La politika parolarto, post multaj jarcentoj da dormo, revekiĝis en la lando, kiu la unua sukcesis krei modernepokajn demokratajn instituciojn. Kun la evoluo de la brita parlamentismo, ekfloris ankaŭ la politika elokventeco. La plej grandaj politikistoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiaj
William Pitt (Lordo Chatham), William Pitt-filo, lia kontraŭulo C. J. Fox, E. Burke, D. O’Connel, Lordo Russell, Lordo Derby, Disraeli (Lordo Beaconsfield), lia granda kontraŭulo W. E. Gladstone, John Bright, la majstro de la angla parolarto de la 19-a jarcento, por citi nur la plej famajn nomojn, estis samtempe grandaj oratoroj. Ĝuste ilia altnivela elokventeco ne nur helpis al ili en la politika lukto, en la opinidueloj, sed ankaŭ disfamigis iliajn nomojn tra la tuta mondo.
La politika parolarto tre floris ankaŭ en Francio dum kaj post la Revolucio. Mirabeau, Camille Desmoulins, Danton, Robespierre kaj aliaj skuis la tiaman mondon per siaj fortaj paroladoj. Iom poste famiĝis kiel oratoroj Lamartine, Guizot, Montalembert, Gambetta. La militan parolarton evoluigis en Francio precipe Napoleono. Liaj proklamoj al la armeo havas sendube imponan forton kaj ili estis kapablaj entuziasmigi milojn da militistoj. En Francio same tiel tre evoluis la akademia parolarto. La delikataj pensonuancoj, esprimitaj en eleganta franca lingvo, estas por multaj vera modelo de tiaspecaj paroladoj. La membroj de la Franca Akademio ĉiam atentis ne nur al la enhavo de siaj paroladoj, sed ankaŭ al la formo.
La amerika parolarto estas reprezentita ĉefe de Daniel Webster, John Randolf of Roanoke, Henry Clay, John C. Calhoun kaj kompreneble, Abraham Lincoln, tiu fidela kaj konsekvenca fidanto al demokratio, kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn.
Kun la disvastiĝo de la demokratio tra la tuta mondo, en ĉiuj landoj ekfloris aŭ reekfloris la parolarto. Talentaj kaj elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj. Tamen la retoriko ĝenerale ne estis kaj ne estas instruata.
Post la Dua Mondmilito en kelkaj medioj montriĝis nova interesiĝo pri tiu grava objekto. La venko de la aliancanoj restarigis en granda nombro da landoj demokratajn reĝimojn, kreiĝis gravaj internaciaj asocioj kaj institucioj, la publika vivo ĉie vigliĝis. En tiaj cirkonstancoj ĉiam pli granda nombro da homoj havas la okazon publike paroli. Ne nur politikistoj en la parlamentoj, ne nur advokatoj en la juĝejoj, aŭ pastroj en la preĝejoj, aŭ generaloj antaŭ la soldatoj, sed ankaŭ plej diversaj fakuloj en fakaj asocioj, kunvenoj kaj kongresoj, ankaŭ laboristoj en siaj sindikatoj kaj societoj, ankaŭ studentoj en siaj rondoj, ankaŭ kiu ajn simpla homo en plej diversaj cirkonstancoj. Miloj, centmiloj da homoj tra la tuta mondo ĉiutage publike parolas antaŭ milionoj da homoj.
Ankaŭ en diversaj kulturaj movadoj oni tre ofte estas devigata oratori. El tiuj movadoj la Esperanta okupas unu el la signifaj pozicioj. Homoj, kiuj aktive partoprenas en la disvastigo de la Internacia Lingvo devas en multaj okazoj publike paroli ĉu en sia nacia lingvo ĉu en la Internacia. Unuflanke, ili prezentas la problemon kaj en amikaj rondoj kaj en prelegejoj antaŭ larĝa publiko kaj, tre ofte, per radio. Aliflanke, ili parolas publike en siaj societoj kaj asocioj, dum la naciaj kaj internaciaj kongresoj, en la fakaj kunvenoj kaj kunsidoj, en internaciaj lernejoj kaj en la Internacia Somera Universitato. Al la esperantista junularo prezentiĝas la okazo montri sian talenton en la internaciaj oratoraj konkursoj. Oni ekparolas por diskuti, por venkigi sian starpunkton aŭ por kontraŭbatali la opinion de la aliaj.
Nu, oni devus supozi, ke inter la centmiloj da personoj, kiuj ĉiutage publike parolas en ĉiuj lingvoj kaj en sennombraj okazoj, troviĝas konsiderinda nombro da grandaj oratoroj.
