La reĝino penseme ekbalancis la kapon; kaj Zalmuna, per tio kuraĝigite, plue parolis:
— Mi volas kredi do, ke Iŝtar, kreante tian profundan amon en ambaŭ niaj koroj, ne volas, ke ni restu apartaj, kaj ke ŝi volonte liberigos min de mia ĵurpromeso.
Vigle la reĝino ekkriis:
— Sed tio, Zir-Nana, kaŭzus ja skandalon, ĉu ne?
— En Babel, jes, sed ne en aliaj landoj.
— Pripensu tamen, Zir-Nana, ke Omar ne daŭre amus vin, sciiĝinte pri viaj antaŭaj intrigoj.
Rapide Zalmuna respondis:
— Pasie mi alkroĉiĝas al la espero, ke prosperos al mi forigi de la vojo Lemuelon, antaŭ ol li trovos oportunan okazon renkonti Omaron. — Reveme rigardante en la spacon, ŝi aldiris: — nuntempe la koro de Omar estas sub mia regado, kaj eĉ se poste li sin deturnus de mi; okazu, kio okazos, mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn.
Enpense la reĝino diris:
— Vi estas stranga virino, Zir-Nana. Mi vidas vin hodiaŭ vespere per tute novaj okuloj, en stranga lumo! Per kio do mi povos helpi al vi?
Zalmuna respondis:
— Vi scias, ke la reĝo volas instali Omaron kiel administranton de la reĝaj bienoj. Venigu lin, mi petas, sinjorino, per reĝa ĉaro. Sur la vojo ni povos perforte konduki lin al unu el la reĝaj ĉasdomoj en la montoj, kaj kaŝi lin tie, ĝis preterpasos la danĝero.
La reĝino malgaje kaj dubeme ridetis:
— Sed kion diros la reĝo?
— En la okazo, se oni eltrovos la kapton, oni devos sciigi al li, ke morta danĝero minacas lin de malkompataj malamikoj.
La reĝino ekpaliĝis:
— Ne, Zir-Nana, — ŝi diris, — ne; elpensu alian planon, mi petas. Tio ja neeviteble kaŭzus konflikton inter la reĝo kaj la ĉefpastraro; kaj tion ni devas ĉiamaniere eviti en la nuna maloportuna tempo. Jam sen tio ekzistas inter ili streĉitaj rilatoj. Vi ne scias ĉion, kion mi scias: Uzibitum sekrete volas enkonduki en nian regnon, kion li nomas pli liberalan reĝimon, tian, kia troviĝas en Asirio; kaj Ŝankhatum kaj Ilu-ulba inside klopodas fortordi ĉian potencon de la Kasidoj, kaj restarigi la absolutan aŭtokratecon de la hereda, Sumero Sumero -Akkada pastraro. Mi timas ilin.
— Mi bone scias tion, sed kontraŭe opinias, ke la nuna tempo estas oportuna por kojne fendi la rilatojn inter Uzibitum kaj la heredaj pastroj. Kredu min, la batalo inter la Kasida dinastio kaj la ĉefpastroj nepre venos. Ĝi venu nun. Estos pli facile venki du disigitajn partiojn, ol unu kontraŭularon unuaniman. Hieraŭ nokte ili traktis min kun hontinda malŝato. Ili konjektis mian amon al Omar, kaj nepre volas detrui lin. Ili havos aferon kun volforta virino! Krom tio mi ne dubas, ke tre malplaĉis al ili mia profetaĵo sur la dia kuŝejo. Uzibitum avertis min per facile kompreneblaj vortoj, ne subteni la kontraŭpastran partion rilate al la elekto de edzino por la princo.
La reĝino aspektis maltrankvila.
— Zir-Nana, — ŝi ekparolis heziteme, — la nuna tempo estas treege konfuza. Kien ajn la okulo rigardas, montriĝas malhelaj, minacaj nuboj. — Mallaŭtigante la voĉon ĝis flustro, ŝi diris plue: — Mi tre timas konflikton inter la reĝo kaj la ĉefpastroj — ĉu unuanimaj, ĉu disigitaj. La reĝo ne egalas ilin per ruzeco. Li estas jen tro impulsema kaj kolerema, jen tro ŝanceliĝema aŭ cedema; kaj per sia rekteco li ofte igas pli efika la ruzecon de intriguloj.
— En ĉi tiu juĝo vi estas tute prava, ho saĝa reĝino; sed en la nuna kriza tempo lia rekteco estas tre oportuna, helpate de nia subtileco, kaj la vigleco de Ilu-ittia. La armeo malamas intrigulojn, kaj fidele staras ĉe la flanko de honestakora reĝo.
