Выбрать главу

En la nordaj landoj oni ofte ne distingas sufiĉe klare inter ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, s, z. Kaj oni povas aŭdi anstataŭ maso, sia, kaĝo, aĵo k.t.p. ion, kio tre similas al maŝo, ŝia, kaĉo, aĝo. Kompreneble, inter ŝi estas aĝa kaj ŝi estas aĉa, inter ŝi promenas kun sia edzo kaj ŝi promenas kun ŝia edzo estas grandegaj diferencoj!

Ĝenerale en Okcidento oni ne elparolas la literkunmeton sc kaj kutime oni diras cii anst. scii. Tamen, ankaŭ inter tiuj du vortoj estas granda diferenco. Fine, ĉiuj atentu, ke kv ne fariĝu gv ku.

La kelkaj donitaj ekzemploj sufiĉas por montri kiel grava estas la korekta elparolo de ĉiu litero kaj la korekta akcentado de la vorto. Ĉiu oratoro, kiu parolas en Esperanto, devas dediĉi vere grandan atenton al tiu demando. Bona, vere Esperanta, prononco donas al la parolado plenan klarecon. Tial oratoro, kiu prononcas korekte, povas, se necese, rapidigi sian paroladon ĝis la plej alta grado kaj tamen la publiko facile komprenos lin. Nur tia oratoro estas vera majstro, nur li povos konscie kaj plene regi la rapidecon de sia parolado!

(c) La intenseco de la voĉo estas kaŭzata de la amplitudo de la vibrantaj voĉkordoj. Oni povas ĝin facile reguligi. De flustrado ĝis la plej forta, tondra voĉo troviĝas amaso da nuancoj.

Same kiel la oratoro devas komenci sian paroladon per meze alta voĉo kaj meze rapide, same tiel li agas plej bone, se li eldiras la unuajn frazojn meze laŭte. Li devas, kompreneble, ankaŭ koncerne la mezan laŭtecon preni en konsideron ĉiujn elementojn, kiujn li uzas por fiksi la mezan rapidecon. En granda salono, antaŭ granda publiko la meza laŭteco ne estas sama, kiel en salono malgranda kaj antaŭ ne multnombra publiko. Precipe li atentu al la akustiko de la ejo, en kiu li parolas.

Se la oratoro ne havas tre fortan voĉon, estas konsilinde uzi laŭtparolilojn ĉiam, kiam la salono estas tro granda, kiam la oratoro riskas esti neaŭdebla de la plej malproksimaj aŭskultantoj. Tamen, se iel eble, oni parolu rekte, sen laŭtparoliloj. Ili ĉiam iel metaligas la voĉon, ĝenas la gestojn, malhelpas la eluzon de ĉiuj retorikaj rimedoj.

La laŭtigiloj estas nepre necesaj en grandaj popolkunvenoj, okazantaj sur malfermitaj placoj aŭ en grandegaj ejoj. Sen laŭtigiloj tiaj paroladoj ne povus okazi. Aliflanke, la laŭtigiloj tre taŭgas por solenaj lekcioj en universitatoj kaj akademioj, kiam la oratoro parolas (aŭ, eĉ, legas) sidante ĉe katedro, kiam la gestoj ludas tre malgrandan aŭ nenian rolon. En tiaj okazoj la voĉo nepre estas malpli forta, kvankam, eble, multnombra publiko ĉeestas. Tiun nesufiĉan laŭtecon povas korekti la laŭtigilo. Fine, la laŭtigiloj estas bone utiligeblaj en grandaj procesoj. La pledaj paroladoj de la advokatoj estas, fakte, direktataj al la juĝistoj. Kutime la advokatoj parolas al la juĝistoj de tre proksima loko. Tial iliaj paroladoj devus esti relative mallaŭtaj. Sed ofte multnombra publiko ĉeestas tiajn procesojn. La principo de la procesa publikeco postulas, ke ĉiu persono, ĉeestanta la proceson, povu bone aŭdi ĉion, kio okazas. Sekve, ankaŭ la paroladojn de la advokatoj. Tial, konsidere la publikon, la oratoro devus paroli multe pli laŭte. Tio estus nekonvena, ĉar povus ŝajni, ke la advokato direktas sin ne al la juĝistoj, sed al la publiko (tio, cetere, kelkfoje fakte okazas!). La laŭtigilo ebligas en tiu okazo intensecon, kiu estas konforma al la distanco inter la oratoro kaj la juĝistoj.

La oratoro, surbaze de tiuj kaj similaj konsideroj, decidu ĉu li parolos antaŭ la mikrofono aŭ sen ĝi. Sed pri tio li ne decidu nur en la lasta momento antaŭ ol komenci la paroladon! Li devas adapti ne nur la intensecon de sia voĉo, sed ankaŭ la rapidecon kaj ĝenerale sian tutan sintenon al tiu fakto!

La intenseco de la voĉo estas forta retorika rimedo. Ĝi ebligas ne nur la korektan akcentadon de la silaboj en la vorto, sed ankaŭ la akcentadon de la vorto en la frazo, kaj de la frazo en la parolada periodo.

