Выбрать главу

Omar ree estis sola. Li frotis al si la frunton, kaj reve rigardis la florbedon, kiu servis al Zalmuna kiel objekto por ŝia duba alegorio. Multaj diversaj pensoj trapasis lian kapon, kaj konfliktaj emocioj — lian koron. Ĉu li ricevis la certecon, kiun li serĉadis? Li timis honeste respondi al sia propra demando. Dum li pesis la «por — kaj — kontraŭ», du sentoj regis lin: ĝojo pri la nepridubebla, ama rigardo, kiun li vidis en ŝiaj okuloj; kaj obtuza, sed insistema timo, ke la certeco pri ŝia amo al li igas lian animbatalon ankoraŭ pli furioza — kaj eble senutila.

La amikaro jam malaperis el la parko. Tion li ne bedaŭris, ĉar li ne sentis inklinon babili kun iu. Li do vagis tra la ĝardeno, admirante la plaĉan aranĝon de la florbedoj kaj de la fremdlandaj kreskaĵoj, kaj rigardante de malproksime la imponajn konstruaĵojn de la reĝa palaco. Subite li aŭdis voĉon, ne tute fremdan, alparoli lin. Turninte sin, li ekvidis Ilu-ttian la iom misteran kunvojaĝanton de antaŭ nelonge. Ĉi tiu, kortegane vestita, per mantelosimila, longa tuniko kun oraj ornamaĵoj, salutis Omaron kun ŝajne bonkora, facila familiareco:

— Ho, Omar, vidi vin ĉi tie, en mia favorata mensripozejo, donas al mi grandan plezuron. Mi deziras gratuli vin pri la rimarkinda favoro, kiun vi trovis en la okuloj de la reĝo, kaj pri la bonvolo, kiun portas al vi la sinjorino Zalmuna, la Belulino. Admirinda virino ŝi estas, nobla kaj larĝanima! Mi estis inter la sekvantaro de la reĝo, sed mi vidis, ke vi ne rimarkis min.

Post konvena saluto de Omar, Ilu-ittia diris plue:

— Vi ĵus rigardis la palacon de ekstere. Se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin, kaj ŝatos tian okazon kiel honoron.

Kvankam Omar ne povis facile liberigi sin de la nefavora impreso, kiun Ilu-ittia faris sur lin ĉe ilia unua renkonto, li ne povis ne admiri la ĝentilan, korteganan mienon de la komplezema viro. Se la bonkoreco kaj la ĉarma ĝentileco de Ilu-ittia ne estis tute sinceraj, ili certe estis treege lertaj ŝajnigaĵoj, kapablaj trompi ĉiun nesuspektemulon, nekutimintan al kortegaj artifikoj kaj manieroj. Ĉar do la propono de Ilu-ittia estis nature alloga, Omar akceptis ĝin kun plezuro kaj kun dankesprimo.

Ilu-ittia estis bonega gvidisto. Tre klere kaj per bele frazitaj paroloj li klarigis al Omar multajn vidindaĵojn. Senĝene kaj sen malhelpo de iu, ili iris de unu impona kaj lukse meblita ĉambraro al alia. Servistoj kaj oficistoj ĉie montris al ili grandan respekton, kaj tenis sin aparte. Famo pri multaj mirindaĵoj de la reĝa palaco atingadis la plej malproksimajn limojn de la Babela imperio kaj fremdajn landojn; sed efektiva vido kaj deproksima esploro sub lerta gvidado de kortegano, ŝajne konanta ĉiun anguleton de la granda konstruaĵo, estis por Omar afero multe pli miriga kaj interesa, ol li antaŭe povus imagi. La tuta lando Babela kaj ĉiuj konataj fremdlandoj ŝajne kontribuis el siaj plej bonaj trezoroj al la konstruado kaj ornamado de loĝejo, inda je potenca reganto de vasta imperio. Tre lukse kaj bele ornamitaj mebloj kaj malŝpara parado de multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj. Multaj multspecaj murskulptaĵoj vidigis, ke ili estis fieraj pri siaj militaj sukcesoj, kaj piaj adorantoj de siaj dioj. Kiam la du viroj eliris el la palaco en la ĝardenon, Ilu-ittia diris:

— Supozeble la reĝa ĉevalejo, la azenejo kaj la bovejo estos por vi ne multe malpli interesaj, ol la palaco mem, ĉar ili enhavas la plej belajn bestarojn kie ajn troveblajn. Sed, por esti tute verema, mi devas mencii unu escepton. Antaŭ du tagoj, vojaĝante de Uruk ĉi tien, ni trafis tre belan kaj amindan knabinon, rajdantan sur la plej bela kaj la plej forta azeno, kiun mi iam vidis. Ĝi estis preskaŭ arĝenteblanka, kaj mi tre dubas, ĉu troviĝas tia belulo en la tuta reĝa azenejo. La knabino estis akompanata de bonekonata juna Urukano, kiu, oni diras, fariĝis estro de unu el la plej maltimaj Ĥaldeaj rabistaroj. Jam ĉirkaŭas lin nimbo de mirrakontoj. Cetere, la reĝo bezonas novan intendanton por sia ĉevalejo, kaj ĉefekonomon super aro da disaj reĝaj bienoj. Tiu oficisto havus princan rangon. Nenio donos al mi pli grandan plezuron, Omar, ol montri al vi morgaŭ aŭ postmorgaŭ tiujn vidindaĵojn. Hodiaŭ bedaŭrinde mi ne povos, ĉar mi devos ĉeesti, laŭ aparta ordono de la reĝo, la solenan ceremonion en la templo de Merodaĥ, pri kiu sendube vi jam aŭdis.

