Выбрать главу

 

[39]  Hájí Muhammad ‘Alí Bárfurúshí, unu el la ĉefaj disĉiploj de Báb kaj unu el la deknaŭ Literoj de la Vivanto.

 

[40]  Báb kaj Jináb-i-Quddús.

 

[41]  T.e. Lian plej kompletan revelacion.

 

[42]  Unu el la verkoj de Bahá’u’lláh, en kiu li klare destinas ‘Abdu’l-Bahán kiel tiun, al kiu ĉiuj devas sin turni post lia morto.

 

[43]  La univerala Baytu’l-‘Adl (Universala Domo de Justeco), speco de internacia arbitracia tribunalo, kreita de Bahá’u’lláh en Kitáb-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro.

 

[44]  Noto. – En tiuj ĉi lastaj konversacioj ‘Abdu’l-Bahá pli deziras harmoniigi en nova interpreto la apokalipsaj profetaĵojn de la judoj, kristanoj kaj mahometanoj, ol elmontri ilian supernaturan karakteron. Koncerne la povon de la profetoj rig. “La scio de la Diaj Malkaŝantoj”, paĝo… kaj “Vizioj kaj interrilatoj kun spiritoj”, paĝo…

 

PARTO II

 

KELKAJ KRISTANAJ DEMANDOJ

 

XVI.

 

POR DONI IDEON PRI INTELEKTAJ KONCEPTOJ NECESA ESTAS UZADO DE EKSTERAJ FORMOJ KAJ SIMBOLOJ.

 

1

 

Afero, kiu estas ĉefsignifa por kompreno de la demandoj, pri kiuj ni parolis, kaj de aliaj, pri kiuj ni parolos, por povi kompreni la esencon de la problemoj, estas, ke la homa kompreno estas duspeca. Unu speco estas la kompreno de aferoj, percepteblaj per la sentoj, t.e. de aferoj, kiujn ni povas percepti per okulo, aŭ orelo, aŭ per flaro, gusto aŭ tuŝo, t.e. de aferoj senteblaj. Tiel ni diras, ke la suno estas objekto sentebla, ĉar ni povas vidi ĝin; same sonoj estas senteblaj, ĉar orelo povas aŭdi ilin; aromoj estas senteblaj, ĉar ni povas flari ilin kaj percepti per la flarsento; manĝaĵoj, estas senteblaj, ĉar palato sentas ilian dolĉecon, amarecon aŭ salecon; varmo kaj malvarmo estas senteblaj, ĉar per sentoj ni perceptas ilin. Tion ĉi oni nomas senteblaj realaĵoj.

 

2

 

La dua speco de homa kompreno estas la intelekta – tio signifas, ke la afero estas realaĵo de intelekto, ĝi ne havas ian eksteran formon aŭ lokon, kaj ne estas perceptebla per sentoj. Ekzemple la forto de intelekto ne estas sentebla; neniu el la internaj kvalitoj de homo estas sentebla – kontraŭe, ili estas intelektaj realaĵoj. Tiel amo estas mensa realaĵo, ne sentebla, ĉar tiun ĉi realaĵon orelo ne aŭdas, okulo ne vidas, flaro ne perceptas, gusto ne distingas, tuŝo ne sentas. Eĉ la eternaj aferoj, kies fortojn ni nomas en la fiziko varmo, lumo, elektro kaj magnetismo, estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj. Simile la naturo ankaŭ estas en sia esenco intelekta realaĵo; ĝi ne estas sentebla. La homaspirito estas intelekta, ne sentebla realaĵo. Klarigante tiujn intelektajn realaĵojn, oni devas esprimi ilin per senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera ekzisto estas nenio, kio ne estas materiala. Tial, por klarigi la realaĵojn de spirito, ĝian karakteron, ĝian staton, oni devas doni klarigojn en la formo de senteblaj aferoj, ĉar en la ekstera mondo ĉio, kio ekzistas, estas sentebla. Ekzemple ĉagreno kaj feliĉo estas intelektaj aferoj; kiam vi volas esprimi tiujn spiritajn kvalitojn, vi diras: “Mia koro estas premita: mia koro malpeziĝis”, kvankam la koro de homo nek estas premita, nek malpeziĝas. Tio ĉi estas intelekta aŭ spirita stato, por klarigo de kiu vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj. Alia ekzemplo: vi diras “tiu kaj tiu persono faris grandan progreson,” kvankam li daŭre restas en la sama loko; aŭ “la stato de tiu homo estas tre alta”, kvankam li, kiel ĉiu alia, paŝas sur la tero. Tiu ĉi alteco kaj tiu ĉi progreso estas spiritaj statoj kaj intelektaj realaĵoj, sed por ilin klarigi vi devas uzi helpon de senteblaj figuroj, ĉar en la ekstera mondo ekzistas nenio, kio ne estus sentebla.

