22
Plue estas dirite: “Kaj ili havos povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon.” Tio ĉi signifas, ke la profeteco de Mahometo estas tia sama, kiel tiu de Moseo, kaj ke la povo de ‘Alí estas tia sama, kiel tiu de Jesuo: se ili volus, ili povus ŝanĝi la akvojn de Nilo en sangon, tiagrade, kiom estas koncernataj egiptoj kaj tiuj, kiuj neas ilin. Tio ĉi signifas, ke tio, kio estas la kaŭzo de ilia vivo, fariĝas pro ilia malklereco kaj fiereco la kaŭzo de ilia morto. Tiel la regno, riĉeco kaj potenco de Faraono kaj lia popolo, kiuj estis estis la kaŭzoj de la vivo de l’ nacio, iĝis pro ilia kontraŭstarado, neado kaj fiereco la kaŭzoj de morto, ruiniĝo, dispelo, malaltiĝo kaj malriĉiĝo. El tio ĉi sekvas, ke la du atestantoj havas la povon neniigi naciojn.
23
Plue estas dirite: “Kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos” , kio signifas, ke ili havos ankaŭ la povon kaj materialan forton, necesan por eduki malbonulojn kaj tiujn, kiuj estas premantoj kaj tiranoj: ĉar al la du atestantoj Dio donis same eksteran, kiel internan povon, por ke ili eduku kaj benigu la kruelajn, sangamajn, tiranajn nomadajn arabojn, kiuj estis kvazaŭ rabbestoj.
24
“Kaj kiam ili finos sian ateston” signifas, kiam ili plenumos ĉion, kio estas al ili ordonite, kaj transdonos la vorton de Dio, akcelantan la starigon de la Leĝo de Dio kaj propagantan la ĉielajn instruojn, kun la cello, ke vidiĝu en homoj la signoj de la spirita vivo, kaj ke ekbrilu la lumo de la virtoj de l’ homara mondo, ĝis estos plenumita kompleta disvolviĝo inter la nomadaj gentoj.
25
“La besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin” – tiu ĉi besto estas Baní-Umayya, [37] kiu atakis ilin el la profundaĵo de eraro, kaj kiu levis sin kontraŭ la religio de Mahometo kaj kontraŭ la realeco de ‘Alí, alivorte kontraŭ la amo de Dio.
26
Estas dirite: “La besto faros militon kontraŭ ili” – tio estas spiritan militon. Ĝi signifas, ke la besto agos komplete kontraŭe al la instruoj, kutimoj kaj institucioj de la du atestantoj, ĝis tia grado, ke la virtoj kaj perfektecoj, kiujn la povo de la du atestantoj dissemis itner la popoloj kaj gentoj, estos komplete dispelitaj, kaj venkos la besta naturo kaj korpaj deziroj. Tiel la signifo de la besto, faronta militon kontraŭ ili kaj venkonta ilin, estas, ke la mallumo de eraro, kiu venos de la besto, levos sin super la horizonton de la mondo kaj mortigos la du atestantojn. Alivorte, ke ĝi detruos la spiritan vivon, kiun ili disvastigas inter la nacio, kaj komplete forigos la diajn leĝojn kaj instruojn, piedpremante la religion de Dio: nenio postrestos, krom senviva korpo sen spirito.
27
“Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la stratoj de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirte Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ la Sinjoro estis krucumita.” “Iliaj kadavroj” signifas la religion de Dio, kaj “la stratoj” signifas publican elmetitecon. La signifo “Sodom kaj Egiptujo” , la loko, “kie ankaŭ la Sinjoro estis krucumita”, estas la regiono de Sirio, kaj speciale Jerusalemo, kiu estis sub la aŭtoritato de Baní-Umayya. Tio estis la loko, kie unue malaperis la religio de Dio kaj la diaj instruoj, kaj restis nur korpo sen spirito. “Iliaj kadavroj” signifas la religion de Dio, kiu restis kiel senviva korpo sen spirito.
28
“Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kavadrojn en tombon”.
