Ree Omar eksilentis. Post kelka hezito, dum kiu ŝajne en li animbatalo okazis, li parolis plue:
— Neniam ekzistis inter mia edzino kaj mi plena, feliĉa simpatio, tia, kiun mia animo sopiris. Post ŝia morto antaŭ du jaroj, Zalmuna, la Belulino, iom post iom plenigis min per pasia, blinda amo. En ŝi mi vidis animbelecon eĉ pli maloftan kaj pli brilan ol eksteran belecon. Ŝi estis por mi la sola virino, kiu povis respondi al mia idealo. Ne, vere, ŝi staris multe pli alte, ol iam mi lokis idealan virinon en miaj revoj. Por mi ŝi estis dum kelka tempo kvazaŭ bela stelo, kvazaŭ diino, neatingebla, adorebla nur de malproksime. Sed kiam unu tagon mi vidis amon al mi en ŝiaj belaj okuloj; kiam mi eksentis, ke jam ekzistas inter ni animkunuleco, tiam la dezirego posedi tiun virinon, fariĝis superrego de mia vivo. Tamen, stariĝadis en mia pensoj kreskadantaj duboj pri ŝia fideleco al la kredo de niaj prapatroj. Mi ne volas tedi vin per longa rakonto pri miaj teruraj internaj bataloj. Vi povas imagi ilin. Nu, Lemuel jam delonge suspektis, ke Zalmuna estas sekreta adorantino de Iŝtar, kaj ke ŝi per multaj rimedoj klopodas, kunlaborante kun Babela pastraro, subfosi la puran kredon al Jehova. Li divenis mian amon, kaj por savi min el fatala malsaĝeco, kaj por kontraŭbatali la insidojn de la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn. Tio mirige prosperis al li. Dum sia vizito en Betraĥ li pasigis, sen mia scio, nokton en la domo de Zalmuna, alivestite kiel kolportisto, kaj traserĉis ŝian sekretan dokumentejon. La cilindroj kaj korespondaĵoj, kiujn li tie trovis, evidentigas, ekster ĉia dubo, ne nur ke Zalmuna estas alta pastrino de Iŝtar, kaj virga sindediĉintino, sed ankaŭ, ke ŝi helpis okazigi la rabirojn de Ĥaldea kaj Sabaana bandoj kontraŭ Ijobon, kaj la falegon de la domo de Lotan, la plej aĝa filo de Ijob.
Mirigite Hamul ekkriis:
— Preskaŭ nekredebla rakonto! Sed, kiel vi sciiĝis pri tio, Omar?
— Per Kedar, la kamparano, kiu vizitis la instituton hieraŭ nokte. Li estis sendito de Lemuel. Malfeliĉe la ŝtelo de la cilindroj eltroviĝis, kaj nun la venĝo de la fanatikuloj minacas Lemuelon kaj ĉiujn, kiuj laŭ ilia supozo, scias la sekreton. La pastroj jam penas per ĉiaj ruzoj malhelpi la disvastiĝon de la honta novaĵo. Sed tio, mi timas, ne estas ĉio. Mallumaj aludoj de Kedar plenigas min per antaŭtimoj, ke pli teruraj batoj min atendas. Veneno de aspidoj min minacas, kaj dentoj de leonoj min ĉirkaŭas. Unu penso ne volas lasi sin elpuŝi el mia memoro: Lemuel, kies sagaco estas eksterordinara, kaj antaŭ kiu hipokriteco estas vana; Lemuel, mi kredas, jam delonge suspektis, ke iel Zalmuna estas kulpa pri la morto de mia edzino kaj de miaj filoj — Zalmuna! mia idealo, ha! — li ekkriis kun maldolĉega, duonfreneza rido, — adorebla nur de malproksime! Mia blinda amo tiam malhelpis al mi kompreni liajn aludojn. Nun liaj vortoj ricevas novan, teruran signifon, kiu kruele disŝiras mian koron. Mia animo estas plena de maldolĉeco, kaj tedas al mi la vivo. Volonte mi irus antaŭ la ĉefpastrojn, kaj dirus: «Vidu, mi estas tiu, kiun vi persekutas, kies sangon vi soifas. Sed mi devas konservi mian vivon pro mia amata filineto, kaj kompensi miajn malbonagojn per batalo kontraŭ la detruantoj de nia kredo. Pereu iliaj malvirtaj elpensaĵoj; pereu iliaj nomoj de sur la tero! Iliaj soifantaj animoj travagadu dezertajn lokojn en la internaĵoj de la tero, vane serĉante ripozon!»
