Выбрать главу

La donitaj ekzemploj ne ŝajnas tre trafaj. Antaŭ ĉio estas rimarkinde, ke oni sendube povas sentadi sen helpo de apartaj signoj. La amon, la malamon, la ĝojon, la malgajecon k.s. oni sentas sen lingvaj operacioj kaj analizoj. Se pentristo, skulptisto aŭ alia artisto esprimas sin per aliaj rimedoj ol per la lingvo, tio signifas, ke sur tiu senta kampo li uzas nelingvajn esprimilojn, sed tio tute ne signifas, ke li kapablas, sur la kampo de logika pensado, utiligi la instrumentojn de sia aparta arto. Aliflanke, la metiisto aŭ laboristo, kiu preskaŭ aŭtomate produktas iun objekton, atingis la aŭtomatecon — se oni entute rajtas uzi tiun vorton — post longa praktikado, kiu, sendube, en la komenco postulis logikan pensadon helpe de la lingvo. Aŭtomataj agoj kaj reagoj absolute neniom kontraŭstaras la aserton, ke logika pensado estas ebla nur pere de la lingvo. Nur la lingvo, per siaj ĝeneraligoj kaj kategoriigoj, ebligas la komponadon de logikaj frazoj, konkretigantaj kaj reliefigantaj la logikecon de la penso. Tia logika frazo, konkretigo de la penso, formas la bazon de plua penso, kiu denove konkretiĝos en nova frazo. Tiamaniere la lingvo helpas la penson kaj la penso antaŭenigas la lingvon.

La penso kaj la lingvo influas sin reciproke. Tamen, la penso, kiu siavice evoluas sub tre diversaj influoj de la materia vivo, estas la unua kaj la lingvo postsekvas. Tio signifas, ke la ŝvelanta penso senĉese serĉas novajn, adekvatajn esprimojn en la lingvo. Trovinte tiujn esprimojn, ĝi mem ricevas novajn eblecojn de laboro, kio rezultigas la serĉon de pluaj novaj esprimoj. En tiu reciproka influado kaj helpado evoluas kaj la penso kaj la lingvo. Se la penso estas patrino de la lingvo, aliflanke la filino estas ne nur utila, sed nepre necesa al sia patrino. Dirite per aliaj vortoj: la riĉeco de nia penso riĉigas nian lingvon, sed ankaŭ la riĉeco de nia lingvo grave kontribuas al riĉigo de la penso.

La riĉeco de iu lingvo estas grava ne nur el vidpunkto de interhoma komunikado, sed ankaŭ el vidpunkto de pensado. Ju pli riĉa la lingvo, des pli grandaj la eblecoj de pensado, de adekvata esprimiĝo, de komunikado kaj — el retorika vidpunkto tre signifa — de influado al aliaj.

Sed, kio fakte estas la lingva riĉeco?

Kutime oni opinias, ke ju pli da vortoj enhavas iu lingvo, des pli riĉa ĝi estas. Sendube la vortprovizo estas bona mezurilo. Ĝi, tamen, ne estas la sola.

Antaŭ ĉio oni devas memori, ke multaj vortoj, pro la faritaj progresoj, arkaikiĝas kaj estas tute neuzeblaj en la novaj cirkonstancoj. Plej ofte ili troviĝas nur en la plej grandaj vortaroj. Forlasitaj de ĉiuj, nekonataj kaj nekomprenataj, ili estas nur superflua ornamaĵo, ne taksebla kiel lingva kapitalo.

Aliflanke oni devas ne forgesi, ke multaj reguloj de ĉiuj naciaj lingvoj — kreataj kaj evoluigataj dum jarmiloj sub la influo de esence aliaj kondiĉoj ol estas la hodiaŭaj — iel rigidiĝis, malelastiĝis kaj tial preskaŭ perforte ligas la penson, devigante ĝin funkcii en kadroj limigitaj.

La riĉeco de la lingvo ne dependas de la tuta vortotrezoro, kolektita kaj registrita en vortaroj, sed de tiuj vortoj, kiuj estas uzeblaj kaj aplikeblaj. Nur la vortoj, taŭgaj por esprimado de niaj pensoj kaj intencoj estas konsidereblaj kiel vera lingva riĉaĵo.

La elasteco kaj fleksebleco de la lingvaj formoj estas same tiel, eble eĉ pli gravaj elementoj de la lingva riĉeco. Vane iu lingvo posedas centmilojn da vortoj, se tiuj vortoj ne estas praktike uzeblaj! Vane iu lingvo havas la plej detale ellaboritajn gramatikajn formojn, se tiuj formoj estas ne helpiloj, sed bremsoj de la penso!

Se oni juĝas la lingvan riĉecon laŭ tiu kriterio, oni povas facile konstati, ke la Internacia Lingvo estas la plej riĉa lingvo de la hodiaŭo.

Ofte aŭdiĝas demandoj, ĉu oni povas literature kaj science verki en la Internacia Lingvo, ĉu Esperanto taŭgas kiel lingvo de paroladoj, prelegoj, lekcioj, diskursoj. Multaj opinias, ke Esperanto, eble, taŭgas por la ĉiutaga praktika vivo, sed ke tiu lingvo ne estas konvena instrumento por esprimado de pli komplikaj pensoj.

