— Kian novaĵon vi alportas, mia bona Kedar? — demandis Lemuel.
— Aŭskultu la raporton de simpla kamparano, kiu simple plenumis sian komision. Sed mi viglis, kiel viro kutiminta al subitaj danĝeroj en kampoj kaj arbaroj. La gvardianoj ĉe la pordego traesploris min, sed ili trovis nur kamparanan simplecon. Kondukite al oficisto de la instituto, mi ripetis mian rakonton. Kiel vi, ho Lemuel, prave antaŭdiris, li invitis min reveni post noktiĝo; kaj mi reiris. Gamil-Sin kaj dekduo da astrologoj akceptis min tre afable sur la supro de alta temploturo en bela ĝardeno. Oni jam rimarkis vian novan steleton, Lemuel; tamen ili estis tre kontentaj pro mia observemo kaj mia komplezemo, kaj laŭdis min. Gamil-Sin sciigis al mi, ke la subita apero de stelo en tiu stelaro estas treege grava por la horoskopo de Ilu-Zat, la princo. Dum ili tre lerte diskutis pri la nova stelo, mi lokis min apud Omar, kiun mi facile ekkonis per via priskribo, kaj en oportuna momento flustris al li:
— Mi portas al vi treege gravan komunikon de Lemuel.
Post iom da tempo ni iris aparten kelke da paŝoj, kaj, ŝajnigante, ke ni interparolas pri astronomiaj aferoj, mi komunikis al li per malmultaj vortoj la novaĵon, kiun mi portis. En la komenco li estis tro konsternita por kompreni la plenan signifon de mia rakonto. Tuj kiam liaj konfuzitaj pensoj sufiĉe klariĝis, terura malĝojo ekposedis lin. Eĉ ne unu demandon li faris. Kun klinita kapo, kvazaŭ en preĝo, li staris dum kelka tempo en dolore profunda medito. Subite li levis la okulojn al la steloj, kaj, ŝajne ne konsciante mian apudeston, li murmuretis: «Fariĝu via volo; mi meritas tion». Sin turnante al mi, li diris tre mallaŭte, kun penege subpremita emocio:
— Pli profunda ol la maro estas la malvirteco de la homa koro; kaj nesondebla la mistero de la koro virina, ho Kedar. — Li eksilentis kaj, en malgaja enpenseco rigardante la teron, malrapide skuis la kapon. Poste li diris firme: — La malbono ankoraŭ ne triumfis, Kedar; ĝi neniam venkos.
Ŝajnis al mi, ke du junaj viroj observas nian interparolon pli atente, ol konvenas, kaj ke ni estas la temo de ilia interflustrado. Mi atentigis Omaron pri tio, kaj admonis lin esti treege singarda, kaj ne lasi al iu rimarki suspektindan malgajecon.
En tiu momento malhelpis nian interparolon alproksimiĝo de viroj, kiuj volis paroli kun Omar, kaj bedaŭrinde mi ne havis pluan okazon interŝanĝi vorton, nek rigardon kun li. Mi rimarkis tiam, ke unu el la du junaj viroj sidas sur la randomuro, kiu ĉirkaŭas la plataĵon, tre proksime de la sola alirejo al ĝi. Gamil-Sin afable kondukis min ĝis la elirejo el la ĝardeno. Kiam ni alproksimiĝis al ĝi, tiu sama junulo kuratingis nin kaj diris: «Gamil-Sin, mia sinjoro, permesu al via servanto paroli. Via vizitanto estas viro de granda aĝo, kaj eble li ne konas la danĝeran retaĵon de Babelaj stratoj. Volonte mi kondukos lin al lia loĝejo.» — «Kie vi loĝas, mia bona amiko?» — li demandis min. Jen ĝena momento. Sed mia kamparana simpleco savis min: «Junulo, — mi diris, — en la daŭro de mia sepdekjara vivo mi renkontis multajn danĝerojn; mi ne timis rabajn bestojn sur ebenaĵoj, nek ursojn sur montoj, kaj batalis kontraŭ Ĥaldeaj rabistoj en arbaroj. Eĉ nun mi ne tremus antaŭ noktaj stratrabistoj, sed fidus mian fortan fraksenan bastonegon. Via propono, mia junulo, estas bonkora; mi dankas vin.» — Dirinte tion, mi adiaŭis ilin. Trapasante la placon antaŭ la pordego, tiam plene lumigita de la luno, mi ekrigardis malantaŭen de tempo al tempo, por certigi min, ke neniu min sekvas.
— Mi ne surpriziĝas pri la apudesto de spionoj, — diris Lemuel, — efektive mi ne dubis, ke gardohundoj de la pastroj observos ĉiun paŝon de Omar. Estas bone, ke li ne penis eliri kune kun vi. Vi plenumis vian mision tre lerte, Kedar; neniu povus antaŭvidi pli bonan sukceson. Vi silentis pri la novaĵo, kiun portas Adaha; ĉu ne?
— Laŭ via deziro, jes.
