Выбрать главу

 

3

 

Ekzemple, se li volas, li povas pasigadi la tempon en glorado de Dio, aŭ li povas okupi sin per aliaj pensoj. Li povas esti lumo, bruligita per la fajro de amo de Dio, kaj filantropo, amanta la mondon, aŭ li povas esti malamanto de la homaro, dronanta en materialaj aferoj. Li povas esti justa aŭ kruela. Tiuj agoj kaj tiuj faroj estas lasitaj al la regado de la volo de homo, sekve li estas responda por ili.

 

4

 

Nun aperas alia demando: homo estas absolute senhelpa kaj dependa, ĉar potenco kaj povo apartenas ekskluzive al Dio. Sed altigo kaj malaltigo dependas de la bonplaĉo kaj volo de la Plej Alta.

 

5

 

Estas dirite en la Evangelio, ke Dio estas kiel potisto, kiu faras unu vazon por honoro kaj alian por malgloro. La malhonorigita vazo ne rajtas riproĉi la potiston, dirante: Kial vi ne faris min multvalora pokalo, kiu pasas el mano en manon? Tiu verso signifas, ke la statoj de estaĵoj estas malsamaj. Tio, kio trovas sin sur la plej malalta grado de la ekzisto, kiel mineralo, ne rajtas plendi, dirante: Ho Dio, kial vi ne donis al mi la perfektecojn de vegetaĵo? Same vegetaĵo ne rajtas plendi, ke ĝi ne posedas la perfektecojn de la besta mondo. Ankaŭ al besto ne decas plendi pro manko de la homaj perfektecoj. Ne, ĉiuj tiuj estaĵoj estas perfektaj en sia propra grado, kaj ili devas klopodi pri la perfektecoj de sia propra grado. La malpli altaj estaĵoj, kiel ni diris, nek rajtas: nek taŭgas al la statoj de superaj perfektecoj: ne, ili devas progresadi en sia propra stato.

 

6

 

Ankaŭ la senmoveco aŭ sinmovado de homo dependas de la helpo de Dio. Se li ne havas la helpon, li kapablas fari nek bonon, nek malbonon. Sed kiam venas al la estaĵo la helpo de la Grandanima Sinjoro, li kapablas fari tiel bonon, kiel malbonon; sed kiam la helpo estas forprenita de li, li restas absolute senhelpa. Jen kial en la Sanktaj Libroj oni parolas pri helpo kaj subteno de Dio. Tiu ĉi kondiĉo estas kiel tiu de ŝipo, kiun movas la forto de vento aŭ vaporo; se tiuj fortoj ĉesas, la ŝipo tute ne povas moviĝi. Malgraŭ tio la direktilo de la ŝipo turnas ĝin en tiun aŭ alian flankon, kaj la forto de la vaporo movas ĝin en la deziratan direkton. Se ĝi estas direktita orienten, ĝi iras orienten, kaj se ĝi estas direktita okcidenten, ĝi iras okcidenten. Tiu movado ne estas pro la ŝipo; ne, ĝi estas pro la vento kaj vaporo.

 

7

 

Simile en ĉiuj agoj aŭ senmoveco de homo li ricevas forton per la helpo de Dio; sed la elekto de bono aŭ malbono apartenas al la homo mem. Tiel se reĝo nomus iun estro de ubro, donus al li aŭtoritaton kaj montrus al li la vojojn de justeco kaj maljusteco konforme al la leĝoj – se tiam la estro plenumus maljustaĵon, kvankam li estus aganta per la povo kaj aŭtoritato de la reĝo, la lasta ne estus kulpa pri maljusteco. Sed se li agus kun justeco, li tion farus ankaŭ per la aŭtoritato de la reĝo, kiu estus tiam kontenta.

 

8

 

Tio signifas, ke kvankam la elekto de bono kaj malbono apartenas al homo, li dependas en ĉiuj cirkonstancoj de la subtena helpo de la vivo, kiu venas de la Ĉionpova. La Regno de Dio estas tre granda, kaj ĉiuj estas sklavoj de Lia Povo. Servanto povas nenion fari laŭ sia propra volo; Dio estas potenca, ĉionpova, kaj Li estas Helpanto de ĉiuj estaĵoj.

 

9

 

Tiu ĉi demando estas plene klarigita. Salutojn!

 

LXXI.

 

VIZIOJ KAJ INTERRILATOJ KUN SPIRITOJ.

 

1

 

Demando. – Certaj homoj kredas, ke ili atingas spiritajn malkovrojn, t.e. ke ili interparolas kun spiritoj. Kiaspeca rilato estas tio?