Ne ĉiuj vortoj havas la saman gravecon en la frazo. Kelkaj, aŭ nur unu, estas pli gravaj ol la aliaj. La signifo de la frazo povas ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas la pozicion de la vorto aŭ se, ne ŝanĝante ĝian pozicion, oni akcentas pli forte tiun aŭ alian vorton. Ofte la vorto, kiu troviĝas en la komenco de la frazo, estas la plej grava. Se oni ankaŭ elparolas ĝin pli forte, ĝia graveco fariĝas ankoraŭ pli evidenta. Kelkfoje pluraj vortoj havas gravecon kaj la oratoro deziras substreki la pli aŭ malpli grandan gravecon de ĉiu el ili. En tiuj okazoj li metos en la komencon de la frazo tiun vorton, kiun li konsideras sufiĉe akcentita per tiu komenca pozicio. La aliajn vortojn li elparolos pli laŭte, pli forte, tiel ke la plej grava el ili estu la plej forte eldirita (kelkfoje malplej forte). Tiamaniere la oratoro atingos la deziratan nuancon kaj efikon.

Estas akcentinde, ke en multaj lingvoj oni ne povas libere elekti la pozicion de la vorto en la propozicio. Tial, parolante en tiuj lingvoj, la oratoro ne povas reliefigi la vorton tiel, ke li ĝin metas en la komencon. En la Internacia Lingvo ekzistas multe pli granda libereco en tiu rilato. Ankaŭ el tiu vidpunkto Esperanto estas pli perfekta ol multaj naciaj lingvoj.

Laŭ la akcento, kiun oni donas al diversaj vortoj en la frazo, oni atingas diversajn nuancojn. Oni prenu kiun ajn, la plej simplan frazon kaj oni laŭvice akcentu la diversajn vortojn. Oni tuj facile rimarkas la diversajn sencojn, kiujn oni tiel atingas. Ekzemple: Li estimas ŝin. Simpla frazo, sed kiom da nuancoj kaj sencoj estas atingeblaj per malsama akcentado de la tri vortoj kaj per modulado de la voĉo. Jen kelkaj: Li (sed ne mi) estimas ŝin; li estimas (sed ne amas) ŝin; li estimas (mi pri tio estas certa) ŝin; li estimas ŝin (sed ne min, aŭ ne alian personon). Per la modulado de la voĉo, helpe de la cetera kunteksto, oni povas esprimi dubon, miron, konvinkon, demandon.

Aŭ alia ekzemplo, prenita el «Julio Cezaro» de Shakespeare, 2-a sceno de la tria akto. En sia lerta parolado Marko Antonio, interalie, diras:

«La amata Brutus trapikas tie ĉi, kaj kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel sango de Cezaro sekvis, kvazaŭ ĝi volus konstati ĉu vere Brutus tiel akre batis: ĉar Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo! Ho dioj kiel Cezaro lin amis!»

Mallonga parteto, sed kiom da eblaj akcentoj por montri al amaso la tutan perfidecon de Brutus (el vidpunkto de Antonio, kompreneble), la noblecon kaj grandecon de Cezaro. Akcentante la vortojn amata, Brutus, anĝelo, amis oni atentigas pri la nobla rilato de Cezaro al Brutus. Substrekante la vortojn trapikis, elŝiris, fiŝtalon oni elvokas indignon pro la uzita insida rimedo por mortigi Cezaron. Se oni akcentas la vorton Cezaro (trifoje ripetita en tre mallonga tempo!), tiam elsaltas la personeco de la mortigito. Taŭga uzado de ĉiuj ĉi akcentoj reliefigas tion, kion Antonio volas atingi: la kondamnon de Brutus.

Eĉ unu nura frazeto el la supra ekzemplo povas esti diversmaniere akcentita kun la celo atingi diversajn efikojn. Antonio diras: ĉar Brutus por Cezaro estis anĝelo. Jen la senco de diversaj akcentoj: Brutus — ne iu alia persono, sed ĝuste Brutus, kiu mortigis Cezaron; Cezaro — ne por mi, sed por Cezaro li estis anĝelo; anĝelo — ne malamiko, sed pli ol filo. La lastan efekton oni povus ankoraŭ pli bone atingi, se la vorton «anĝelo» oni metus en la komencon de la frazo: Anĝelo estis Brutus por Cezaro!

Se la oratoro deziras atingi plurajn nuancojn, li akcentos plurajn vortojn, modulante samtempe taŭge la voĉon. Plej ofte li devas elekti la deziratan nuancon (moko, ironio, kompato, demando k.t.p.), elekti tre rapide — dum la parolado mem, antaŭ ol eldiri la koncernan frazon — el inter pluraj eblaj nuancoj. Ĉar kutime la teksto mem de la frazo ne ebligas doni al ĝi plurajn nuancojn samtempe, li elektos tiun, kiu ŝajnas al li la plej konvena.