — spiritan malsuperecon antaŭ alia homo. Plue, altrudiĝis al li la penso, ke eĉ imperiestra majesto estas en la okuloj de tia homo, kompare, nur vanaĵo. En la daŭro de unu momento li ricevis tre gravan lecionon: li venkis sin mem. La viroj, starantaj ĉirkaŭ li, kutimintaj zorge observi ĉiujn humornuancetojn sur la vizaĝo de la reĝo, miris, vidante sur ĝi signojn de animbatalo. Ankoraŭ pli ili miris, vidante la fieran, majestan reĝon alpreni afablan, preskaŭ humilan mienon. La korteganaro tuj alkonformigis siajn mienojn al la sinteno de la reĝo, sin demandante tamen, kun respekta timo, kia homo ĉi tiu estas, kiu kuraĝas tiamaniere sin teni antaŭ lia glora majesteco, ne kaŭzante eksplodon de lia kolerego!

La kortegano, kiu kondukis la fremdulojn, nun alparolis la reĝon:

— Ho, reĝo, vivu eterne! Volu favorkore permesi, ke mi humile prezentu al vi jen Hamulon el la lando Egipta, kiu per la multenombreco de siaj jaroj kaj la granda saĝo de sia koro montras, ke la dioj rigardas lin kun aparta favoro. Lia mirinda scio pri la stela ĉielo kaj pri multaj aliaj aferoj superas eĉ la grandan sciadon de la Ĥaldeoj. Jen staras Nobaĥ, Zelofedad kaj Okran, liaj feliĉaj kunvojaĝantoj, kiuj, kune kun li, estas senditoj de la alta Egipta pastraro al la astrologia kolegio de via reĝa moŝto. Kaj jen estas amiko de Hamul, Omar, el la lando Uc, famekonata, tiel same pro sia diligenta obervado de la steloj, kiel pro siaj grandaj virtoj. Gamil-Sin, la ĉefdirektoro de la astrologia kolegio jam havis la honoron esti prezentata al la reĝo.

Plenuminte sian komision, kaj ree riverencinte, la altrangulo sin retiris inter la korteganaron malantaŭ la prezentitaro. La reĝo respondis al la riverencoj de la ses viroj, kiam ili laŭvice prezentiĝis, per facila klino de la kapo kaj afabla rideto, kiu tamen ne povis tute kaŝi la malgajecon de lia koro. Unue li alparolis Hamulon. Dum la parolo li penis, pli ol unu fojon, konservi sian kutiman sintenadon de reĝa supereco, sed kontraŭvole profunda sento de respektego igis lin akcepti humilan aspekton kaj mildan voĉtonon. Li diris:

— La kolegio, kies gasto vi estas, ho Hamul, kaj mia tuta korteganaro rigardas vian viziton kiel grandan honoron. Mi partoprenas ilian senton. La plej alta privilegio de reĝo ja estas honori la saĝon kaj la noblon. La famo pri via saĝeco kaj via nobleco jam atingis miajn orelojn; kaj nun mi ĝojas vidi vin antaŭ mi, kvankam miaj dioj ne trovas ŝaton en via koro. — Ombreto de malplezuro trakuris lian vizaĝon dum mallonga momento, sed, tuj regante sin, li milde parolis plue: — Kiom estas la jaroj de via vivo?

Hamul ree salutis la reĝon laŭ la sama maniero, kiel antaŭe, kaj respondis gravamiene:

— La Eternulo aldonu multajn, feliĉajn tagojn al la vivo de la reĝo de ĉi tiu granda lando, kaj benu lian popolon. Mi estis centjarulo, kiam la patro de via reĝa moŝto ekvidis la lumon de la mondo. Ducent jaroj kaj unu forpasis, de kiam mi naskiĝis. Tio estas longa vivo; sed, mezurite per la multenombreco de miaj aventuraj travivaĵoj kaj la diligenteco de miaj laboroj, ĝi estas multe pli longa. La vivo ja ne mezuriĝas per jaroj, sed per la nombro de la taskoj plenumitaj en ĝi.

— Tio estas vero, — respondis la reĝo penseme, — mia vivo ankaŭ estas sinsekvo de penigaj laboroj. Ne estas, eble, en mia regno homo, kiu malpli ripozas ol mi. — Sin turnante al la tri junaj Egiptoj, li diris, alprenante iomete pli rigidan sintenon: — Mi esperas, ke via vizito al mia kolegio estos feliĉa kaj fruktodona. Nenio povas amikigi du parencajn popolojn pli, ol altaj, komunaj celoj. Vi estas enviindaj, sinjoroj; pli noblan okupon mi ne povas al mi prezenti, ol aman observadon al la steloj kaj elserĉadon de la volo de la dioj.