 

2

 

Respondo. – Spiritaj malkovroj estas duspecaj: unu speco estas de imago, tio estas nur asertaĵo de kelkaj homoj; la alia speco similas inspiron, kaj tio ĉi estas reala – tiaj estas la revelacioj de Jesaja, de Jeremia kaj de S-ta Johano, kiuj estas realaj.

 

3

 

Konsideru, ke la homa penskapablo konsistas el du specoj. Unu speco estas vera, kiam ĝi harmonias kun difinita vero. Tiaj konceptoj trovas sian realigon en la ekstera mondo; al tiuj apartenas ĝustaj opinioj, pravaj teorioj, sciencaj malkovroj kaj elpensaĵoj.

 

4

 

La alia speco de konceptoj estas formita el vanaj pensoj kaj senutilaj ideoj, kiuj donas nek frukton, nek rezultaton, kaj kiuj ne havas realecon; ne, ili movas sin kiel ondoj sur la maro de fantaziaĵoj, kaj ili pasas, kiel vanaj sonĝoj.

 

5

 

Tiel same estas du specoj de spiritaj malkovroj. Unu estas la revelacioj de profetoj kaj la spiritaj malkovroj de elektitoj. La vizioj de profetoj ne estas sonĝoj; tio estas spiritaj malkovroj kaj realaĵoj. Ili diras ekzemple: “Mi vidis personon en certa formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon.” Tia vizio estas en la mondo de maldormo, ne en tiu de dormo. Ĝi estas spirita malkovro, esprimita kvazaŭ apero de vizio.

 

6

 

La alia speco de spiritaj malkovroj konsistas el nuraj fantaziaĵoj, sed tiuj fantaziaĵoj ricevas tian enkorpigon, ke multaj simpluloj kredas, ke ili havas realecon. Tio, kio klare pruvas ĝin, estas, ke tiu regado super spiritoj neniam donis ian rezultaton aŭ frukton; tio estas nur rakontoj kaj parolaĵoj.

 

7

 

Sciu, ke la realeco de homo ampleksas la realecojn de aĵojn kaj malkovras verojn, proprecojn kaj sekretojn de aĵoj. Ĉiuj tiuj artoj, mirindaĵoj kaj sciencoj estas malkovritaj de la homa realeco. Iam tiuj scioj, sciencoj, mirindaĵoj kaj artoj estis kaŝitaj kaj nekonataj sekretoj; poste iom post iom la homa realeco malkovris ilin kaj transportis al nevidebleco en la videblecon. Estas pro tio klare, ke la realeco de homo ampleksas aĵojn. Jen ĝi estas en Eŭropo kaj malkovras Amerikon; ĝi estas sur la tero kaj faras malkovrojn en la ĉielo. Ĝi malkaŝas la sekretojn de aĵoj kaj konas la realecojn de tio, kio ekzistas. Tiuj malkovroj, konformaj al la realeco, similas revelacion, kiu estas spirita kompreno, dia inspiro kaj interrilato de homaj spiritoj. Ekzemple profeto diras: “Mi vidis, mi aŭdis tion kaj tion” . Estas do klare, ke la spirito havas grandan perceptopovon sen interpero de iu el la kvin sentoj, kiel de okuloj aŭ oreloj. Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato, kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto, kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Tiel estas skribite en la Evangelio, ke sur la monto Tabor Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas klare, ke tio ne estis materiala renkontiĝo. Tio estis spirita stato, esprimita kiel fizika renkontiĝo.

 

8

 

La alia speco de interparoloj, kunestado kaj rilatado kun spiritoj estas nur fantaziaĵo kaj imagaĵo, kiu nur ŝajne posedas realecon.

 

9

 

La menso kaj la penso de homo kelkfoje malkovras verojn, kaj el tiu penso kaj malkovro estiĝas signoj kaj rezultoj. Tiuj estas kvazaŭ ondoj de la maro de fantaziaĵoj; ili ne donas frukton kaj nenia rezultato estiĝas el ili. Tiel same homo vidas en la mondo de dormo vizion, kiu precize realiĝas; alifoje li vidas sonĝon, kiu estas absolute senrezulta.

 

10

 

Ni volas esprimi, ke tiu stato, kiun ni nomas interparolo kaj interrilato kun spiritoj, estas duspeca: unu speco estas nur imaga, kaj la alia estas kiel la vizioj, menciitaj en la Sankta Libro, kiel la revelacioj de S-ta Johano kaj Jesaja kaj la renkontiĝo de Kristo kun Moseo kaj Elija. Ili estas realaj, havas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn.