Tiele la greka retoriko transplantiĝis en Romon, kie ĝi reekfloris en la verkoj de Cicerono, same kiel Demosteno unu el la plej grandaj oratoroj de ĉiuj epokoj. Tamen, diference de Demosteno, Cicerono ne posedis tiujn kuraĝon, honestecon kaj sincerecon, kiuj ornamis la karakteron de la Atenano en tiel alta grado.
M. T. Cicerono (106–43) akiris grandan erudicion. Kiel junulo li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron, studis la grekan filozofion. Retorikon li lernis unue de Molono el Rodio. Poste, vojaĝinte multe en diversaj landoj kaj larĝiginte konsiderinde sian kulturon, li reiris al Rodio kaj denove studis retorikon sub la gvidado de Molono. Cicerono mem rekonas, ke li multe ŝuldas al Molono, kiu liberigis lin de aziismo, tiam laŭmoda en Romo. Dum sia vivo Cicerono faris grandan nombron da paroladoj: la unuan, kiam li havis 25 jarojn. El tiuj paroladoj kelkaj neniam estis eldiritaj tiel, kiel ili estas postlasitaj. Cicerono kutimis prepari la skeleton de la parolado. Se li trovis ĝin sukcesa, li poste skribis ĝin komplete.
Retorikon Cicerono analizis en tri verkoj: «Pri la Oratoro» (De Oratore), «Brutus» kaj «Oratoro» (Orator). En la unua, konsistanta el tri libroj, li pritraktis la esencajn studojn, kiujn bezonas la oratoro, la objekton de la parolado, la formon de la oratoraĵo kaj la elokucion. En «Brutus» estas prezentita la historio de la parolarto en Romo. La verko «Oratoro», dediĉita al M. Brutus, priskribas la perfektan oratoron. Cicerono finis sian tutan verkaron pri retoriko per la konkludo, ke vere perfekta oratoro devas samtempe esti perfekta homo. Tial ankaŭ li opinias, ke sen altaj moralaj kvalitoj ne eblas fariĝi granda oratoro. La verkoj de Cicerono pri retoriko estas eĉ hodiaŭ legataj kun multe da intereso.
La sama penso pri la necesa perfekteco de la oratoro kiel homo estas trovebla ĉe Kvintiliano (M. F. Quintilianus, 35–95), alia fama instruanto de la parolarto en la antikva Romo. En sia granda verko «De Institutione Oratoria» lia elirpunkto estas, ke «oratoro estas bona homo, lerta en parolado» kaj li klarigas kiel tiuj du ecoj — boneco kaj parollerteco — devas esti sisteme evoluigataj ekde la infanaĝo por krei bonan oratoron. Lia verko, kvankam ĝi posedas bonajn kvalitojn kaj estas tre multe citata ĝis niaj tagoj, apartenas jam al la periodo de dekadenco.
Kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto komencis degeneri. Sub la imperio la retoriko fariĝis profitdona metio, dum la parolarto malsupreniris al la nivelo de ordinara rutino. En la unua jarcento de la kristana erao oni ankoraŭ trovas grandajn majstrojn. Inter ili estas unuavice menciinda Dionizo el Halikarnaso, greka historiisto kaj instruanto de retoriko, kiu laboris dum la regado de Aŭgusto. Estas certe, ke al li apartenas la verkoj «Komentarioj pri la Atikaj Oratoroj» kaj «Pri la Admirinda Stilo de Demosteno». Kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon «Traktato pri la Sublimo», kies aŭtoro estas fakte nekonata. Aliaj atribuas tiun verkon al Longino (Longinus, 213–273), greka retoro kaj filozofia kritikisto. Longino estis priskribata kiel «vivanta biblioteko kaj iranta muzeo» — tiel granda estis lia klereco. En «Pri la Sublimo» estas ĝenerale pritraktitaj la principoj de impresa kaj efika stilo. Aliaj konataj nomoj el la unua jarcento estas Seneko la Patro kaj lia filo L. A. Seneko (4–65), kiu famiĝis kiel oratoro en la kortumoj.
En la I-a jareento, verŝajne sub la regado de Vespaziano (70–79), la instruado de retoriko ricevis publikan karakteron. Estis fonditaj katedroj de retorikoj. Ĉiu retorika lernejo havis fakte du katedrojn: unu por la sofistika retoriko, nome por la instruado de retoriko kiel arto; la dua por la politika retoriko, nome por la aplikado de la parolarto en la juĝejoj. La publikaj instruantoj de retoriko estis nomataj «sofistoj» kaj tiu nomo havis karakteron de akademia titolo, kiel hodiaŭ «profesoro» aŭ «doktoro». Tiuj «sofistoj» havis, kompreneble, nenion komunan kun la antikvaj grekaj sofistoj.