Kun serioza mieno Hamul respondis:
— Via stranga rakonto, Omar, forprenas al mi la kutiman trankvilecon de la animo. En la daŭro de tre multaj jaroj mi malŝatis aferojn politikajn, kaj evitis intermiksiĝon en intrigoj de la malvirtuloj. Troviĝas ja en la lando Egipta similaj konspiroj de la fanatika hierarĥio kontraŭ herezuloj; kaj en pasintaj tagoj mi multe suferis pro Lia nomo. Sed dank’ al mia, de miaj prapatroj heredita sciado, kiu multe superas la komprenon de la pastroj Egiptaj kaj de la Babelaj saĝuloj, mi okupis en mia lando eksterordinaran pozicion, kvankam mia abomeno kontraŭ ĉia idolkulto ne estas kaŝita antaŭ ili. Malgraŭ mia konata deveno de la malamegata Ŝem, nomita de ili Nubti-Set aŭ Tifono, neniu kuraĝas min tuŝi. Oni traktas min ĉi tie kun eĉ pli miriga respekto. Se mi laŭte proklamus ĉe la pordego de urboj kontraŭ la malvirtoj de la lando kaj la malsaĝeco de adorado al idoloj, tiam sur min ankaŭ sin elverŝus la kolero de la pastraro, kiel sur Lemuelon. Eble pli bone efikas protestado per malsama vivo. Ne tro afliktiĝu, Omar, pro la persekutoj de malvirtuloj. La Eternulo maldormas super Siaj fideluloj, kaj neniigas la planojn de ĉiuj, kiuj volas malutili al ili. Prefere rigardu ĉi tiun aflikton kiel signon de Dia favoro. Cetere vi ja trovis favoron en la okuloj de la reĝo; kaj mi ne volas kredi, ke li senkontraŭstare lasos vin fali en la manojn de fanatika pastraro.
Ĉi tiuj vortoj apenaŭ eldiriĝis, kiam aperis unu el la pordistoj de la instituto, akompanate de oficisto el la reĝa palaco, kiu volis paroli kun Omar. Kiam la pordisto retiriĝis, Omar petis la oficiston senĝene paroli antaŭ Hamul. Riverencinte, la sendito diris:
— Mi havas ordonon peti vin veni en la reĝan palacon. Reĝa ĉaro atendas nin apud la pordego.
Omar kaj Hamul rapide interŝanĝis rigardojn. La pli juna viro demandis per la okuloj, kion la saĝa amiko pensas pri la farita propono. Ricevinte kuraĝigan respondon, li diris al la oficisto:
— Mi dankas vin, sinjoro. Kiu ordonis al vi venigi min?
— La reĝino sendis min. Sendube via vizito rilatas al la afero, pri kiu la reĝo bonvolis paroli kun vi antaŭe.
Hamul ekparolis gravamiene:
— Iru, Omar, kaj la Eternulo estu kun vi. Mi ankaŭ esperas, ke la reĝo honoros min post nelonge per aŭdienco.
Omar do sciigis al la oficisto, ke li estos preta post nemultaj minutoj akompani lin, kaj iris en sian dormoĉambron por ŝanĝi siajn vestojn. Lia kapo estis plena de maltrankvilaj kaj konfliktaj pensoj. Antaŭ dekdu horoj invito al la reĝa palaco restarigus en li akran batalon, ĉar li ankoraŭ ne decidiĝis, kion fari en tia okazo. Sed nun la ordono venanta de la reĝino, la amikino de Zalmuna, ĵetis lin en eĉ li grandan konfuzitecon. Pri unu afero, tamen, li ne povis havi dubon, nome, ke la favoron de la reĝo li ŝuldas al Zalmuna. Malgraŭ la terura hipokriteco de la Belulino, li energie forpuŝis la penson, ke ia korpa danĝero minacas lin de ŝia flanko.
— Ĉu eble, — li demandis sin, — Zalmuna kune kun la reĝino penas varbi la reĝon en batalo kontraŭ la ĉefpastroj? Sed, se tiel estus, ĉu ne estus kontraŭe al ĉiuj sentoj de memestimo kaj vireco sin apogi al tia virino, kaj per tio daŭrigi la antaŭajn interrilatojn kun ŝi? Aŭ ĉu, aliflanke, tio nur estas ruzo de la ĉefpastroj, elirigi lin el la sendanĝereco de la kolegio? Tamen, kio ajn estus la solvo de tiaj demandoj, li devos iri; ĉar li ne povos malŝati la ricevitan ordonon, ĉu ĝi venis de la reĝo, aŭ de la reĝino.
Kelke da minutoj poste Omar veturis en la ĉaro de la reĝo en direkto al la palaco, aŭskultante bonkoran babiladon de la ĝentila oficisto.
Unu el la du junaj spionoj de la pastroj tuj rapidis al la palaco de Uzibitum, por raporti la okazintaĵon. La alia jam antaŭe kuris al la reĝa palaco, por vidi, ĉu ilia prizorgato efektive eniros la reĝan pordegon.
Atento al la babilado de la oficisto ne malhelpis al Omar zorge ĉirkaŭrigardi en la espero ekvidi Lemuelon. Li ne malkontentiĝis. Tie, ĉe stratangulo, de kie la pordego de la instituto estis facile observebla, staris la fidela amiko, proponante al la preterpasantoj siajn «bongustajn, freŝajn fruktojn el la kamparo». Dank’ al la priskribo, donita al li de Kedar, Omar tuj rekonis lin. Feliĉe en tiu momento la ĉaro iom malrapidiĝis, por eviti kunfrapegon kun aliaj veturilo; kaj la amikoj povis interŝanĝi rigardojn.
La surprizo de Lemuel estis granda, kiam li vidis Omaron en reĝa ĉaro, iranta en direkto al la palaco; sed, kvankam la vizaĝo de la amiko estis grava, tamen trankvila salutrideto sur ĝi iom rekuraĝigis lin. Li tuj decidiĝis ŝanĝi sian observejon, kaj loki sin apud la ĉefpordego de la palaco.