Kiel, do, paroli? Ĉu rapide aŭ malrapide?
Antaŭ ol respondi al la demando, estas necese scii kian impreson donas la meze rapida kaj kian la meze malrapida parolmaniero.
Oratoro, kiu parolas prefere malrapide, impresas kiel homo, kiu ellernis parkere certajn frazojn aŭ la tutan paroladon; kiel homo, kiu antaŭ la publiko nur klopodas rememori pri la hejme preparita teksto; kelkfoje kiel homo, kiu malfacile kaj peze pensas, kiu malfacile kreas. Krome, la malrapideco nepre nervozigas tiujn aŭskultantojn, kiuj rapide pensas.
Oratoro, kiu prefere parolas rapide, impresas kiel homo, kiu antaŭ la publiko formas sian penson kaj vestas ĝin en konvenan lingvan vestaĵon. Tial li estas pli senpera, pli proksima al la publiko. Lia scio kaj plena rego de la priparolata afero estas pli evidenta. Oni rimarkas, ke li bone konas tion, pri kio li parolas, ke la afero estas al li plene klara. Ĉio ĉi estas tre grava el psikologia vidpunkto. La oratoro devas ne nur esti klera kaj firma, sed ankaŭ lasi impreson de firmeco, de certeco, de klereco. Tio sendube helpos al li en la argumentado.
Bona flanko de malrapida parolado estas, ke ĝin la publiko facile komprenas. Ĝuste la nekompreneblo estas ofta risko de rapida parolado. Tial oratoro, parolanta malrapide, devas eviti ripeti la penson, ĉar li povas kun granda verŝajno kalkuli, ke ĝi estis bone aŭdita de la granda plimulto. Male, oratoro parolanta rapide, devas bone atenti ĉu almenaŭ la senco de liaj vortoj estis komprenita. Se li, observante la publikon, konstatas, ke grava parteto de lia parolado estis neaŭdita aŭ nekomprenita de la publiko, li devas ripeti la saman penson, eventuale per aliaj vortoj, antaŭ ol daŭrigi. Se ne, li riskas resti nekomprenita en la sekvaj partoj, ĉar lia parolada ĉeno estas interrompita en la menso de la publiko.
Kaj la rapida kaj la malrapida parolado havas, do, siajn bonajn kaj malbonajn flankojn. Lerta oratoro utiligas abunde nur la bonajn flankojn de ambaŭ.
Kiel menciite, pluraj eksteraj faktoroj influas la elekton de taŭga rapideco. En fermitaj ejoj principe oni povas paroli iom pli rapide ol sur placoj kaj aliaj malfermitaj lokoj. En grandaj ejoj oni parolas malpli rapide ol en malgrandaj salonoj aŭ ĉambroj. Ju pli granda estas la ejo, des pli forta devas esti la voĉo, kaj des pli malrapida la parolado. Ankaŭ la nombro de la aŭskultantoj ludas tiurilate sian rolon. Se la publiko estas multnombra, oni devas paroli malpli rapide. Kontraŭe, se la publiko ne estas multnombra, kvankam ĝi eble troviĝas en granda salono, tiam oni povas paroli pli rapide. Se oni uzas megafonojn, kio hodiaŭ tre ofte okazas ne nur en la grandaj popolkunvenoj sur malfermitaj surfacoj, sed ankaŭ en diversaj kongresoj kaj konferencoj, tiam nepre oni parolu pli malrapide. La paso de la voĉo tra la plilaŭtiga aparato parte konfuzas la sonojn kaj malklarigas la vorton. Por konservi la klarecon — tiun ĉefan econ de la elparolo — estas tre konsilinde eldiri la paroladon pli malrapide, ol se oni parolas rekte al la publiko.
Aliaj faktoroj, internaj, dependantaj de la enhavo mem de la parolado, ankaŭ diktas la rapidecon. Ĉar la oratoro devas havi larĝajn eblecojn rapidigi aŭ malrapidigi sian paroladon — kion postulas la senco de la eldirataj ideoj — estas bone komence uzi mezan rapidecon. Se oni konsideras la suprajn eksterajn faktorojn, oni facile komprenas, ke tiu meza rapideco estas relativa. Temas ĉiam pri meza rapideco, kondiĉita de ĉiuj eksteraj faktoroj, do, de la ejo, de la nombro kaj konsisto de la publiko, de la fakto ĉu oni uzas megafonojn aŭ ne. La meza rapideco en granda ejo estos, fakte, pli malgranda ol la meza rapideco en malgranda ejo. Same tiel la meza rapideco en faka prelego antaŭ nur fakuloj, estos sendube pli granda ol la meza rapideco pri sama temo antaŭ samnombra nefakula publiko.
La meza rapideco dependas ne nur de la ĝenerala klereco de la publiko, sed ankaŭ de ĝia lingva klereco. Ju pli la publiko estas alkutimiĝinta aŭskulti diversajn paroladojn, ju pli ofte la publiko aŭskultis la koncernan oratoron, des pli rapide li povas paroli. Se la ĝenerala klereco de la publiko estas malalta, ankaŭ ĝia lingva klereco estas malalta. Tio devigas la oratoron ne nur uzi pli simplajn esprimojn kaj tial, ofte, rezigni pri belaj pensoj, sed ankaŭ paroli pli malrapide. Kelkfoje — precipe se la lingvo de la oratoro estas pli aŭ malpli fremda al la publiko — la lingva klereco de la publiko estas pli malalta ol ĝia ĝenerala kulturo. Precipe en tiu okazo la oratoro ne eraru! Li ne reguligu la rapidecon surbaze de la ĝenerala klereco de la publiko, sed surbaze de ĝia lingva klereco.
