"Bone. La ceteron ni certe ankaŭ ekscios. Nun la sinjoro: Kion vi scias pri li?"
"Same tre granda, larĝstatura, same elegante vestita, kun nigra, mallonge tondita hararo, alta frunto, maldensaj vangharoj."
"Ĉu sen lipharoj?"
"Jes."
"Tiukaze li aŭ ne estis la murdisto, aŭ, kio ne estus miriga, surhavis falsan liphararon, kiam li trairis la peronbarilon. La bluajn okulvitrojn li certe surmetis nur por eviti reekkonon. Ĉu vi scias ion rilate al lia loĝejo?"
"Bedaŭrinde ne."
"Mi konjektas, ke li venis ĉi tien nur por kunirigi sian viktimon, pri kies intencita vojaĝo al Leipzig li estis informita. Kiajn paŝojn vi faris, por informiĝi pri la amikino?"
"Mi demandis en la hoteloj kaj kelkaj iom grandaj pensionoj por fremduloj."
"Daŭrigu tion. Intertempe mi faros esploron laŭ alia direkto. Post du horoj ni ree renkontiĝos ĉi tie."
"Laŭ ordono, sinjoro kriminalkomisaro."
Merten iris al la paperaĵ-vendejo, kies adreson li notis en Leipzig. Ĝi estis en Schonau, la apudloko de Teplitz.
"Ĉu vi eble rememoras pri sinjorino, amerikanino, kiu antaŭ kelka tempo aĉetis tian libron ĉe vi?" li demandis la vendistinon, montrante amason da similaj kajeroj kiel tiu uzita por la manuskripto.
"Nin vizitadas tiom multe da sinjorinoj, ke oni tute ne povas memore fiksi la unuopajn."
"Nu, nuntempe, ekster la sezono, la vizitado certe ne estas tiel granda. Estas tre grave por mi, ricevi informojn pri la sinjorino. Se vi povas helpi min en tio, mi volonte donos al vi monrekompencon. La sinjorino estis blonda, verŝajne en kostumo el flave-griza silkoŝtofo, kiel vidvino ŝi surhavis du edzecajn ringojn unu apud la alia sur la ringfingro de la dekstra mano, kaj ŝi loĝis en hotelo Malnova Urbodomo."
La vendistino streĉe meditis. "Ĉu ŝi eble estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj kune kun tre fortstatura sinjoro, kun kiu ŝi parolis anglalingve, kaj tiam aĉetis oran krajonon?" ŝi subite demandis.
"Ĉu ŝi tiam aĉetis oran krajonon, mi ne scias. Sed pri la sinjoro, tio povus esti ĝusta. Ĉu li havis maldensajn, malhelajn vangharojn?"
"Jes."
"Sed, kiel li nomiĝis kaj kie li loĝis, vi verŝajne ne scias?"
"Ne. Mi vidis lin nur tiun unu fojon. Sed, se estis la sinjorino, kiun vi celas, ŝi nun ne plu estas ĉi tie. Ŝi diris, ke ŝi devos forvojaĝi vespere. Tio estis antaŭhieraŭ."
"Ankaŭ tio estas ĝusta. Cetere, vi ŝajne komprenas la anglan lingvon, ĉu ne?"
"Mi parolas iom kaj la anglan kaj la francan lingvojn. Tio estas necesa en banloko, kia estas Teplitz."
"Ĉu ŝi eble havis kun la sinjoro konversacion, el kiu vi komprenis ion?"
"Mi ne atentis pri tio, ne interesis min."
"Kompreneble. Sed eble vi ankoraŭ scias, ĉu ŝi tre intime parolis kun la sinjoro?"
"Jes, tre intime. Kaj li estis tre kompleza al ŝi, kiel vera kavaliro. Kaj - atendu - Franco ŝi nomis lin."
"Ho, tio povus esti grava. Nome, tiu sinjoro Franco estas malbona deloganto, kiu jam pli ol unu virinon faris malfeliĉa."
Ĉi tiu senpere farita rimarkigo efikis ankoraŭ pli ol la promesita rekompenco. La virinoj ĉi-tiurilate posedas multe pli da sento pri solidareco ol la viroj.
"Ankaŭ ŝi kondutis tre ameme al li", fervore diris la malgranda, bela vendistino, "ili estis preskaŭ kiel veraj gefianĉoj. Kaj alitempe ŝi ŝajnis sufiĉe fiera, kiam ŝi parolis kun la alia sinjorino."
"Kun kiu?"
"Ŝi nomis ŝin Edito, kaj ili ŝajnis esti tre bonaj amikinoj. Edito ankaŭ iomete similis al ŝi, sed nur tute iomete. Kaj ŝi nomis ŝin Alico, ĝuste. Sed kiel Edito krome nomiĝis, tion mi ne scias."
"Domaĝe, tio estus tre grava por mi."
"Sed kie Edito loĝis, tion mi scias. En pensiono Degen estis. Foje mi tien devis sendi al ŝi kartonon da leterpapero kaj kovertojn. Ofte ŝi ankaŭ aĉetis vidaĵkartojn ĉe ni."