Alparolante Omaron, la reĝo rigardis lin kun iom stranga scivolemo. Li parolis, kvazaŭ li ne estas certa, ĉu liaj propraj vortoj estas konvenaj; ĉu ne kuŝas en la profundo de la animo de la viro antaŭ li sentoj, kiujn ties honesta, pensema vizaĝo ne vidigas. Tamen li parolis afable, preskaŭ plaĉivole:

— Omar, via nomo kaj mi ne estas fremduloj. Mi aŭdis pri viaj esceptaj virtoj. Tiajn virojn mi bezonas en Babel. Pripensu tion.

Honorinte per kelke da konvenaj vortoj Gamil-Sinon, la ĉefdirektoron de la kolegio, la reĝo ampleksis per la rigardo kaj svingo de la sceptro la vicon de la ĵus alparolitaj viroj, kaj diris plue:

— Hodiaŭ vespere okazos festeno pro la honoro de princo Ilu-Zat, mia filo. Honoraj lokoj estos rezervitaj por vi ĉiuj. Ĝis la revido, do; bonfartu. — Respondinte al la saluto de la tuta grupo per facila klino de la kapo, la reĝo foriris, sekvate de granda nombro da oficistoj, korteganoj kaj aliaj altranguloj. La postrestantaj korteganoj fervore gratulis la invititojn pri la rimarkinda afableco de la reĝo.

Vidante, ke la plimulto de la Babelanoj avide ĉirkaŭis Hamulon, por pli proksime konatiĝi kun tia eminentulo, Omar, ĉe oportuna okazo, forlasis la grupon, kaj eniris la apudan, malgrandan ĝardenon. Li volis esti sola, kaj pripensi la eksterordinaran parolon de la reĝo al li. Kiu menciis lian nomon al la reĝo? Kaj kio estas la celo de lia lakone esprimita invito, ekloĝi en Babel? Ĉu tio estas aludo pri farota propono, ke li akceptu ian oficialan pozicion? Se jes, kian? La ideo estas ja fantazia, neebla! Tamen ĝi ludeme ensorĉis lin; kaj li ne volis tute elpuŝi ĝin el siaj pensoj.

Kvankam la lando Uc ne estis sub efektiva regado de la Babela reĝo, ĝi ne povis sin rigardi kiel sendependan regionon. La influo de la Babela kulturo kaj la ĉiutagaj interrilatoj kun la potenca imperio igis ĝian sendependecon nur ŝajna. Iaj malgravaj, konfliktaj interesoj, aŭ interna malpaco povus kaŭzi plenan enkorpiĝon de la lando sub pli-malpli severa administranto. Multaj homoj do rigardus ĝentilan inviton de la reĝo, tian, kian Omar sendube ĵus ricevis, preskaŭ kiel ordonon, kiun malŝati estus tre malsaĝe.

En la brusto de Omar ekbatalis kontraŭaj inklinoj. Ĝis antaŭ nemultaj tagoj nenia difinebla deziro venis al li, forlasi la trankvilecon de sia bela hejmlando kaj la multenombran, simpatian amikaron, por komenci novan vivon en Babel. Lia meditema kaj trankvilama temperamento ĝis nun ligis lin forte al la kvietaj kampoj kaj la naivaj kamparanoj de Betraĥ. Sed la konsiloj de lia saĝa amiko Lemuel, la instigadoj de Zalmuna, kaj la agrablaj interrilatoj kun la kolegianoj kaj korteganoj jam iome inklinigis lin rigardi kun malpli da malfavoro periodan transloĝiĝon al la ĉefurbo. Nun li ne povis ne senti, ke malgraŭ lia denatura sindetenemo, malgraŭ lia forta malamo kontraŭ la pli abomenaj formoj de la idolkulto, vivo en Babel proponus al li multajn allogaĵojn, eble tiun feliĉon, kiun li ja jam delonge vane serĉis. Ĉu li ne povis, — li sin demandis, — vidi en tio kaj en la eksterordinara invito de la reĝo — se tia ĝi estas — montrilon de la Dia volo?

Dum ĉi tiuj pensoj trapasis lian kapon, li ne estis sensenta pri la ĉarma beleco de la ĝardeno, en kiu li sin trovis. Lia animo estis tro impresebla de ĉio bela, por ne rimarki ĝin kaj plezuriĝi en la florbedoj, arte aranĝitaj fremdlandaj arboj kaj ombroriĉaj laŭboj. Ĉirkaŭrigardante kaj ĝuante la okulplaĉan vidaĵon, li eksentis facilkorecon kaj esperemon, kiuj ŝajnis al li mem strangaj.