Omar jam estis tiel ĉarmita de la eleganta kortegano, ke li tuj volonte akceptis la proponon. Per tio kuraĝigite, Ilu-ittia petis Omaron akompani lin al la templo, aldirante:

— Tio estos tre grava, historia okazo, kiu certe estos tre interesa por viro, kiel vi, kion ajn vi pensas pri la kredo de la homoj, kiuj partoprenas en la ceremonioj. Mi ankaŭ rigardas multajn tiajn aferojn el aparta vidpunkto de liberpensulo. Ĉar vi neniam antaŭe vidis tian solenan ceremonion, precipe tian brilegan ceremonion, mi forte konsilas al vi veni. Mi povos montri al vi kelke da pli-malpli sekretaj aferoj, ĉar mi povos sen ies malhelpo trovi enirejon al preskaŭ ĉiuj partoj de la templo. Tre verŝajne la sinjorino Zalmuna ankaŭ estos tie.

Al Omar, unuapense, malplaĉis ĉi tiu propono, kaj li ĝentile, sed iom heziteme malakceptis ĝin. Admona sento, ke sekreta vizito al idoltemplo kaj ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj, maltrankviligis lin. Aliflanke instigis lin iri natura scivolemo kaj deziro observadi la pli kaj pli misteriĝantan virinon, kiu tiel plene ensorĉis lian koron. Ilu-ittia parolis ŝajne sen artifiko, sed konsentige kaj kun kelka aplombo de viro, kiu estas certa, ke li sukcesos. Omar fine cedis. Trapasinte la parkon kaj kelke da belaj stratoj, ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon, dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto, en kiu staris la granda templo de Merodaĥ. La muroj ĉe ambaŭ flankoj de la alirejo estis ĉirkaŭ kvardek futojn altaj, kaj estis kovritaj interne per dekkelke da vicoj da brile kolorigitaj kaj glazuritaj platoj kun desegnaĵoj, reprezentantaj alterne unikornon kaj drakon. La templo mem, same kiel la reĝa palaco, estis pli rimarkebla pro grandegeco kaj masiveco, ol pro beleco. Ambaŭ konsistis el vastaj, brikaj masoj, ĉirkaŭitaj per same masivaj muroj. Videble oni pensis iom malpezigi la aspekton, kaj malseverigi la unutonecon de la tuto per pilonoj kaj per malgrandaj turoj sur la muroj je regulaj interspacoj.

Alproksimiĝante el flanka strato al la pordego de Iŝtar, Omar kaj Ilu-ittia vidis longan procesion da pastroj kaj akolitoj, solene portantaj statuojn de dioj. En tiaj festaj okazoj la statuoj kutime estis portataj tra la apudaj stratoj por adoro de la popolamaso. La larĝan «Strato de la Procesio» plenigis densa amaso da homoj, kiuj devis kontentigi sin per rigardo al la sanktaj statuoj; eniro en la templon estis permesata nur al privilegiuloj. La du viroj eniris la templon per flanka pordo sen kontraŭstaro de la gvardianoj. La kortegano tuj kondukis sian novan amikon en unu el la multenombraj flankaj ĉambroj, longan kaj mallarĝan, kaj, elpreninte el ŝranko du blankajn, pastrajn mantelojn, proponis unu al Omar. Ĉi tiu instinkte retiriĝis. Sin vesti per idolpastra vesto, estis pli, ol li antaŭvidis. Ilu-ittia serene ridetis:

— Kial do ne, Omar? — li demandis milde, — portado de pastra mantelo neniel transformas vin en pastron; ne pli, ol vestado per mallibereja kitelo farus el vi krimulon, aŭ surmeto de funebra vesto rabus al vi amatan parencon. Ĉi tiuj senkulpaj vestoj evitigos al ni ĝenaĵojn kaj tempoperdon. Estu prudenta.

Por ne ofendi sian afablan kondukanton, Omar cedis, sed kun maltrankvila spirito. Ili eniris luman, de kolonejoj ĉirkaŭitan korton en la mezo de la multampleksa templa konstruaĵaro. La kvar muroj estis ornamitaj per belaj kaheloj, prezentantaj per brilaj koloroj flordesegnojn kaj leonojn, paŝantajn kun majesta digno. La fono de la bildoj estis blua; la leonoj mem flavaj; kaj laŭlonge de la supra kaj malsupra randoj vidiĝis blankaj rozetoj kun flava centro. En la kolonejoj kaj en la korto regis viva dismoviĝado, tamen kun preskaŭ mistera senbrueco. Subite fariĝis, en la mezo de la korto, larĝa pasejo inter la amaso da homoj, tra kiu, momenton poste, iris solena procesio. Ĝin antaŭiris vico da akolitoj, portantaj sanktajn figurojn aŭ fumiĝantajn incensilojn. Post la akolitoj venis tri patesi aŭ ĉefpastroj, kaj post ĉi tiuj majeste paŝis la reĝo en ĉefpastra vesto, sekvate de sia filo, la princo, enkondukota en la misterojn de la dieco, kun klinita kapo kaj grava mieno. Ilin sekvis longa vico da pastroj kaj pastrinoj. La finon de la procesio formis dua aro da akolitoj, portantaj statuetojn de malsuperaj diaĵoj.