Выбрать главу

"Kian rajton mi havus, fari pli ol tion?"

"Ni estas kunuloj, sinjoro von Merten, almenaŭ en la afero, kiu nun okupas nin. En tia stato oni konservu ankaŭ bonan kamaradecon, ĉu ne vere?"

"Certe, — sed de ambaŭ flankoj!"

"Dankon! Mi sentas min trafita. Sed preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ vi ne konsiderus ebla tian kamaradecon inter anoj de malsamaj seksoj kaj opinius gardi vin de ĝi, ĉu ne?"

Li ridetis. "Tio ne estas ĝusta. Mi ne timas tian kamaradecon. Sed mi konfesas, ke la okazojn, en kiu oni restas ĉe tiu ĉi kamaradeco sen tio, ke pli intima sento disvolviĝas ĉe unu el la du kamaradoj, mi konsideras tre maloftaj."

"Do ni estigu unu el ĉi tiuj maloftaj okazoj, ĉu jes? Mi pensas, ke pri mi mi povas esti certa, kaj mi supozas la samon pri VI. ĉu mi estas prava?"

"Ne tute!"

"Ho, vi surprizas min!"

"Mi estas certa pri mi laŭ tio, ke mi scias, ke mi ne parolos unu vorton, kiu povus malkaŝi intiman senton."

"Sed garantion por tio, ke ĝi ne disvolviĝos en vi, vi ne prenus sur vin, ĉu ne?" ŝi demandis kun rapida ekbrilo de siaj malhelaj okuloj.

"Ne!" li trankvile respondis. "Por tio mi ankoraŭ ne estas sufiĉe maljuna, almenaŭ kontraŭe al estaĵo de via aspekto. Sed, se mi certigas al vi, ke neniam per elmontro de tio, kio per la sufiĉe longa kunesto kun vi eble estos vekata en mi, mi kaŭzos al vi momenton de malagrableco — kial vi ridas? Nu, se vi volas, mi povas paroli ankaŭ alie — do, momenton de agrableco — "

"Abomene!"

"Vi elvokis tion! Do — kaŭzos al vi momenton de agrableco, vi ja povas esti kontenta! La pariĝo de arda amo kun la malvarmeta konscio pri ĝia senŝanceco havas sian apartan ĉarmon!"

"Tio estas kontraŭnatura!"

"Ĉu ankaŭ vi nun volas diskuti pri tio, kio estas kontraŭ-natura kaj kio ne? Tion lasu al la spiritaj proletarioj!"

Ŝi silentis. Kvankam ŝi, de jaroj sin movanta en agrablaj rondoj de la plej diversaj kulturlandoj, estis tre lerta, ŝi tamen bezonis tempon, por trovi konvenan respondon. Tio incitis ŝin. Kial ŝi, kiu iam tre ofte faris spritplenajn konversaciojn kun lertaj babiluloj, ne povis respondi al li tiel trafe kiel al aliaj?

Ŝi bone sciis la kaŭzon: Ne estis eble interparoli kun li en supraĵa maniero; li ĉiam penetris en la profundon, en kiun sekvi estis malfacile. Li ĝuste estis vera germano — pedanto! Tial ŝi provis interne moki pri li, sed la moko ne estis vera kaj sincera. Kontraŭe, ju pli da similaj interparoloj ili havis dum la veturo trans la kanalon kaj plue, proksimiĝante al la angla ĉefurbo, des pli li okupis ŝian pensadon — kaj tion tute ne en malagrabla maniero. —

Alveninte en London, von Merten zorgis pri komfortaj loĝejoj en bona hotelo, kaj poste li tuj volis komenci siajn esplorojn en la hospitaloj. Sed Edito Mac Kennon petis lin tiel insiste pri partopreno en tiu esplorado, ke li devis cedi al ŝi. Ili elektis malsanulejojn, kiujn ĉiu el ili vizitu, kaj interkonsentis ankaŭ pri telefonaj interrilatoj de tempo al tempo farotaj, por ke, se unu el ambaŭ estus atinginta la celon, la alia ne sennecese plue serĉu. Sed ĉe ĉiu telefona interparolo montriĝis la senrezulteco de la ambaŭflankaj klopodoj. Kiam ili en la vespero renkontis unu la alian en la hotelo, estis certe, ke Jameson tiun virinon, kiu laŭ opinio de Merten anstataŭu sinjorinon Smith, ne venigis kun si el hospitalo, almenaŭ ne el tia de London.

Ankoraŭfoje von Merten ekzamenis sian hipotezon, konsideris ĉion parolantan por kaj kontraŭ ĝi, kaj li venis al la rezulto, ke li devas resti ĉe ĝi.

La vesperajn horojn li kaj Edito Mac Kennon pasigis komune tralegante la gazetojn de la lastaj tagoj, por esplori, ĉu Jameson eble per anonco estis serĉinta taŭgan sinjorinon. Ĉe la tre ampleksa anoncoparto de la Londonaj gazetoj tio estis longedaŭra kaj laciga laboro. Sed ankaŭ ĝi restis senrezulta, kaj la paleco, iom post iom fortiĝanta sur la ĉarmaj trajtoj de Edito, pruvis ŝian elĉerpiĝon. Sed nur post insista peto de Merten ŝi iris al la nokta ripozo.

