La intenseco de la voĉo servas ankaŭ por akcenti tutajn frazojn en la kadro de la parolada periodo. Se temas pri simpla rakontado aŭ pri simpla vicigado de pruvoj, la voĉo regule restos meze forta, kun malgrandaj diferencoj en la kadro de la frazo mem. Sed se temas pri prezentado de sinsekvaj, ĉiam pli fortaj argumentoj, la voĉo iom post iom fortiĝos, logike akompanante la internan forton de la argumentado. La argumentada konkludo — regule tre konciza frazo — estos eldirita aŭ per plej forta voĉo, aŭ — kontraste de la antaŭaj frazoj — per voĉo energie trankvila, sed malpli forta.
Same tiel oni regule plifortigadas laŭgrade la voĉon dum la parolada «pentrado», kiam, nome, oni pli multe impresas la publikon per la ekstera sono, per la muziko de amasigitaj vortoj, ol per la preciza interna enhavo de ĉiu el ili. En tiaj okazoj oni devas ne permesi al la aŭskultantoj analizi la unuopajn vortojn, ĉar la oratoro ne eldiras ilin kun tiu celo, sed kun la celo atingi difinitan agordon per ilia tuteco. Se la oratoro, en tia okazo, parolus malrapide, per meze forta voĉo, li ne atingus la deziratan efikon, ĉar la aŭskultantoj havus la necesan tempon sufiĉe detale analizi ĉiun el la vortoj. Tio sendube mortigus ilian tutecan efikon. Estas, do, necese, ke la oratoro parolu sufiĉe rapide: des pli rapide, ju pli malproksimaj estas la vortoj de sia normala enhavo, ju pli limigitaj ili estas al la rolo de nuraj kolorigiloj. Samtempe, kun la plirapidiĝo, la voĉo plifortiĝos, kio kontribuos al kreo de ekscito kaj ĉe la publiko kaj ĉe la oratoro mem. Bona, vera, sincera oratoro, pentrante tiel iun faktan aŭ spiritan situacion, sendube iom ebriiĝos de la bildoj kreitaj de li mem, precipe se li sentas, ke la publiko estas tuŝita. Tio pliakrigos lian spiriton, liaj okuloj flamos, lia voĉo tondros kaj la publiko ĉiam pli eniros la fajron de la parolado. Tiel, en reciproka influado de la oratoro al la publiko kaj de la publiko al la oratoro, kreiĝos la dezirata agordo. Krom la aliaj elementoj, ankaŭ la plifortigado de la voĉo multe helpas la oratoron por atingo de tiu celo.
Estu ankoraŭ dirite, ke nur la plej bonaj oratoroj, en apartaj cirkonstancoj kaj okazoj (gravaj solenaĵoj, imponaj publikaj manifestacioj, grandaj procesoj k.s.), povas al si permesi tian paroladan pentradon. La publiko devas en ĉiu okazo esti iamaniere antaŭdisponita por ĝi, ĉu pro la eksteraj cirkonstancoj de la parolado (granda nombro, muzikoj, flagoj, solene ornamitaj salonoj…), ĉu pro la antaŭa enhavo de la parolado mem. Tio signifas, ke la publiko devas esti trenita de la oratoro al la samaj reloj, sur kiuj li evoluigas sian penson. Se la oratoro rimarkas, komence de tia parolada parto (pentrado), ke la publiko ne sekvas lin sur tiu vojo, prefere li rezignu. Nenio estas pli malbona ol la duoblaj relvojoj: kiam, nome, la publiko sekvas sian vojon, kaj la oratoro la sian. La manko de la kontakto malebligas la reciprokan influadon. Tiam facile okazas, ke la publiko tute trankvile dormetas kaj oscedas, dum la oratoro, parolante fakte al si mem, ekscitiĝas, svingas per la manoj, bruegas per sia voĉo. Pro tiu malharmonio inter la psika stato de la publiko kaj tiu de la oratoro, la oratoro fariĝas ridinda kaj la tuta parolado, aŭ almenaŭ grava ĝia parto, estas fuŝita.
Ĝenerale ne estas konsilinde paroli mallaŭte. La troa malfortigo de la voĉo povas facile kaŭzi neaŭdeblon. Tio estas tre danĝera kaj tial nepre evitinda. Tamen, en kelkaj specialaj okazoj, estas bone mallaŭtigi sian voĉon. La partoj de la parolado, en kiuj oni prezentas noblecon, homecon, bonkorecon povas tre taŭge esti eldiritaj per malforta voĉo.
(d) La koloro de la voĉo dependas, kiel dirite, de la kromtonoj, elvokitaj pro la vibrado de la fundamenta tono. La vibrado, ekzemple, de la fundamenta tono Do elvokas la kromtonojn Sol, Do, Mi, Sol, Si bemolo, Do. Tiuj kromtonoj povas havi diversajn fortojn kaj diversajn formojn de vibrado, depende de la instrumentoj, pere de kiuj la tono estas produktata. Pro tio ne nur ĉiu el la diversaj muzikaj instrumentoj havas sian propran tembron, sed ankaŭ ĉiu unuopa instrumento de la sama kategorio (ekzemple violonoj, violonĉeloj k.a.) havas sian apartan tonkoloron. Same tiel ĉiu el la homaj voĉoj havas sian propran koloron. Tiel oni distingas unu voĉon de la alia. Preskaŭ ne ekzistas du homoj en la tuta mondo, kiuj havus la saman voĉkoloron. Almenaŭ tute malgranda nuanceto distingas unu voĉon de la alia.