Tiu opinio estas tute erara. La internacia karaktero de Esperanto ebligas adekvatan esprimadon de ĉiuj apartaĵoj, entenataj en ĉiu unuopa nacia lingvo. Tio, fakte signifas, ke ĝi estas multe pli riĉa ol kiu ajn nacia lingvo. Tio, kion oni povas diri en la naciaj literaturaj lingvoj, oni povas esprimi ankaŭ en la Internacia Lingvo. Male, la apartaĵoj de unu nacia lingvo tre ofte ne estas adekvate esprimeblaj en alia nacia lingvo.

Jen nur du, tri ekzemploj:

En la itala lingvo ekzistas la vorto «intascare». En multaj naciaj lingvoj tiu vorto ne troviĝas. Tial oni priskribas la ideon kaj oni diras «meti en la poŝon». Fakte «enpoŝigi» (intascare) havas alian nuaneon ol «meti en la poŝon». Sed ankaŭ la itala lingvo ne havas multajn tiajn vortojn, kia estas la vorto «intascare», kvankam por similaj idenuancoj treege taŭgus similaj vortoj. En la Internacia Lingvo oni povas libere kunmeti grandan nombron da tiaj esprimoj kaj oni povas tre bone diri: surtabligi, enŝrankigi, elpoŝigi k.s. La principo estas konsekvence aplikebla. En la naciaj lingvoj tiu konsekvenceco ne ekzistas kaj la penso estas tial katenita kaj mallibera. Oni estas devigata utiligi plurajn vortojn, ofte tutajn frazojn, por priskribi tiujn ideojn. Estas klare, ke tiaspeca priskriba esprimado iamaniere akvigas kaj malfortigas la batan potencon de la ideo.

En multaj lingvoj oni povas formi el kelkaj substantivaj radikoj verbojn. El la radiko «reĝ» oni en pluraj lingvoj povas formi la verbon «reĝi», sed oni povas uzi ankaŭ la formon «esti reĝo». Inter la du formoj, evidente, estas granda diferenco. La unua estas multe pli dinamika, ol la dua. «Reĝi» signifas proksimume «agi, konduti kiel reĝo», dum «esti rego» havas karakteron de pura konstato, tre statika. Se, do, el la vorto «reĝo» oni povas krei du diferencajn formojn kun propraj nuancoj, la samon oni principe povas fari el kiu ajn alia simila substantiva radiko. Tamen, en la naciaj lingvoj tio ne estas ebla por la grandega plimulto de substantivoj. En Esperanto estas paralele kaj konsekvence uzeblaj ambaŭ formoj, kaj oni povas tiamaniere klare esprimi la du pensajn nuancojn, la dinamikan kaj la statikan, per du diferencaj formoj. Oni uzos la verban formon — reĝi, profesori, advokati, soldati… — ĉiam, kiam oni volas akcenti la aktivecon. Oni uzos la statikan formon, se la akcento troviĝas sur la pura konstato. Estas, ja, granda diferenco inter «li ĉiam profesoras» kaj «li estas profesoro». Tiu plena libereco — libereco limigita nur de la leĝoj de logiko — ne nur ebligas tre precizan kaj nuancitan esprimadon, sed ankaŭ malfermas novajn vojojn al la penso.

En multaj lingvoj oni povas formi verbojn ankaŭ el pluraj adjektivoj. Tamen, ne estas eble tion fari en ĉiuj lingvoj. Krome, ankaŭ en la lingvoj, kiuj tion ebligas, la regulo ne estas ĝenerala, sed ĝi aplikiĝas nur al kelkaj adjektivoj. En Esperanto la regulo estas ĝenerala kaj ankaŭ sur tiu ĉi kampo ĝi estas limigita nur de la postuloj de la logiko. En Esperanto oni tre bone povas diri «esti blanka», sed oni povas ankaŭ tre bone diri «blanki». Denove la unua formo estas statika, dum la dua havas dinamikan nuancon. La unua konstatas la blankon, dum la dua signifas proksimume: impresi blanke, preskaŭ bati per la blanko. Se oni havas antaŭ si simplan blankan paperon, oni tute certe ne diros «la papero blankas», sed oni diros «la papero estas blanka». Sed se oni skiglitas en montaro kovrita de neĝo, se oni en tiu situacio volas esprimi la aktivecon de la neĝa blanko, oni devas diri «la neĝo blankas». Tiel, per simpla, mallonga bela kaj klara formo oni esprimis la penson, ke ne nur la neĝo estas blanka, sed ke ĝi ankaŭ forte impresas blanke. Tiamaniere la Internacia Lingvo prezentas larĝajn eblecojn de nuancita esprimado: esti blanka, blanki, blankigi, blankiĝi…

La principo de vortkunmeto en Esperanto surbaze de libera kunigo de precize difinitaj radikoj kaj afiksoj entenas senfinajn eblecojn por kreado de novaj, tre klaraj esprimoj. La afiksoj ig, iĝ, aĵ, ec, ul, mal, ge, dis k.a. havas grandegan forton kaj helpas al ordigo de la pensoj. Ili malebligas la malklarecon de la ideoj kaj faciligas la formadon de konceptoj. Tial Esperanto estas neelĉerpebla fonto de novaj vortoj. Kiel tia, ĝi estas ankaŭ la plej taŭga instrumento de ĉiuj artobranĉoj, kiuj uzas la lingvon kiel sian esprimilon. Unu el ili estas la parolarto.