11
Ne, ĝi signifas tion, kio jam estis dirita: Adamo estas la spirito de Adamo, kaj Evo estas lia animo; la arbo estas la homa mondo, kaj la serpento estas tiu alligiteco al la homa mondo, kiu estigas pekon, kaj kiu infektis la posteulojn de Adamo. Kristo per siaj sanktaj blovoj savis homojn de tiu alligiteco kaj liberigis ilin de tiu peko. Kvankam el tiu alligiteco sekvas rezultatoj, tamen alligiteco al la tera mondo kompare kun alligiteco al la spirita mondo estas konsiderata kiel peko. Bonaj agoj de fideluloj estas pekoj por Proksimuloj. Tio ĉi estas certigita. Tiel la korpa forto estas ne nur mankohavo kompare kun la spirita forto sed en tiu ĉi komparo ĝi estas malforto. Same la fizika vivo kompare kun la eterna vivo en la Regno estas konsiderata kiel morto. Tial Kristo nomis la fizikan vivon morto kaj diris: “Lasu la mortintoj enterigi siajn mortintojn.” Kvankam tiuj personoj posedis la fizikan vivon, tamen en liaj okuloj tiu vivo estis morto.
12
Tio ĉi estas unu el la signifojn de la biblia rakonto pri Adamo. Pensu pri ĝi, ĝis vi malkovros la aliajn.
XXXI.
KLARIGO DE LA BLASFEMO KONTRAŬ LA SANKTA SPIRITO.
1
Demando. – “Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita al homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolas kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.” (Mat. XII, 31, 32.)
2
Respondo. – La sanktaj realecoj de la Malkaŝantoj havas du spiritajn statojn. Unu estas la loko de la revelacio, kiu povas esti komparita kun la pozicio de la sunglobo, kaj la alia estas la brilego de la revelacio, kiu estas kiel ĝia lumo kaj radiado; tio ĉi estas la perfektecoj de Dio, alivorte – la Sankta Spirito. Ĉar la Sankta Spirito estas la diaj malavarecoj kaj la perfektecoj de la Sinjoro; kaj tiuj diaj perfektecoj estas kiel la radioj kaj la varmo de la suno. La brilantaj radioj de la suno forman ĝian ekziston, kaj sen ili ne estus la suno. Se la sinelmontro kaj reflekto de la diaj perfektecoj ne estus en Kristo, Jesuo ne estus Mesio. Li estas Malkaŝanto, ĉar li respegulas en si mem la diajn perfektecojn. La profetoj de Dio estas elmontrantoj de la perfektecoj de la Sinjoro – t.e. la Sankta Spirito estas videbla en ili.
3
Se iu restas for de la Malkaŝanto, li tamen povas esti vekita; ĉar li ne rekonis la Malkaŝanton de la diaj perfektecoj. Sed se li malrespektas la diajn perfektecojn mem, alivorte la Sanktan Spiriton, estas klare, ke li estas kiel versperto, kiu malamas lumon
4
Kontraŭ tiu malŝatego de la lumo ne estas kuracilo, kaj ĝi ne povas esti pardonita; ĝi signifas, ke ne estas eble por li proksimiĝi al Dio. Tiu lampo estas lampo pro sia lumo; sen la lumo ĝi ne estas lampo. Se do iu malamas la lumon de la lampo, li estas kvazaŭ blinda, kaj ne povas kompreni la lumon; kaj blindeco estas kaŭzo de eterna ekzilo for de Dio.
5
Estas kompreneble, ke oni ricevas favoron de la malavareco de la Sankta Spirito, kiu aperas en la Malkaŝanto de Dio, kaj ne de la personon de la Malkaŝanto. Pro tio se iu ne ricevas favoron de la Malavareco de la Sankta Spirito, li restas senigita de la dia donaco, kaj la ekzilo mem forigas lin ekster ĉian pardonon.
6
Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu multaj homoj, kiuj estis malamikoj de la Malkaŝantoj kaj ne konfesis ilin, ekkoninte ilin unu fojon, iĝis iliaj amikoj. La malamikeco kontraŭ la Malkaŝanto ne estis kaŭzo de la ĉiama ekzilo; ĉar tiuj, kiuj allasis ĝin al si, estis malamikoj de la lumtenantoj, ne sciante, ke ili estas brilantaj lumoj de Dio. Ili ne estis malamikoj de la lumo, kaj kiam ili ekkomprenis, ke la lumtenanto estas la loko de malkaŝiĝo de la lumo, ili iĝis ĝiaj sinceraj amikoj.