 

3

 

Tiel la simbolo de scio estas lumo, kaj de nescio – mallumo; sed konsideru, ĉu scio estas sentebla lumo, aŭ nescio sentebla mallumo? Ne, ili estas nur simboloj. Ili estas nur intelektaj statoj, sed kiam vi deziras esprimi ilin ekstere, vi nomas scion lumo, kaj nescion – mallumo. Vi diras: “Mia koro estis en mallumo, kaj ĝi ricevis lumon”. Tiu lumo de scio kaj tiu mallumo de nescio estas realaĵoj intelektaj, ne senteblaj, sed kiam ni klopodas pri klarigoj en la ekstera mondo, ni devas doni ilin en sentebla formo.

 

4

 

Estas do klare, ke la kolombo, kiu malsuprenvenis sur Kriston, ne estis materiala kolombo, sed ke ĝi estis spirita stato, kiu, por ke ĝi iĝu komprenebla, estis esprimita per sentebla figuro. Tiel en la Malnova Testamento estas dirite, ke Dio aperis kiel kolono de fajro; ĝi ne signifas la materialan formon, ĝi estas intelekta realaĵo, esprimita per sentebla figuro.

 

5

 

Ni venas al la klarigo de la vortoj de Bahá’u’lláh, dirantaj: “Ho reĝo, vere mi estis kiel ĉiu alia homo, dormanta sur mia lito; la blovoj de la Plej Glora pasis super mi, kaj instruis al mi la scion de ĉio, kio estis. Tio ĉi ne estas de mi, sed de la Potenca, la Saĝa.”   [1]  Tio ĉi estas la stato de revelacio; ĝi ne estas sentebla, ĝi estas intelekta realaĵo, aparta kaj libera de tempo, de pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas klarigo, komparo, metaforo, kaj oni ne devas akcepti ĝin laŭlitere; ĝi ne estas stato, kiun homo povus kompreni. Dormado kaj irado estas pasado el unu stato en alian. Dormo estas la stato de ripozo, maldormo estas la stato de parolo; dormo estas la stato de mistero, maldormo estas la stato de revelacio.

 

6

 

Estas, ekzemple, persa kaj araba esprimo, diranta, ke la tero kuŝis en dormo, kaj la printempo venis kaj vekis ĝin; aŭ, ke la tero estis morta, kaj venis la printempo kaj ĝi reviviĝis. Tiuj ĉi esprimoj estas metaforoj, alegorioj, mistikaj klarigoj en la mondo de signifoj.

 

7

 

Mallonge dirante, la Sanktaj Malkaŝantoj ĉiam estis kaj ĉiam estos Lumaj Realaĵoj; nenia ŝanĝo aŭ aliiĝo okazas en iliaj esencoj. Antaŭ ol ili deklaras siajn revelaciojn, ili estas silentaj kaj trankvilaj, kiel dormanto, kaj post la revelacio ili parolas kaj estas lumigitaj kiel tiu, kiu maldormas.