— Sendube, — respondis la reĝino, ankoraŭ skeptike, — sed la pastroj batalos per pli subtilaj kaj danĝeraj armiloj, ol krudaj fortoj, kaj fine triumfos.
En la daŭro de kelke da minutoj regis en la ĉambro peza silento, dum kiu Zalmuna observis, kiel kato, la belan penseman profilon de la reĝa amikino. Kun kontenteco ŝi rimarkis — ne la unuan fojon — en ŝiaj vizaĝotrajtoj signetojn de morala malforteco.
— Mia reĝino, — ŝi diris ŝajnfunebre, — ne povas esti dubo pri tio, ke ekzistas malpaco inter la ĉefpastroj kaj Ilu-ittia, almenaŭ malbonvolo de ilia flanko kontraŭ Ilu-ittia. Hieraŭ nokte, kiam okaze mi aludis lin, Ilu-ulba vigle kaj malĝentile intermetis: «Ni lasu Ilu-ittian ekster nia konsidero. Ni kontraŭas al intermiksiĝo de senmorala, senkreda alilandulo.»
La reĝino ekruĝiĝis kaj estis ekkoleriĝonta, sed regis la impulson, kaj silentis. Zalmuna parolis plue:
— Povas veni tempo, kiam mia pozicio en la interna rondo de la pastraro ebligos min malhelpi, ke malutilo survenu lin. Nu, rilate al Omar, mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis. — Tiam, glitante sur la plankon antaŭ la reĝino, ŝi ekprenis kaj kisis ŝian manon: — Dolĉa amikino, — ŝi flustris, levante al ŝi petegan rigardon el siaj mistere belaj kaj sorĉaj okuloj, — ne rifuzu al mi ĉi tiun helpon!
La reĝino tremis, parte de emocio, parte de timo. Malforte ŝi kontraŭrezonis, sed fine diris:
Zir-Nana, mi timas, ke mi grave endanĝerigas min, tiel malbone uzante la nomon de la reĝo. Tamen mi ne povas ĉagreni vin. Mi cedas.
Ĉapitro XV
Omar fariĝas ventegocentro
Malvarmetaj, frumatenaj ventetoj, venantaj de la majesta, silenta rivero Eŭfrato, blovis tra la arbetaĵoj de la ĝardeno ĉirkaŭanta la astrologian kolegion. Omar estis leviĝinta de sia senripoza kuŝejo, antaŭ ol iu alia en la instituto ekmoviĝis. Por li la aero en la dormoĉambro estis sufoka; sed pli ĝuste, lia spirito estis elturmentata. Li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion. Li ankaŭ volis eviti la okulojn de la du viroj, kiuj, li ne povis dubi, spionaĉis lin. Eble li trovos truon ie, tra kiu li povos sin forsavi. Aŭ, ĉu li kuraĝe eliru el la pordego, kaj risku la sekvojn, malgraŭ la avertoj de la saĝa amiko Lemuel? Sed la penso ŝtelire forlasi la instituton, ne adiaŭinte la direktoron kaj Hamulon, tre malplaĉis al li.
Tiaj kaj similaj pensoj okupis la turmentatan kapon de Omar, kiam li vagis tra belaj aleoj de ornamarbetaĵoj malantaŭ la temploturo. Subite li aŭdis paŝojn post si, kaj, sin turninte, vidis kun surprizo Hamulon. La respekteginda grandaĝulo tuj ekparolis:
— La dormo forflugis de mi ĉe la leviĝo de la tago, Omar; kaj maltrankvilaj pensoj pri vi turmentis min. Ĉu vi permesos al maljunulo, en kies koro vi vekis amon, demandi, kio estas la kaŭzo de via subita malĝojo? Ia peza aflikto premegas al vi la animon.
— Viaj okuloj ne trompis vin, ho, saĝa Ŝemido; terura ĉagreno disŝiras al mi la koron. Honto kaj memriproĉoj kaj malĝojo interbatalas en ĝi, pretendante la ĉefan lokon en miaj pensoj.
Omar eksilentis kaj en la daŭro de kelke da minutoj iris ĉe la flanko de la maljunulo, rigardante la teron en profunda enpenseco. Hamul kunsente konservis la silenton, kaj Omar reprenis la parolon:
— Pri mia malfeliĉo mi faras al mi riproĉon: mi sola ĝin kaŭzis; ne la sorto; ne aliaj personoj. Antaŭ la Eternulo mi vidas min kulpa pro obstine blinda, malsankta pasio. Longa peno silentigi la voĉon de la konscienco forprenis al mi la volforton, kaj igis min animblinda, malsincera — malfeliĉega. Kaj nun, kiam la bela idolo de mia koro frakasiĝis, la malindeco de miaj revoj staras antaŭ miaj internaj okuloj en malbela nudeco, kaj mi malestimas min mem.