Выбрать главу

La voĉo posedas difinitajn kvalitojn, kiuj varias ne nur de sekso al sekso, de infanaĝo al plenaĝo, sed ankaŭ de individuo al individuo. Eĉ la sama individuo povas variigi la ecojn de sia voĉo.

Precipe oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo.

La intenseco de la voĉo dependas de la vibra amplitudo, rezulte de la elspirata aerpremo. La alteco de la voĉo dependas de la nombro de vibroj en sekundo (frekvenco) kaj ĝi havas certajn limojn. La voĉkordoj de la infanoj estas pli mallongaj ol tiuj de la plenaĝuloj. Ĉe la viroj ili estas longaj proksimume 15 milimetrojn, dum ĉe la virinoj ili estas longaj proksimume nur 11 milimetrojn. Tial la infanoj havas pli altajn voĉojn ol la plenaĝuloj, kaj la virinoj pli altajn ol la viroj. La tembro de la voĉo dependas de la harmoniaj kromsonoj de la eligata ĉeftono. Fine, la fleksebleco de la voĉo dependas de la rapideco, laŭ kiu oni povas ŝanĝi la streĉitecon de la sonkordoj.

Ĉiujn ĉi-kvalitojn de la voĉo la homo povas konscie reguligi ĝis certa grado. Oni povas paroli pli aŭ malpli forte, se oni elspiras pli aŭ malpli intense la aeron el la pulmoj. Oni povas paroli pli aŭ malpli alte, vibrigante pli aŭ malpli ofte (rapide) la voĉkordojn. Same tiel oni povas doni al la voĉo, ĝis certa grado kompreneble, varian koloron. La voĉo povas soni martele bate, tranĉile akre, torente potence, sed oni povas ankaŭ mildigi ĝin al preskaŭ veluraj susuroj. Tiamaniere oni povas doni al tiu fleksebla instrumento la plej delikatajn nuancojn.

La homaj voĉoj dividiĝas je du grandaj kategorioj: la viraj voĉoj kaj la virinaj voĉoj. La viraj voĉoj estas pli profundaj, dum la virinaj estas pli altaj. Ĝenerale, virina voĉo estas proksimume je oktavo pli alta ol la vira. Laŭ la alteco de la voĉa registro, oni dividas la du ĉefajn kategoriojn je tri subkategorioj. La tenora voĉo ĉe viroj kaj la soprana ĉe virinoj estas la plej altaj. La mezaj registroj estas baritono ĉe viroj kaj mezosoprano ĉe virinoj. La malplej altaj registroj estas baso ĉe viroj kaj kontralto ĉe virinoj. Ĉiu el tiuj voĉoj kutime havas la amplekson de dektri aŭ dekkvar tonoj, sed multaj, precipe la gekantistoj, havas pli ampleksajn registrojn. Estas notita eĉ tute nenormala kazo de kantisto, kies voĉa registro estis kvin oktavoj.

Kiu el tiuj voĉoj estas la plej taŭga por la oratoro?

Ŝajnas, ke el ĉiuj voĉoj — kaj viraj kaj virinaj — la plej taŭga estas la baritona. La virinaj voĉoj ĝenerale estas tro altaj, pli malfortaj kaj ne tre sonoraj. El la viraj voĉoj, la tenoro sendube estas tre taŭga por lirika kantado, sed iom laciga por longa parolado. Aliflanke, la baso povas bonege taŭgi por pezaj, gravaj paroladoj, sed ĝi estas maloportuna por la plej granda parto de aliaj paroladoj. Male la baritono, kiu povas kaj leviĝi al registroj de tenoro kaj malleviĝi al tiuj de baso, ŝajnas la plej taŭga oratora voĉo.

Tiurilate ankoraŭ unu punkto estas konsiderinda. La oratoro nepre devas havi la eblecon levi kaj mallevi sian voĉon dum la parolado. Li devas adapti ne nur la rapidecon kaj la intensecon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo al la enhavo de la frazo. Por povi taŭge altigi aŭ malaltigi la voĉon, li devas ĉefe uzi la mezajn registrojn de sia propra voĉo, tiel ke li povu facile, kiam necese, preni la pli altajn aŭ la malpli altajn. Ankaŭ el tiu vidpunkto la baritona voĉo pleje konvenas. Ĝi estas la normala, meza homa voĉo, kiu, sekve, senĝene povas iom altiĝi aŭ malatiĝi. Kontraŭe, la personoj kiuj havas basan voĉon devos ĝenerale paroli en la plej altaj registroj de sia voĉo. Ili do malfacile povos ĝin levi, kiam la enhavo tion postulos, kaj preskaŭ neniam ili povos uzi siajn plej profundajn tonojn. Inverse, por la tenoroj estas konsilinde uzi la plej malaltajn registrojn. Tio malfaciligos la pluan malaltigon kaj aliflanke ankaŭ ili malfacile povos uzi iujn tonojn — siajn plej altajn. Sekve, kaj la basoj kaj la tenoroj havas malavantaĝojn kompare kun la baritonoj, kiuj ĉiam povas preskaŭ plene eluzi la tutan amplekson de sia voĉa registro. Tio, kompreneble, ne signifas, ke homoj havantaj basan aŭ tenoran voĉon, ne povas esti bonaj oratoroj. Tio nur signifas, ke baritonoj povas pli konvene eluzi sian voĉon.