La voĉkoloro estas natura donaco. Ekzistas voĉoj mildaj, puraj, noblaj, veluraj, molaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj akraj, tranĉantaj, fajfantaj, raŭkaj. Mallonge, ekzistas voĉoj kiuj impresas agrable, kiujn oni konsideras belaj, sed ekzistas ankaŭ voĉoj tre malagrablaj, kiujn oni aŭskultas tre nevolonte. Persono, kiu havas tiel malagrablan voĉon, ke oni preskaŭ ne povas ĝin aŭskulti, ne taŭgas kiel oratoro. Kelkfoje oni povas korekti la karakteron de sia voĉo. Se iu persono, pro sia profesio, estas devigata paroli publike, li konsultu bonan kuraciston, kiu eble trovos rimedon. Tia persono devas konscii, ke lia malagrabla kaj malbela voĉo estas grava malhelpo por sukcesa parolado.
Ĉiu homo povas atingi plurajn nuancojn de sia voĉkoloro. La oratoro devas klopodi atingi kiom eble plej multe da nuancoj. Laŭ la cirkonstancoj la voĉo de la oratoro devas esti jen sonore plena, jen hakile tranĉa, jen velure mola, jen infanece dorlota, jen trankvila kiel granda rivero, jen ekscita kiel ŝaŭmanta torento… En ĉiu okazo la nuanco devas esti konforma al la enhavo.
(e) La interpunkcioj estas pleje formataj pere de la voĉo. Sur tiu ĉi kampo la voĉo ludas unuarangan rolon. Multaj personoj, kiuj parolas publike, ne utiligas sian voĉon por tiu celo. La parolado, tial, ofte aspektas kiel sinsekva vicigado nur de vortoj, sen frazoj, sen alineoj. Oni ne rimarkas la finiĝon de unu frazo kaj la komenciĝon de la alia. Oni ne distingas asertan de demanda frazo. La enmetitaj propozicioj estas neaŭdeblaj kiel tiaj.
Kaj tamen, la voĉo ebligas la formadon de multe pli nuancitaj interpunkcioj, ol tion ebligas la skribaj signoj.
Ankaŭ la parolado havas siajn komojn, punktojn, dupunktojn, citilojn, punktokomojn, demandosignojn, interjekciojn, streketojn!
Komon oni formas per malgranda paŭzeto. La paroladan punkton oni faras per paŭzeto iom pli longa kaj per malfortigo de la voĉo ĉe la elparolo de la lasta vorto, aŭ de la lastaj silaboj. Por la dupunktoj la paŭzeto estas proksimume tiom longa, kiom la paŭzeto de la punkto, sed la voĉo ne malfortiĝas, nek malaltiĝas. Male, ĝi iom leviĝas kaj tiel oni atentigas, ke nun sekvas la frazo, por kies eldiro la dupunktoj estis metitaj. Se oni citas vortojn de alia persono, oni nepre devas ŝanĝi la altecon kaj intensecon de la voĉo. Ankaŭ la rapideco, dum la citado, estos malpli granda. Se oni citas kontraŭulon la voĉo povas havi ironian koloron. Sed se la kontraŭulo estas vere digna persono, aŭ se liaj pozicioj estas fortaj, aŭ se li estas tre simpatia al la publiko, estas tre danĝere ironii: la ironio povas frapi ne la kontraŭulon, sed la oratoron mem. La punktokomon oni formas per paŭzeto, kiu estas iom pli mallonga ol tiu de la punkto; krome, la voĉo ne malleviĝas, kiel ĉe la punkto, sed ĝi indikas, ke la tuta frazo ankoraŭ ne finiĝis. La demandosigno estas farata per altigo de la voĉo, per sufiĉe longa paŭzeto (pli longa ol por la punkto) kaj — en Esperanto — per la eventuala akcentado de la vorteto «ĉu». La paŭzo kelkfoje, precipe se oni atendas reagon de la publiko, povas esti eĉ tre longa. La interjekcion oni signas per iom patosa elparolo de la vortoj, per longa paŭzeto post la eldirita frazo, per akcentado de la eventualaj vortetoj Ho! Ve! Fi! La propozicio inter streketoj devas esti elparolita pli malforte kaj pli malalte, ol la cetera parto de la tuta frazo. Por meti la streketon oni interrompas la frazon, faras paŭzeton, per ŝanĝita voĉo — regule pli profunda — oni eldiras la enmetitan propozicion, kaj, post nova paŭzeto, oni daŭrigas la frazon per la sama voĉo, kiun oni forlasis ĉe la unua streketo.