Выбрать главу

 

7

 

Tiel la vortoj de Kristo: “Se iu frapos vin sur unu vangon, turnu al li la duan” [1]   celis instrui homojn, ke ili ne serĉu personan venĝon. Li ne intencis diri, ke se lupo atakus ŝafaron kaj volus ĝin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion ĉi. Ne, se Kristo scius, ke lupo penetris en ŝafaron kaj estas ekstermonta ĝin, li certe malpermesus al [ĝi] tion.

 

8

 

Kiel pardonemo estas unu el la atributoj de la Kompatema, tiel ankaŭ justeco estas unu el la atributoj de la Sinjoro. La tendo de la estado estas bazita sur la kolono de justeco, ne sur pardonemo. La daŭrado de la homaro dependas de justeco, ne de pardonemo. Se nun, ekzemple, oni praktikus en ĉiuj landoj la leĝon de pardono, baldaŭ la mondo estus malordigita kaj la fundamentoj de la homa vivado falus en rubojn. Se, ekzemple, la registaroj de Eŭropo ne kontraŭstarus la faman Atillon, li ne postlasus en unu vivan homon.

 

9

 

Kelkaj homoj estas kiel sangavidaj lupoj: se ili antaŭvidus nenian punon, ili mortigadus homojn nur por plezuro kaj amuzo. Unu el la tiranoj de Persujo mortigis sian edukiston por ŝerco, por nura amuzo kaj sporto. La fama Mutawakkil, la Abassido, alvokinte al si siajn ministrojn, konsilantojn kaj oficistojn, malfermigis skatolon de skorpioj meze de la kunvenintoj, kaj malpermesis al ĉiuj movi sin. Kiam la skorpioj pikis la ĉeestantojn, li laŭte ridegis.

 

10

 

Resumante, la bonstato de la socio dependas de justeco, ne de pardono. Tiel la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus viajn landojn, bruligus viajn domojn, rabus viajn havaĵojn, atakus viajn edzinojn, infanojn kaj parencojn kaj ofendus vian honoron – vi devus esti subiĝemaj al la tiranaj malamikoj kaj lasi ilin plenumadi ĉiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al alia individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. Tiel se iu atakos, ofendos min, malbonfaros al mi kaj vundos min, mi ne kontraŭstaros lin kaj pardonos al li. Sed se iu volos ataki Sayyid’on Man sh adi’n, [2]  mi certe malhelpos al li tion. Kvankam por la malbonfaranto nesinmikso estus evidenta afableco, ĝi estus maljusta kontraŭ Man sh adi. Se en tiu ĉi momento sovaĝa arabo enirus ĉi tien kun nudigita glavo, volante vin ataki, vundi kaj mortigi, plej certe mi malhelpus al li. Se mi forlasus vin al la arabo, tio estus maljusta, ne justa. Sed se li ofendus min persone, mi pardonus lin.

 

11

 

Oni devas diri ankoraŭ unu aferon: nome, ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleĝoj, per preparado kaj organizado de iloj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras ĉenojn kaj katenojn, aranĝas ekzilejojn kaj diversajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj rimedoj disciplini krimulojn – dum efektive ĉio trio kaŭzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraŭe, la socio devas tage kaj nokte kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altiĝadi en instruiteco kaj scienco, alproprigadi al si virtojn, akiradi bonajn morojn kaj evitadi malvirtojn, tiel, ke krimoj ne okazadu. Nuntempe tamen superas la malo; la socioj ĉiam pensas pri enkonduko de punleĝoj, pri pretigo de punrimedoj, de instrumentoj de morto kaj sufero, de lokoj por malliberuloj kaj ekziluloj, kaj ili atendas plenumadon de krimoj. Tio ĉi havas malmoraligan efikon.

 

12

 

Sed se la socio penus edukadi la amasojn, tagon post tago pligrandiĝadus instruiteco kaj sciado, la komprenado estus plivastigita, la sentemo disvolviĝus, la manieroj boniĝus kaj la moroj normaliĝus; unuvorte en ĉiuj tiuj klasoj de perfektecoj estus progreso, kaj estus malpli da krimoj.

 

13

 

Oni konvinkiĝis, ke inter popoloj civilizitaj krimoj estas malpli oftaj, ol inter la necivilizintaj; tiel estas inter tiuj, kiuj atingis la veran civilizacion, kiu estas la dia civilizacio de tiuj, kiuj unuigas ĉiujn spiritajn kaj materialajn perfektecojn. Ĉar malklereco estas kaŭzo de krimoj, ju pli kreskas sciado kaj instruiteco, des pli malkreskas krimoj. Konsideru, kiel ofte okazas murdoj inter la barbaruloj de Afriko; ili eĉ mortigas sin reciproke por manĝi karnon kaj sangon unu de alia! Kial tiaj sovaĝaĵoj ne okazas en Svisujo? La kialo estas klara: ĉar edukiteco kaj virtoj malebligas tion.