El la virinaj voĉoj, pro la samaj kaŭzoj, la mezosopranoj estus la plej taŭgaj. Konsiderante, tamen, la troan altecon de ĉiuj virinaj voĉoj, oni povas taksi la kontraltan voĉon pli konvena. Bela, sonora kontralto, eĉ se ĝi malleviĝas al la plej malaltaj tonoj, ne ĝenas.

Ĉiu oratoro — senkonsidere al la voĉo, kiun li posedas — devas senĉese flegi tiun instrumenton de sia arto. Bedaŭrinde, la granda plimulto de personoj, kiuj parolas publike, dediĉas preskaŭ nenian atenton al sia voĉo. Ili ne uzas ĝin por plifortigi aŭ por mildigi la sencon de siaj vortoj; ili ne utiligas la voĉon por meti la punktojn, komojn, dupunktojn kaj la aliajn interpunkciojn. Ili entute bagateligas la voĉon kaj malatentas ĝian signifon en la parolado. Ne temas, kompreneble, ĉi tie pri la korektado de voĉaj mankoj, kiaj, ekzemple, la fajfado, siblado, aŭ eĉ balbutado. Temas pri normalaj voĉoj, kiuj havas neniun specialan mankon, sed kiuj ankaŭ ne estas flegataj.

Ne estas eble doni precizajn regulojn pri la ĉiuflanka eluzo de la voĉo en la parolado. Ĝi ne estas ebla, unue, tial, ĉar ne nur la diversaj specoj de paroladoj, sed ankaŭ ĉiu unuopa parolado kaj ĉiu aparta frazo, eĉ ĉiu vorto postulas apartan nuancon de la voĉo. Due, en la kadro de kelkaj ĝeneralaj principoj, ĉiu oratoro devas mem esplori la eblecojn de sia voĉo kaj taŭge eluzi tiujn eblecojn en diversaj cirkonstancoj.

Estas, tamen, eble atentigi al kelkaj gravaj flankoj de la pritraktata afero. Precipe oni devas atenti al la alteco, al la rapideco, al la intenseco kaj al la koloro de la voĉo.

Jen kelkaj konsiloj koncerne tiujn punktojn.

(a) La alteco de la voĉo dependas, ni vidis, de la nombro de la vibroj. Tute egale kiun voĉon posedas iu persono, li tamen ĝenerale povas paroli en pli altaj aŭ pli malaltaj tonoj.

Multaj oratoroj ne atentas tiun fakton. Plej ofte ili parolas monotone, ĉiam per la sama alteco de voĉo. Kutime tio estas la meza alteco. Tamen, ekzistas ankaŭ oratoroj, kiuj, ĉu pro ekscitiĝo ĉu pro alia kaŭzo, inklinas paroli per la plej altaj tonoj de sia voĉo. Dum la tuta parolado, kiu ofte daŭras eĉ pli ol horon, ili per sia alta voĉo traboras la orelojn de la aŭskultantoj, kiuj sentas post ioma tempo vere fizikan dolo-ron. Aliaj parolantoj komencas ĉiun frazon per malpli alta tono kaj finas ĝin per la plej alta. Tio okazas tute senpripense kaj sensence. Post kelka tempo la aŭskultantoj ne plu kapablas sekvi la ideojn de tia oratoro, ĉar ili nur aŭdas konstantan, monotonan voĉon, kiu regule, endormige leviĝas de ĉiam sama tono al alia, denove ĉiam sama tono. Aliaj personoj, parolante publike, komencas ĉiun frazon per iu malalta tono, altigas la voĉon ĝis la mezo de la frazo kaj malaltigas ĝin denove ĉe la fino. La voĉo, do, similas al bela, regula parabolo. Sed ankaŭ en tiu ĉi okazo la oratoro ne atentas la enhavon. Senkonsidere al la senco de la frazo, li tute regule altigas kaj malaltigas sian voĉon. Tiu voĉa «dancado» okazas tute sendepende de la eldirataj pensoj. Multaj oratoroj ne scias meti punkton kaj la aliaj n interpunkciojn. Ili simple elverŝas vorton post vorto, frazon post frazo, ĉiam laŭ la sama maniero.

Bona oratoro kutime komencas sian paroladon per meza alteco. Se ne temas pri baritono aŭ pri mezosoprano, la oratoro aŭ oratorino komencu sian paroladon per tono, kiu pleje proksimiĝas al la meza homa voĉo, sed kiu tamen ebligas altigi aŭ malaltigi almenaŭ iom la voĉon, kiam tio montriĝas necesa. Tiu komenca mezeco estas tre oportuna ne nur tial, ĉar ĝi ebligas la postan altigon aŭ malaltigon de la voĉo por substreki gravajn pensojn, sed ĝi ankaŭ ebligas al la oratoro bone kontroli la ehon de sia voĉo en la salono aŭ en alia loko, kie li parolas. Se la oratoro jam konas la ejon, se li jam plurfoje parolis tie, tio sendube plifaciligas la komencan fikson de la voĉalteco. Sekve li povas komenci per iom pli alta aŭ iom pli malalta voĉo, depende de tio, kiu alteco plej bone taŭgas por la konkreta ejo. Sed, se la oratoro ne konas la ejon, li nepre devas komenci per meza tono, observi kiel lia voĉo «sonas» kaj eventuale ŝanĝi la tonon post kelkaj frazoj.