"Nur unufoje."
"Bone! Nun veturigu ankaŭ nin al Schillerstrato, numero 25."
Veturante tra Hauptstrato, Albertplaco, Bautzener strato, ili en dek minutoj atingis la celon. Ankaŭ von Merten igis atendi la fiakron. Same kiel ĉiuj domoj de Schillerstrato, ankaŭ la celita estis vilao staranta en ĝardeno, kaj ĝi havis nur tri etaĝojn. Nur malmultaj familioj povus loĝi en ĝi, do la esploroj ne daŭrus tre longtempe.
La domposedanto, loĝanta en la teretaĝo, ne konis iun fraŭlinon Mac Kennon, same ne la loĝantoj de l' frontonetaĝo. Sekve la fraŭlino povis esti vizitinta nur la loĝanton de la unua etaĝo, pensiitan koloneloleŭtenanton von Gersdorf, kiu nur antaŭ ne longe edziĝis. Li estis forveturinta, kiel la dommastro sciigis, al Erfurt, por tie vendi apartenantan al li domon. Sed lia edzino trovis sin proksime en la sanatorio de D-ro Faber en Weißer Hirsch.
Ĉar oni tre oportune povas veturi tien per la elektra tramvojo, Merten pagis la fiakriston kaj kun Kruse veturis al la dirita sanatorio. Ĉi ties pordisto konfirmis, ke sinjorino von Gersdorf estas tie. Merten igis anonci sin ĉe ŝi, kaj ŝi petis, ke li iru en la salonon, en tiu frua horo nur malofte uzatan.
En la salono li trovis mezgrandan sinjorinon de perfekta figuro, kun tre inteligenta vizaĝo kaj aplomba konduto.
"Mia amikino Edito Mac Kennon estas ĉi tie", ŝi vigle kriis, kiam von Merten estis klariginta al ŝi la celon de sia vizito. "Ne kiel kuracatino, sed nur, por kunesti kun mi kelkajn tagojn. Pro oportuneco ŝi enloĝiĝis ĉi tie, en la Svisa Domo, unu el la apudaj domoj de la kuracejo. Ĉu vi volas interparoli kun ŝi?"
"Estus eksterordinare grave por mi, sinjorino!"
"Ĉi tiu deziro estas facile plenumebla!"
Ŝi eliris, kaj post paso de kvaronhoro eniris la salonon fraŭlino Edito Mac Kennon, tute konforma al la priskribo farita al Merten pri ŝi.
Merten mallonge raportis al ŝi pri la okazinta murdo.
Ŝi estis profunde emociita. El ŝiaj malhelaj, belaj okuloj fluis larmo post larmo sur la puntotukon, kiun ŝi premis sur la buŝon por reteni sian singultadon.
"Kompatinda Alico!" ŝi ekkriis, post kiam ŝi estis reestrinta sin. "Ankoraŭ tiel juna, kaj tiel teruran finon! Mi ripetfoje avertis ŝin kontraŭ Franco Jameson, sed kun blinda pasio ŝi estis sindona al li. Ŝi estis tute kaptita de li, kiel jam alia sinjorino antaŭ ŝi!"
"Ĉu vi havus la afablecon, raporti al mi ion pli detalan pri Franco Jameson?"
"Lia patro estis unu el la plej riĉaj komercistoj de Chicago. Sed oni diris, ke li estis tre malmulte skrupula rilate al la vojoj kondukintaj lin al riĉeco. Lia edzino mortis frue. Ŝi postlasis al li nur tiun solan filon. Li preskaŭ adoris sian filon kaj lasis al li ĉiun eblan liberecon. La sekvo estis, ke Franco, kiu korpe viriĝis al lerta en ĉiuspeca sporto, tre forta kaj bela homo, morale staris sur plej malalta ŝtupo. En aĝo de dudek kvin jaroj li estis ĝuinta ĝis la tedo ĉiujn plezurojn, kiujn amerika grandurbo prezentas en pli granda amplekso kaj en multe pli rafinita speco ol eŭropa. Nenio estis sankta al li; nur ofero de manpleno da mildolaraj monbiletoj iam savis lin de publika skandalo, de juĝa kondamno. Vi ja scias, ke ĉe ni per mono estas farebla multo, preskaŭ ĉio. Pri Franco oni diris, ke li preskaŭ tute foruzis sian patran havaĵon, kiel ajn granda ĉi tiu eĉ estis."
"Ĉu li estis ludisto?"
"Unu el la plej fervoraj. Dum nokto kaj tago kaj ree dum nokto li laŭdire sidis ĉe la hazardludo. Nur tiel fortega naturo kiel lia povis elteni tion! Kaj en tian homon mia kompatinda Alico amiĝis!"
"Ĉu sinjorino Smith estis riĉa?"
"Ne. Ŝia mortinta edzo ja testamentis al ŝi, kiu nur tre modestan kapitalon enportis en la edzecon, sian tutan havaĵon, sed nur en formo de dumviva rento, tamen sufiĉe altsuma, laŭ mia opinio proksimume dek mil dolarojn dumjare. Sed okaze de reedziniĝo ŝi perdus de ĉi tiu rento tri kvaronojn favore de bonfaraj fondaĵoj."
"Do sinjorino Smith nepre ne estis tio, kion oni kutimas nomi 'bona partio'?"