 

14

 

Tial la socio devas pensi pli pri neebligado de krimoj, ol pir ilia severa punado.

 

LXXVIII.

 

STRIKOJ.

 

1

 

Vi demandis min pri strikoj. Tiu ĉi demando estas kaj estos dum longa tempo tre malfacila problemo. Strikoj havas du kaŭzojn. Unu estas ekstrema ruzeco kaj rabemo de kapitalistoj kaj industriistoj, la alia tropostuloj, avideco kaj malbonvolo de laboristoj kaj metiistoj. Estas do necese kuraci tiujn ambaŭ kaŭzojn.

 

2

 

Sed la ĉefa kaŭzo de la malfacilaĵoj kuŝas en la leĝoj de la nuna civilizacio; ĉar ili ebligas al malgranda nombro da homoj amasigi senkomparajn havaĵojn, kiuj estas ekster iliaj bezonoj, dum la pli granda nomrbo estas malriĉa, senigita de ĉio kaj en grandega mizero. Ĝi estsa kontraŭa al justeco, homeco, egaleco; ĝi estas la plejsupro de maljusteco kaj malo de tio, kio kaŭzas la dian kontentecon.

 

3

 

Tiu ĉi kontrasto estas propra speciale al la homa mondo: inter aliaj kreaĵoj, t.e. inter preskaŭ ĉiuj bestoj regas certa justeco kaj egaleco. Tiel etsa en ŝafaro de ŝafisto, en arbara cervaro, inter birdoj de stepoj, ebenaĵoj, montaĵoj aŭ fruktoĝardenoj – preskaŭ ĉiu besto ricevas justan parton, bazitan sur egaleco. Inter ili oni ne trovas tian diferencon de vivrimedoj: tial ili vivas en plej perfekta paco kaj ĝojo.

 

4

 

Tute malsimila okazas en la homa gento, kiu persistas en la grandega eraro kaj absoluta maljusteco. Konsideru personon, kiu amasigis trezorojn, koloniiginte landon je sia profito: li akiris senkomparajn riĉaĵojn kaj havigis al si profitojn kaj rentojn, kiuj fluas kiel rivero, dum centmilo da malfeliĉuloj, malfortaj kaj senpovaj, bezonegas panpecon. En tio estas nek egaleco, nek frateco. Vi vidas, ke tiel estas detruita la ĝenerala paco kaj ĝojo, la bonstato de la homaro estas parte neniigita kaj la komuna vivado estas senfrukta. Efektive, riĉaĵoj, honorojn, komerco, industrio estas en la manoj de kelkaj industriistoj, dum aliaj homoj suferas verajn seriojn da malfacilaĵoj kaj senlimajn zorgojn: ili havas nek profitojn nek gajnojn, nek bonstaton nek pacon.

 

5

 

Oni devas proklami regulojn kaj leĝojn, kij reguligos la superfluajn riĉegaĵojn de certaj privataj personoj kaj la mizeron de la milionoj el la malriĉaj amasoj; tiamaniere estos atingita certa modereco. Absoluta egaleco estas tamen same neebla, ĉar absoluta egaleco en havaĵoj, honoroj, komerco, agrikulturo, industrio rezultus mankon de bonstato, senkuraĝigon, malorganizon de vivrimedoj kaj ĝeneralan malkontentecon: la socia ordo estus tute pereigita. Estas do granda saĝeco en la fakto, ke egaleco ne estas aldevigita de leĝo: pro tio estas preferinde, ke moderigado faru sian taskon. La ĉefa afero estas, ke per reguloj kaj leĝoj oni malebligu kolektadon de supermezuraj riĉaĵoj al certaj personoj, kaj defendu la esencajn bezonojn de la amasoj. Ekzemple industriistoj kaj fabrikistoj amasigas ĉiutage trezorojn, kaj malriĉaj metiistoj ne gajnas siajn tagajn bezonaĵojn: tio ĉi estas plejsupro de maljusteco, kaj neniu justa homo povas ĝin aprobi. Tial oni devas proklami leĝojn kaj regulojn, kiuj eligos al laboristoj ricevadi de faktorihavantoj siajn salajrojn kaj partaĵon de kvarono aŭ kvinono de la profitoj, konforme al la bezonoj de la faktorio, aŭ iel alia laboristoj kaj industriistoj devas juste dividi la profitojn kaj gajnojn. Vere, la direktado kaj administrado de aferoj venas de la posedanto de faktorio, kaj la penado kaj laborado – de la laboristoj. Alivorte, laboristoj devas ricevadi salajrojn, kiuj certigus al ili sufiĉan vivtenadon, kaj kiam ili ĉesas labori, iĝinte senfortaj kaj senhelpaj, ili devas ricevadi de la posedanto de la faktorio sufiĉan pension. La salajroj devas esti sufiĉe altaj, per ke la bezonoj de la laboristoj estu kontentigitaj per la ricevataj sumoj, kaj por ke ili povu iom ŝpari por la tagoj de bezono kaj senhelpeco.