29
Kiel estis antaŭe klarigite, en la terminaro de la Sanktaj Libroj tri tagoj kaj duono estas kvardek du monatoj, kaj kvardek du monatoj estas mil ducent sesdek tagoj, ĉar ĉiu tago laŭ la teksto de la Sanktaj Libroj signifas unu jaron, la senco estas, ke dum mil ducent sesdek jaroj, kio estas la ciklo de la Korano, nacioj, gentoj kaj popoloj rigardos iliajn kadavrojn, t.e. faros spektaklon el la religio de Dio: kvankam ili ne estos en harmonio kun ĝi, ili tamen ne lasos meti iliajn korpojn – de la religio de Dio – en tombon. Tio signifas, ke ekstervide ili tenos sin je la religio de Dio kaj ne permesos, ke ĝi komplete malaperu el inter ili, nek ke ĝia korpo estu tute neniigita kaj detruita. Ne, ili forlasos ĝin efektive , konservante laŭekstere ĝian nomon kaj memoron.
30
Tiuj “popoloj kaj triboj kaj lingvoj” signifas tiujn, kiuj kolektis sin en la ombro de l’ Korano, ne allasante eksterviden neniigon kaj plenan detruon de la Afero de l’ Leĝo de Dio: ĉar estas preĝoj kaj fastoj inter ili, sed la fundamentaj principoj de la religio de Dio, kiuj estas moraleco, bonkonduto kaj scio pri diaj misteroj, malaperis. La lumo de la virtoj de l’ homara mondo, kiu estas rezulte de amo de Dio kaj scio pri Li, estas estingita, kaj venkaj estas la mallumo de tiraneco, premado, satanaj pasioj kaj deziroj. La korpo de la Leĝo de Dio, kiel kadavro, estis elmetita publike por mil ducent sesdek tagoj, kalkulante ĉiun tagon por jaro, kaj tiu ĉi periodo estas la ciklo de Mahmoeto.
31
Homoj malgajnis ĉion, kion fondis tiuj du personoj, kio estis la fundamento de la Leĝo de Dio, kaj neniigis la virtojn de la mondo de l’ homaro, kiuj estas la diaj donacoj kaj la spirito de tiu ĉi religio, ĝis tia grado, ke honesteco, justeco, amo, unueco, pureco, sankteco, sindetenemo kaj ĉiuj diaj kvalitoj pasis for el inter ili. En la religio restis sole preĝoj kaj fastoj; tiu ĉi stato daŭris dum mil ducent sesdek jaroj, kio estas la ciklo de Furqan [38] . Estis tiel, kvazaŭ tiuj du eminentaj personoj estus mortaj, kaj iliaj korpoj restus sen spirito.
32
“Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.” “La loĝantojn sur la tero” signifas la aliajn naciojn kaj rasojn, kiel la popoloj de Eŭropo kaj malproksima Azio, kiuj, vidante, ke la karaktero de Islámo estas plene ŝanĝita, la Leĝo de Dio forlasita, ke la virtoj, fervoro kaj honoro pasis for el inter ili, estis feliĉaj kaj ĝojis, ke degenero de moraleco frapis la popolojn de Islámo, kaj sekve de tio ili estos subigitaj de aliaj nacioj. Tio ĉi efektiviĝis. Rigardu tiujn homojn, kiuj estis atingintaj la plej supron de povo – kiel degraditaj kaj piedpremataj ili estas.
33
La aliaj nacioj “sendos donacojn unu al la alia” , kio signias, ke ili helpos unu al la alia, ĉar “tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero” – t.e. ili superadis la aliajn naciojn de la mondo kaj estis venkaj super ili.
34
“Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiu ilin rigardis.” Tri tagoj kaj duono, kiel mi antaŭe klarigis, estas mil ducent sesdek jaroj. La du personoj, kies korpoj kuŝis senspirite, estas la instruoj kaj la Leĝo, kiujn Mahometo starigis kaj ‘Alí diskonigis, el kiuj teman la realeco foriris kaj restis nur la formo. La spirito revenis en ilin – ĝi signifas, ke la fundamentoj kaj instruoj estis restarigitaj. Alivorte, la spiriteco de la religio de Dio estis ŝanĝita en materialecon, kaj virtoj en malvirtojn: la amo de Dio estis ŝanĝita en malamon, lumeco en mallumon, diaj kvalitoj en la satanajn, justeco en tiranecon, korafableco en malamikecon, sincereco en hipokritecon, gvidateco en eraron kaj ĉasteco en voluptemon. Kaj post tri tagoj kaj duono, kio laŭ la terminaro de la Sanktaj Libroj estas mil ducent sesdek jaroj, la diaj instruoj, ĉielaj virtoj, perfektecoj kaj spiritaj donacoj estis renovigitaj per la apero de Báb kaj la sindonemo de Jináb-i-Quddús. [39]