"Kien ŝi sendis tiujn, vi apenaŭ scias, ĉu ne?"
"Certe al la eksterlando, ĉar ŝi ĉiam uzis dek-helerajn poŝtmarkojn; verŝajne al Ameriko."
"Tio povas esti. Ĉu Edito en la lastaj tagoj ankoraŭfoje estis ĉi tie?"
"Se ŝi eble ree venos, bonvolu havi la afablecon, peti ŝin pri ŝia adreso. Diru al ŝi, ke okazas pro ŝia amikino Alico."
"Volonte!"
"Kaj se ŝi demandas, kiu deziras scii ŝian adreson, donu al ŝi mian vizitkarton." Li transdonis al la fraŭlino sian vizitkarton, post kiam li estis metinta ĝin en malgrandan koverton kaj ferminta ĉi tiun. Poste li donis al ŝi la promesitan rekompencon kaj forlasis la vendejon, por iri al pensiono Degen.
La posedantino de pensiono Degen, fraŭlino Matildo Degen, laŭ la klarigoj faritaj de Merten, tuj konstatis, ke povas temi pri fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago. Sed - nova, malagrabla surprizo - ankaŭ ĉi tiu sinjorino estis forvojaĝinta en la antaŭtagmezo de l' pasinta tago. Interparole ŝi diris, ke ŝi intencas viziti amikinon en Dresden, sed ŝi ne estis sciiginta ties adreson.
Unu ŝanco ankoraŭ ekzistis: eble almenaŭ unu el la du sinjorinoj en la poŝtejo postlasis sciigon, kien eble ankoraŭ alvenontaj poŝtaĵoj estu postsendotaj.
Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tiu espero estis vana. Kvankam la poŝtoficejo jam estis fermita, la estro de la oficejo laŭ la peto de Merten interrompis sian eksterdeĵoran ripozon por serĉi tian sciigon, sed ne trovis ian. Merten tute klare komprenis, ke li, por trovi la murdiston, unue devas koni la rilaton inter ĉi tiu kaj Alico Smith, kaj ke la plej proksima kaj ŝajne sola vojo al tio estas, serĉi la amikinon, fraŭlinon Edito Mac Kennon. Sed ĉi tio estis pli facile dirita ol farita; ĉar, kvankam por ŝi ne ekzistis kaŭzo sin kaŝi, tamen mankis iu alia informo, kie ŝi povus esti - escepte de la sciigo, ke ŝi volas viziti amikinon en Dresden. Merten ankoraŭfoje iris al la paperaĵ-vendejo, por aĉeti saman krajonon kiel tiun, kiun Alico estis aĉetinta. Li trovis la vendejon jam fermita. Sed, ĉar la loĝejo de la posedanto estis tute proksima, kiel Merten demande eksciis, li iris al li. Konsiderante la profiton el la vendo, la posedanto volonte estis preta, ankoraŭfoje sendi sian vendistinon, kiu loĝis ĉe li, al la vendejo, por plenumi la deziron de Merten.
Poste von Merten reiris al la hotelo, kie Kruse atendis lin. La esploroj de la suboficisto restis sensukcesaj. Ambaŭ nun iris al la stacidomo, por dum la nokto kune veturi al Dresden.
TRIA ĈAPITRO
Post sia alveno en Dresden la du oficistoj tuj iris al la polica direkcio, por helpe de la oficejo por enregistrado de loĝantoj senprokraste konstatigi, ĉu iu fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago estas anoncita. Efektive ŝi estis alveninta en Dresden, sed jam ree forveturinta, ne konate kien. En hotelo Kronprinco, Dresden-Neustadt, ŝi loĝis.
La oficistoj iris tien. La pordisto tre precize rememoris pri la bela kaj certe ankaŭ ne trinkmonŝparema juna sinjorino. Li havigis al ŝi fiakron, per kiu ŝi veturis al Schillerstrato.
"Ĉu vi ankoraŭ scias la numeron en Schillerstrato?"
"Ne, ĝin mi ne konservis en la memoro."
"Aŭ la numeron de la fiakro, per kiu ŝi veturis?"
"La fiakro haltas tie transe."
Merten venigis la fiakron.
"Hieraŭ vi veturigis sinjorinon de ĉi tie al Schillerstrato", li diris al la veturigisto, "Ĉu vi ankoraŭ scias la numeron de la koncerna domo?"
"Kompreneble, estis numero 25!"
"Ĉu la sinjorino reveturis kun vi?"
"Jes. Ŝi diris, ke mi atendu dek minutojn; se ŝi ĝis tiam ne estus reveninta, mi povus forveturi. Sed apenaŭ kvin minutoj estis pasintaj, kiam ŝi revenis el la domo."
"Ĉu vi rekte reveturigis ŝin al la hotelo?"
"Jes!"
"Ĉu vi veturigis ŝin nur tiun unu fojon?"