Fakte, sufiĉe ofte oni renkontas personojn abunde parolantajn, sed tre malofte oni aŭdas vere bonan, vere grandan oratoron. Parolante publike, oni faras senĉese multege da eraroj kaj eraretoj, kio fuŝas eĉ la plej noblajn sentojn kaj la plej profundajn pensojn. Oni ne atentas al sia eksteraĵo, plej ofte oni legas anstataŭ paroli, oni ne eluzas la voĉon por kolorigi la penson, oni tute bagateligas la karakteron de la ejo, kaj — plej terure — oni ne konas sufiĉe la lingvon kaj tial oni faras fatalajn erarojn. Kiom da fojoj okazas, ke ĝuste pro tiuj kaj similaj eraroj, la oratoro ne nur ne atingas la deziritan efikon, sed, male, ridindigas sin mem kaj la aferon por kiu li luktas!
Precipe gravaj estas la lingvaj eraroj. Ili povas detrui la tutan paroladon. Jen nur du ekzemploj de tiaj fuŝaĵoj:
Okazis granda popolkunveno sur la ĉefa placo de iu urbo. Ĉ. 100.000 personoj ĉeestis. Amaso da flagoj, pluraj muzikoj, la tuta placo solene ornamita. La oratoro — grava laborista gvidanto — parolis pri la mizero de la laboristoj en la kapitalisma sistemo. Parolante, poste, pri la socialismo, li diris per laŭtega voĉo, akcentante ĉiun vorton: «Sed en la socialismo la laboristoj ne laboras por la interesoj de la kapitalistoj, sed ili laboras por iliaj interesoj». Li faris fatalan eraron. Anstataŭ diri «por siaj interesoj», li diris «por iliaj interesoj», do ion, kion li tute ne volis diri, sed kio en tiu kazo estis vera! La plimulto de la publiko laŭte ekridis, poste susure komentariis la eraron, faris spritaĵojn.
En alia okazo la oratoro parolis pri la meritoj de konata ŝtatisto. Akcentinte per iom bombastaj vortoj liajn meritojn en la milito kaj post ĝi, la oratoro venis al kulmina parto de sia paroladeto, en kiu devis esti substrekita la homeco de la ŝtatisto, lia proksimeco al la amasoj. Ĝuste tie la oratoro faris grandan eraron. Li diris proksimume: «Ni tamen ne amas lin (la ŝtatiston), ĉar li en nealirebla kastelo, ĉirkaŭita de siaj generaloj kaj konsilistoj, protektata de maŝinpafiloj — kondukas nin en liberon, sed ni amas lin, ĉar li havas grandan homecan koron, ĉar li estas nia patro kaj nia frato k.t.p.». En tiu ĉi unusola frazo estas faritaj pluraj eraroj. Unue, el ĝia konstruo sekvas, ke la ŝtatisto fakte estas en nealirebla kastelo, ĉirkaŭita de generaloj kaj konsilistoj, protektata de maŝinpafiloj… , kion la oratoro tute ne volis diri, sed li volis, verŝajne, aludi al alia(j) ŝtatisto(j), kiu(j) tiel kondutas. Li, do, diris ion, kion li ne volis. Li ne sukcesis trovi adekvatan esprimon al sia penso. Poste li faris alian eraron dirante pri la ŝtatisto, ke li «kondukas en liberon». Evidente, el tia frazo sekvas, ke oni ne estas en libero, se onin iu kondukas tien. Ankaŭ tion la oratoro ne volis diri!!
Estus tre facile fari belan kolekton da tiaj ekzemploj. Tutan libron oni povus skribi pri tio. Tamen, tio ne estas necesa. La du cititaj ekzemploj sufiĉas por montri kiajn erarojn oni faras parolante publike kaj kiel tiuj eraroj povas ŝanĝi la sencon de la penso. Cetere, ĉiu atenta aŭskultanto povas mem konvinkiĝi, ke en la plimulto de la publike farataj paroladoj troviĝas sufiĉa kvanto ne nur da lingvaj eraroj, sed ankaŭ da ĉiaspecaj aliaj.
Tio pruvas, ke hodiaŭ, eble pli ol iam antaŭe, estas necese dediĉi al lernado de la parolarto la merititan atenton. Kiel sciate, la retorikon oni ne instruas ankoraŭ en la lernejoj. Tie oni lernas skribi, sed ne paroli. Tamen, en kelkaj landoj oni enkondukis retorikon en parton de la universitatoj. Oni fine ekkonsciis, ke, ekzemple, la devo de advokato estas paroli pri juro, kaj ke ĝis nun al estontaj advokatoj oni, ja, instruis la juron, sed neniu instruis ilin paroli. Tiun mankon oni nun klopodas kelkloke forigi. En Sovetunio oni instruas retorikon en la vesperaj kursoj. En kelkaj britaj kolegioj ĝi estas studobjekto. En Francio ekzistas privataj lernejoj de parolarto. Ankaŭ en aliaj landoj oni komencas interesiĝi pri la afero.
Ekestas, do, principa demando ĉu la parolarton oni povas ellerni.