Merten ne trovis ĉi tiun. Sidante en komforta apogseĝo de sia hotelĉambro, li ekbruligis sian pipon, sian fidelan akompananton, kaj poste komencis intense mediti. Pluraj ideoj ekaperis en lia cerbo kaj ree estis forlasataj. Fine venis tia, kiu ŝajnis enhavi la ŝancon de sukceso.

Jameson pretekstis negocajn aferojn por amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, diris fraŭlino Mac Kennon. Ĉe tio li kompreneble ne tute povis malatenti la negocajn celojn. Kien ĉi tiuj povis konduki lin? Laŭ la speco de lia komerca entrepreno certe ankaŭ al London. Li devis esti restadanta iom longan tempon en London. Kie? Tre verŝajne ne en hotelo; laŭ sia vivkutimo li certe preferis loĝi en pensiono por fremduloj.

En Germanlando kun ĝia bonordigita loĝanoncado estus facile konstati, en kiu pensiono li loĝis, sed en Anglolando ne ekzistas tiaj leĝoj. Demandi en ĉiuj pensionoj, kiaj en London certe ekzistas miloj — krom la multaj familioj, kiuj okaze loĝigas ĉe si fremdulojn kontraŭ pago — daŭrus monatojn.

Sed se Jameson efektive pretekstis la negocon por siaj amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, kiel Edito rakontis, li apenaŭ povis tute eviti vizitojn al siaj komercaj amikoj. Merten konis la specon de lia entrepreno, kaj estis supozeble, ke en London ekzistas nombro da firmoj, kun kiuj la komercejo en Chicago interrilatas. Sekve ŝajnis plej utile, demandi en tiaj firmoj, kie Jameson loĝis dum sia antaŭ ne longe okazinta vizito en London. Verŝajne unu el la anglaj korespondantoj, laŭ angla kutimo, kunirigis lin en la klubon, konis lin iom pli intime kaj povis doni informojn pri liaj kutimoj. Tiaj esploroj kompreneble devis esti farataj kun granda singardo, plej bone per angla detektivo. Kvankam von Merten bonege parolis la anglan lingvon, li tamen ne povis riski, en London nomi sin anglo; ĉar, se oni rimarkus, ke tio ne estas ĝusta, oni suspektus lin kaj eble avertus Jamesonon. Merten sufiĉe konis sin mem por scii, ke li ne trovos dormon, antaŭ ol li estos haviginta al si certecon, ĉu sur tiu vojo rezulto estus atingebla. Li subite ekstaris, venigis al si fiakron kaj veturis al la policejo Scotland Yard.

La deĵoranta inspektoro montris al li, post kiam li estis legitiminta sin, la plej afablan komplezon. Tamen ne estis facile, trovi la ĝustan oficiston por la esploro. Inspektoro Pearson rekomendis al Merten iun Killaney, unu el la plej trovemaj viroj, pri kiuj la angla polico disponis. Se Merten dezirus servigi al si ĉi tiun viron, oni tuj povus venigi lin per telefona sciigo. Merten ne havis kaŭzon malakcepti la rekomendon de la inspektoro, kaj konsentis. Sed kiam post paso de ne tro longa tempo Frederiko Killaney aperis, von Merten preskaŭ pentis sian konsenton. Killaney estis vera tipo de degenerinta "gentleman". Li aspektis kiel viro, kiu apartenis al la bonsocietaj rondoj, sed per facilanimeco perdis sian posedaĵon. La hela lumo, kiu brulis en la ĉambro de l' inspektoro, klare ekkonigis ĉiun trajton de lia elviviviĝinta, sed bela vizaĝo. La unua impreso, kiun Merten havis pri li, neniel estis favora. La vizaĝo de Killaney tute ne surhavis stampon de inteligenteco, pli vere tiun de bonanimeco, kiu ŝajnigis lin pli taŭga por ĉiu alia profesio ol por tiu, kiun li plenumis. Sed kiam Merten informis lin pri lia tasko kaj promesis al li sufiĉe altan monrekompencon por rapida kaj feliĉa solvo de la tasko — von Merten sciis, ke Edito volonte pagos la sumon —, sur la vizaĝo de Killaney aperis fulmsimila ekbrilo, kiu subite ŝanĝis la karakteron de la vizaĝo.

"Esploro ĉe komercistoj, kiuj negocas kun Ameriko kaj speciale kun Chicago, estas la plej certa procedo", diris sinjoro Killaney. "Sed mi povos komenci ĝin nur morgaŭ matene je la 9a; tamen mi hodiaŭ jam povas fari enkondukan paŝon. Mi estas amikiĝinta kun la oficisto de banko, kiu multe interrilatas kun komercejoj en Chicago, eble ankaŭ kun la firmo nomita de vi; se ne, mia amiko certe scias, kiu ĉitiea banko prizorgas la negocojn de la tiea entrepreno. Se ni estos trovintaj ĉi tiun bankon, ni tre baldaŭ ankaŭ scios, kun kiuj ĉitieaj komercaj firmoj sinjoro Jameson interrilatas. Mian amikon mi ankoraŭ nun povas viziti."