7
La senco estas tia: restado for de la lumtenantoj ne sekvigas la eternan ekzilon, ĉar oni povas vekiĝi kaj iĝi vigla; sed malamikeco kontraŭ la lumo estas kaŭzo de la eterna ekzilo, kaj kontraŭ tio ĉi ne estas kuracilo.
XXXII.
KLARIGO DE LA VERSO: “ĈAR MULTAJ ESTAS VOKITAJ,
SED MALMULTAJ ESTAS ELEKTITAJ”.
1
Demando. – En la Evangelio Kristo diras: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj,” kaj en la Korano estas skribite: “Li verŝos specialan favoron sur kiun ajn li volos” . Kion signifon havas tiuj ĉi vortoj?
2
Respondo. – Sciu, ke la organizo kaj perfekteco de la tuta universo postulas, ke la ekzisto elmontru sin en sennombraj formoj. Ĉar estaĵoj ne povus esti enkorpigitaj en unu gradon, unu staton, unu genton, unu specon kaj unu klason; sendube necesa estas la diferenco kaj distingo de fromoj, kaj la diverseco de gentoj kaj specoj. Ĝi signifas, ke nepra estas la grado de mineralo, vegetaĵo, la bestaj kreaĵoj kaj homo; ĉar la mondo ne povus esti aranĝita, bela, organizita kaj perfekta sole kun homoj. Simile sole kun bestoj, aŭ kun vegetaĵoj, aŭ kun mineraloj la mondo ne povus aperigi la belajn pejzaĝojn, precizan organizon kaj ravan belecon. Sendube la ekzisto brilradias plej grandan perfektecon dank’ al la diverseco de gradoj, statoj, specoj kaj klasoj.
3
Ekzemple se tiu ĉi arbo konsistus entute nur el fruktoj, ne povus esti atingita la vegetaĵa perfekteco; ĉar folioj, floroj kaj fruktoj estas necesaj, por ke la arbo estu ornamita per plej granda beleco kaj perfekteco.
4
Simile konsideru la korpon de homo: ĝi devas konsisti el diversaj organoj, partoj kaj membroj. La homa beleco kaj perfekteco postulas la ekziston de orelo, okulo, cerbo, kaj eĉ la haroj kaj ungoj; se homo konsistus entute nur el cerbo, okuloj aŭ oreloj, ĝi estus egala al malperfekteco. Tiel ankaŭ manko de haroj, okulharoj, dentoj kaj ungoj estus absoluta manko, kvankam kompare kun okuloj ili estas sensentaj kaj similas tiurilate mineralojn aŭ vegetaĵojn; sed ilia manko en la korpo de homo estus certe neperfekta kaj malplaĉa.
5
La gradoj de l’ ekzisto estas diversaj kaj multaj. Unuj estaĵoj estas pli altaj en la skalo, ol aliaj. Estas do laŭ la volo kaj deziro de Dio, ke certaj kreaĵoj estas elektitaj al la plej alta grado, kiel homo, kelkaj estas lokitaj sur la meza grado, kiel vegetaĵoj, kaj certaj estas lasitaj sur la plej malalta grado, kiel mineraloj.
6
Ĝi estas pro la favoro de Dio, ke homo estas elektita al la plej alta grado; kaj la diferencoj, kiuj ekzistas inter homoj rilate iliajn spiritajn progresojn kaj ĉielajn perfektecojn, estas ankaŭ pro la elekto de la Kompatema. Ĉar kredo, kiu estas la eterna vivo, estas signo de favoremo kaj ne rezulto de justeco. La flamo de la fajro de amo en tiu ĉi mondo de tero kaj akvo venas pro la altira povo, kaj ne pro penado kaj klopodado. Tamen per penado kaj pacienco oni povas akiri komprenon, sciadon kaj aliajn perfektecojn; sed nur la lumo de la Dia Beleco povas ravi kaj tuŝi spiritojn per la povo de altirado. Tial estas dirite: “Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj” .
7
Sed la materialaj estaĵoj ne estas malŝatindaj, juĝataj kaj respondoj por sia propra grado kaj stato. Ekzemple mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj estas aprobindaj en siaj diversaj gradoj: sed se en siaj propraj gradoj ili restas malperfektaj, ili indas mallaŭdon, ĉar la grado mem estas pure perfekta.