"Ne, tute ne. Mi ne estus kredinta, ke Franco amindumus ofte. Spite de sia malbona reputacio li tamen povus edziĝi kun riĉa fraŭlino. Lia konduto estis tiel ĉarmanta, ke pli ol neniu el niaj heredontinoj tre volonte estus vidinta lin kiel edziĝ-aspiranton. Ke tamen al Alico li prezentis siajn ovaciojn, vekas iom pli mildan opinion pri li, ol estus okazinte alie. Sed nun tia terura fino! Kaj ĉu vi certe opinias, ke li estis la murdisto?"
"Kiu alia povus esti?"
"Sed la motivo de l' faro?"
"Jen tio, kio faras la murdon tiel malfacile klarigebla. Se Alico Smith estus estinta riĉa, se ŝi estus farinta testamenton profite de li, la afero estus klara, des pli klara, ke laŭ la informoj, kiujn vi donis al mi, mi povas opinii lin kapabla al murdo pro egoismo. Ĉu sinjorino Smith faris gravajn ŝparaĵojn de sia rento?"
"Tre verŝajne ne, ĉar ŝia edzo mortis nur antaŭ du jaroj."
"Tiukaze la ŝparaĵoj kompreneble ne povis esti grandaj. Do la krimo ŝajne estas farita pro iu granda celo, ne pro kelkmiloj da dolaroj. Ĉu vi scias certe, ke Alico Smith ne havis plian posedaĵon krom sia rento?"
"Tute certe. Mi ofte miris pri tio, ke ŝi ĉiam konsumis la lutan renton, kvankam ŝi neniel vivis malŝpareme."
"Tio igas pripensi. Ĉu ŝi eble tiun sinjoron Jameson subtenis el sia rento?"
"Tio estas ebla, eĉ verŝajna. Sed kiamaniere esplori tion?"
"Ĉu li multe kunestis kun ŝi? Ĉu li akompanis ŝin sur ŝiaj vojaĝoj? Ĉu ŝi ofte faris vojaĝojn?" Merten vigle demandis.
"Oni povas diri, ke ŝi daŭre estis survoje, post kiam ŝia edzo estis mortinta. Ĉar la geedzoj ne havis infanojn, ili vivis en Boardinghouse [2] . Do la likvido de la mastrumaĵoj ne estis malfacila. Sed sinjoro Jameson ne akompanis Alicon sur vojaĝoj, kiujn ŝi entreprenis, por iom ĉirkaŭrigardi en la mondo; mi pensas, ke li ne faris tion, ĉar li ne povis forlasi sian ludklubon en Chicago."
"Sekve, se ŝi efektive subtenis lin, ŝi estus sendinta monon al li. Ĉu vi scias, kiu banko aŭ kiu asekursocieto elpagis al ŝi la renton?"
"Ne. Sed estis banko en Chicago, tion mi scias."
"Ho, ĝi estos facile trovebla per kabla depeŝo. Eble ni eĉ ne bezonos tian. Por la vojaĝo al Eŭropo sinjorino Smith certe kunprenis kreditatestojn. Tio estas plej bona kaj plej sekura por vojaĝoj. Ĉu vi eble scias, ĉu banko en Dresden apartenis al la pagejoj?"
"Ne. Sed okaze Alico diris al mi, ke en Germanujo ŝi ricevas la elpagojn per la filioj de la Germana Banko, en Francujo per tiuj de la instituto Credit Lyonnais. Ŝi intencis, de ĉi tie vojaĝi al Nice, post kiam en Leipzig ŝi estos perfektiginta kontrakton kun eldonisto."
"Do estos facile, ĉe Germana Banko ekscii, kiu amerika banko donis la kreditateston. Tre verŝajne estas la sama, kiu pagis al ŝi la renton. Ĉar, kiel vi diris, sinjoro Jameson plej multe restadis en Chicago, estas tre verŝajne, ke sinjorino Smith, se ŝi subtenis lin, faris tion ne per transsendo de kontanta mono, sed per sendo de ĉekoj pagotaj de ŝia banko en Chicago."
"Kial estas tiel grave por vi, ricevi certecon rilate al tiu subteno?"
"Por atingi klarecon pri la motivo de la krimo. Se Jameson ricevis daŭrajn subtenojn de Alico Smith, li havis ankaŭ la plej grandan intereson pri tio, scii ŝin vivanta, anstataŭ murdi ŝin. La plej proksima klarigo por lia faro estus, ke ŝi estus disponinta pri granda posedaĵo kaj estus farinta testamenton profite de li. Sed, ĉar ŝi ricevis nur dumvivan renton, ja sufiĉe grandan, la motivo de lia faro ankoraŭ pli misteriĝas, anstataŭ iom post iom klariĝi."
"Ĉu povas esti, ke li faris la murdon eble en eksciteco, en kolera paroksismo?"
"Kontraŭ tio parolas gravaĵo. La murdo estis zorgeme preparita, tion pruvas la elekto de la taŭga loko, la maniero de la efektivigo. Kloroformon oni ne kutimas hazarde porti ĉe si, same malmulte falsajn vangharojn kaj bluajn okulvitrojn. Plue: Ĉu vi konsideras ĝin verŝajna, ke sinjorino Smith estus rifuzinta al sia amato peton pri pli da mono?"