— Vi bone faris, Kedar; ĉiuokaze jam sufiĉe korŝira estas por nia amiko la novaĵo, kiun li ricevis. Ĝi preparu lian koron por la terura bato, ankoraŭ atendanta lin. — Lemuel eksilentis kaj enpensiĝis, kvazaŭ li prezentas al si la doloregon de la amata amiko, ankoraŭ trafonta lin. Poste li parolis plue: — Unu cirkonstanco tre favoras nin: Omar estas gasto de la kolegio kune kun Hamul, kaj eĉ la ĉefpastroj ne kuraĝos ofendi la direktoron per malkaŝa atako kontraŭ lin. Krom tio, mi aŭdis, ke ili ne ĉiam interharmonias. Uzibitum kaj liaj kunfriponoj dependas tro multe en siaj intrigoj de la irado de la steloj, aŭ pli ĝuste, de la interpretado, kiun la astrologia kolegio elektas almeti al ĝi. Ne; tiel longe, kiel Omar estas gasto en la kolegio, lia vivo ne estas en granda danĝero; sed tuj kiam li forlasos la ŝirmon de ĝia tegmento, li povos fali viktimo al la plej senskrupula kanajlaro, kiu iam malhonoris sanktan oficon.
Dume Hagaj atente kaj kun korinklino rigardis la vizaĝon de Kedar, en kiu trankvila nobleco, honesteco kaj sagaco sin montris. Li demandis lin:
— Ĉu vi estas certa, Kedar, ke neniu vin sekvis?
La kamparano respondis iom dubeme:
— Mi ĵetis la lastan rigardon trans la placon, antaŭ ol mi eniris la unuan flankostraton. Sed tuj poste miaj pensoj tiel okupiĝis de mia tasko trovi la vojon ĉi tien, ke mi lasis tiun demandon elgliti el mia kapo. Ĉu vi ellaboris pluajn planojn? — li demandis, rigardante unu post la alia.
Lemuel respondis:
— Neniajn definitivajn; ĉar ni ne sciis, kian rezultaton havos via vizito al la kolegio. Tamen intertempe ni ne estis malaktivaj. Hagaj dungis posedanton de pramo sur la rivero kune kun seso da viroj, kiuj por sufiĉe da arĝento sin metus absolute je ĉies dispono. Du el ili esploras en la nuna momento la eblon komuniki kun Omar trans la muro ĉe la riverbordo, aŭ efektivigi forkuron tie. Mi ne scias, ĉu ekzistas en tiu muro pordeto, donanta alirejon al la rivero. Neniu el la pramistoj sciis tion. Tiaj viroj ne havas okulojn por io, krom la objektoj, kiuj rekte koncernas ilin. Frumatene, morgaŭ, mi denove vendos «dolĉajn vinberojn kaj freŝajn granatojn». Per sendito mi petis Dingiron, la revoluciulon, veni sur la placon antaŭ la kolegio, por aĉeti miajn bongustajn komercaĵojn. Mi okaze renkontis lin sur la vojo apud Uruk. Rilate al vi, Kedar, mi konsilas al vi iri hejmen, antaŭ ol tagiĝos. Vi plenumis vian taskon. Ĉi tie nun danĝeroj vin minacas.
Ĉirkaŭ la sama tempo, kiam Omar sin retiris en sian dormoĉambron, kun kapo konfuzita, kaj koro premegita de angoro kaj memriproĉoj, Zalmuna eniris la buduaron de la reĝino. En ŝia pala vizaĝo batalis decidemo kaj maltrankvilo pro la malkaŝo, kiun ŝi volis fari al la reĝa amikino. La reĝino duonkuŝis sur divano inter molaj kusenoj, kaj afable invitis Zalmunan per mangesto, okupi similan sidlokon apude.
— Zir-Nana, — la reĝino diris kunsenteme, — vi aspektas, kvazaŭ vi maldormis tra la tuta nokto. Multajn fojojn hodiaŭ mi rompis al mi la kapon, demandante min, kia estas la novaĵo, kiu tiel subite povis ŝanĝi vian trankvilfeliĉan mienon en aspekton plenan de teruro. Avide mi aŭskultos vian rakonton, kaj volonte mi helpos laŭ mia povo.
Kore dankinte al la reĝino, Zalmuna rakontis al ŝi tiom, kiom laŭ ŝia juĝo, estis necese diri. La pastrino de Iŝtar, kvankam ŝi ĵurpromesis ĉiaman fraŭlecon, ne kaŝis la profundecon de sia amo al Omar antaŭ la virino, kiu, laŭ ŝia scio, estis pli mallaŭdinda ol ŝi mem. Samtempe ŝi penis kredigi al la reĝino — kion eble ŝi mem sincere kredis — ke ŝi estas viktimo de la sorto, aŭ pli ĝuste, viktimo de la okultaj povoj, kiujn ŝi uzadis — aŭ kredis esti uzinta. Aludinte tre delikate, sed nemalkompreneble al Ilu-ittia, Zalmuna ekkriis pasie:
— Ne estu severa kontraŭ mi, mia amata reĝino. Povas ja esti, ke la dioj, malgraŭ ĉio, kreis la inan koron por amo. Mi dediĉis min al la glora diino, imagante, ke mia koro estas netuŝebla de vira amo. Per aplikado de ĉiuj fortoj mi klopodis elvoki lian amon, por malfeliĉigi lin, kaj per tio servi al mia diino. Farante tion, mi estigis kontraŭvole en mia propra koro amon, tiel superregan, ke nun mi volonte oferus ĉion, ĉion! por savi lin, kaj batalus kontraŭ la tuta Babela pastraro, se necese estus. Diru, mia saĝa reĝa amikino, diru, ĉu povas esti, ke Iŝtar, la diino de la amo, malaprobis mian agon, naskitan de sincera sindonemo al ŝi, ĉar ĝi estis peko kontraŭ la sankteco de la amo?