Pro tiuj kaŭzoj la meza rapideco de esperantlingva parolado devas esti iom pli malgranda — almenaŭ nuntempe, pro la hodiaŭa lingvonivelo de la esperantistaro — ol samspeca parolado, farita en nacia lingvo antaŭ samnacianoj. Tiurilate oni, tamen, ne troigu. Oni ne forgesu, ke Esperanto estas treege klara lingvo, kun multaj vokaloj, kun tre taŭga akcento sur la antaŭlasta silabo, kun granda nombro da vortoj, finiĝantaj je vokaloj! Ĉio ĉi faras Esperanton treege taŭga lingvo por publikaj paroladoj. Se oni bone akcentas la vortojn, se oni ne forgesas la malfortajn kromakcentojn en la kunmetitaj vortoj kaj, precipe, se oni ne «kantas» la lastan silabon (kiel tion faras kelkaj personoj ne povantaj forgesi la akcenton de sia nacia lingvo), tiam la granda klareco kaj sonoro de la lingvo permesas paroli eĉ tre rapide, kvankam inter la aŭskultantoj troviĝas personoj, kiuj ne ekregis plene la lingvon. La oratoro tamen estos bone komprenita!
Se la oratoro komencas paroli meze rapide, li povas bone, tuj en la komenco, rimarki ĉu la rapideco taŭgas kaj, se necese, li povos ĝin ĝustigi. Poste, en la plua evoluigo de siaj pensoj, li parolos pli rapide precipe en la partoj, kiam li devos altigi la voĉon. En la partoj fortaj, tre dinamikaj, amasigante la vortojn por doni la necesan koloron al ŝvelinta penso, la oratoro parolos pli rapide. Ofte okazas, ke unuopa vorto preskaŭ perdas sian ordinaran sencon, sed ke pluraj tiaj vortoj, vicigitaj rapide unu post la alia, elvokas tian senton kaj tian koncepton, kiu ne identas al la adicio de ĉiuj tiuj vortoj, prenitaj unuope. Temas pri preskaŭ impresisma efiko. En tiaj okazoj, kompreneble, estas ne nur nenecese paroli malrapide, apartigante klare vorton de vorto, sed tio eĉ estus granda eraro. Ne gravas ĉi tie la preciza senco de ĉiu unuopa vorto, sed gravas ilia komuna impreso, la ĝenerala koloro kiun ili produktas kiel tuto. Ĝuste tial estas necese elparoli ilin torente rapide. Sed, kiam oni atingis la necesan agordon, kiam venis la momento por eldiri la kulminan penson de la koncerna paroladparto, tiam oni devas subite malrapidigi la paroladon, elvoki tiamaniere la atenton al io grava, kio sekvos, kaj tiam malrapide eldiri la ĉefan ideon.
Oni nepre devas malrapide paroli, kiam oni, legante, citas ion, ĉar la skriba stilo estas ĉiam pli peza ol la parola stilo. Same tiel oni devas malrapide elparoli ciferojn, diversajn formulojn, nomojn de personoj, de verkoj, de urboj k.s. Se eble, precipe en sciencaj prelegoj, estas konsilinde skribi tiujn malfacile aŭdeblajn kaj peze kompreneblajn erojn sur la tabulon. Ĝenerale, la pezaj partoj de parolado devas esti eldiritaj malpli rapide. Ju pli peza kaj nefacile komprenebla la penso, des pli malrapide ĝi estas eldirenda. Fine, la emociajn partojn de parolado estas pli bone eldiri malrapide, dum la ekscitajn partojn oni kutime eldiras pli rapide.
En ĉiuj aliaj partoj oni ĝenerale konservu la mezan rapidecon.
La rapideco neniam ĝenu la klarecon. Se iu persono, parolante tre rapide, rimarkas ke, ĝuste pro la rapideco, la vortoj ne plu estas klaraj, prefere li aŭ ŝi rezignu pri la rapideco ol pri la klareco.
La klarecon oni atingas per korekta elparolo de ĉiu vortero, do de ĉiu litero. Jam Platono en sia verko «Kratilo» dividis la literojn je sonoraj, aŭ — kiel li diras — havantaj voĉon, kaj literoj nesonoraj, ne havantaj voĉon. Tiu ĉi divido estas ĝenerale akceptita ankaŭ hodiaŭ.
La unuaj, nome la sonoraj literoj, estas la vokaloj, dum al la dua kategorio apartenas la konsonantoj. La sonoj pure vokalaj, nome a, e, i, o, u, povas esti formitaj per unusola elspiro, tenante senĉese la buŝon malfermita, sed ŝanĝante la formon de la buŝa malfermaĵo por ĉiu el ili. La Esperantaj vokaloj estas klasike klaraj. Ili estas nek fermitaj, nek malfermitaj, sed meze apertaj kiel en la itala aŭ en la serba-kroata lingvoj. La aperturo de la buŝo devas esti la plej malgranda ĉe la elparolo de i, iom pli granda ĉe e, ankoraŭ pli granda ĉe a, iom pli ronda ĉe o kaj la plej ronda ĉe u. La duonvokalo ŭ estas prononcata kiel mallonga u.