Kvintiliano pentris la idealan oratoron kiel homon tre kleran, saĝan kaj honorindan. Kaj certe la retoriko celis formi precize tian oratoron. Sed en la postaj jarcentoj, kiam la politiko koncentriĝis en la imperiestra kortego, kiam la aŭtokracio detruis la lastajn restaĵojn de la antikva demokratio kaj baldaŭ eĉ transformiĝis en tiranecon, la parolarto suferis pezajn batojn kaj la retoriko ĉesis esti eduka preparo por la vivo. La retoriko — tiu bazo de la antikva edukado — fiksadis nun rigidajn regulojn pri la parolado. Grandan atenton oni dediĉis al la paroladoj farotaj antaŭ la imperiestro. Tre detale oni priskribadis kio estas direnda en la komenco de la parolado, kio en la mezo kaj kio ĉe la fino. Eĉ la nombro de la vortoj estis fiksita «por ne enuigi tro longe la imperiestron»!
Tio, kompreneble, signifis la finon de retoriko kiel scienco I28
kaj de parolarto kiel arto. Neniu teorio pri kiu ajn arta branĉo povas doni tute ellaboritan regularon. La teorio povas nur esplori la fundamentajn principojn, la ĉefajn elementojn, lasante al la individueco de la artisto larĝan kampon de aktiveco. Kio validas por ĉiu ajn artobranĉo, validas ankaŭ por la parolarto. Tial la retoriko devas sin limigi al ĝeneralaj konsideroj. Se ĝi tro detaligas la regulojn, fiksante ĉiun ajn bagatelaĵon, ĝi ne plu estas retoriko. Kaj oratoro, kiu sekvus tiujn regulojn sklavece, ne plu estus vera oratoro.
En la akademia sistemo de la mezepoko oni ĝenerale instruis la t.n. sep «liberalajn artojn», kiuj estis dividitaj en du partoj: «trivium»" kaj «quadrivium». En la unua, kiu daŭris kvar jarojn, oni instruis gramatikon (inkluzive literaturon), dialektikon (fakte formalan logikon) kaj retorikon. En la supera "quadrivium", kiu daŭris tri jarojn, oni instruis geometrion (fakte geografion, naturhistorion kaj la sanigajn ecojn de la plantoj), aritmetikon (la plej simplajn kalkulojn por la praktikaj bezonoj), muzikon (ĉefe eklezian), kaj astronomion (kiu estis pli astrologio ol astronomio en la vera senco de la vorto). Sub retoriko oni tiam komprenadis ne nur la verkadon de versoj kaj prozaj komponaĵoj, sed ankaŭ la studon de juro. La ĉefaj menciindaj aŭtoritatuloj pri retoriko estis Kasiodoro (Cassiodorus) en la 5-a jarcento kaj Izidoro (Isidorus) en la 7-a.
Ekde la 4-a jarcento kaj dum la tuta mezepoko la parolarto vivis plejparte en la ekIezio. Bonaj oratoroj-predikantoj estis la grekaj patroj Bazilo kaj Krizostamo, la latinaj Ambrozo kaj Aŭgusteno. En la 11-a jarcento famiĝis Petro la Ermito, la predikanto de la Unua Krucmilito, kiun li poste mem partoprenis kaj Bernardo, la granda predikanto, kiu alvokadis al la Dua Krucmilito. La plej elstara nomo de la 13-a jarcento estas Tomaso de Akvino. La reformacio vigligis la publikajn diskutojn pri religiaj temoj. En tiuj diskutoj famiĝis ankaŭ kiel oratoroj Lutero (Luther) kaj Kalvino (Calvin).
En la 16-a jarcento komencis regeneriĝi ankaŭ la retoriko. L. Cox skribis la verkon «La Arto aŭ Forto de Retoriko» (1549). Alia anglo, T. Willson, publikigis la verkon «Arto de Retoriko» (1553), kiu entenis la principojn de Aristotelo, de Cicerono kaj Kvintiliano. Proksimume en la sama tempo en Francio estis publikigitaj la traktatoj pri retoriko de Tonquelin (1555) kaj de P. de Courcelles (1557). En Nederlando Matthijs de Castelein kompletigis sian verkon «Arto de Retoriko» (Const van Rhetoriken) en 1548. En Nederlando estis en la 16-a jarcento tre popularaj la t.n. «retorikaj ĉambroj», nome «retorikaj» societoj de civitanoj, en kiuj ili pli ekzercis literaturon per deklamadoj, ludis teatraĵojn kaj klopodis verki poemojn, ol okupiĝis pri retoriko en la vera senco de la vorto. En la 17-a kaj postaj jarcentoj aperis granda nombro da traktatoj en diversaj lingvoj.