Выбрать главу

Por signi novan periodon oni faras longan paŭzon. Regule la nova periodo komenciĝas per meze alta, meze forta, meze rapida voĉo. Ĉar la antaŭa periodo kutime finiĝas aŭ per pli alta, pli forta, aŭ per pli malalta, pli malforta voĉo; ĉar la rapideco regule estas pli granda aŭ pli malgranda ĉe la fino de periodo, tial ankaŭ tiamaniere estas sufiĉe klare signita la komenciĝo de nova periodo.

La parolado estas arkitekta tuto, kiu havas multajn partojn.

Tiuj partoj — vortoj, frazoj, periodoj — estas logike kunligitaj kaj en sia tuteco formas la belecon de la konstruaĵo. Sed, same kiel bela palaco ne povas ekzisti sen belaj fundamentoj, belaj etaĝoj kaj bela tegmento, same tiel ne ekzistas bela parolado sen belaj detaloj. Unu el tiuj detaloj — ne la malplej grava — estas la interpunkcioj, kiuj dividas kaj samtempe kunligas la unuopajn paroladajn erojn. Tial ĉiu oratoro devas serioze trastudi tiun flankon de la parolarto.

La ekzercado de la voĉo estas necesa al ĉiu komencanto. Poste, kiam la oratoro jam tute alkutimiĝis al publikaj paroladoj, kiam li ofte parolas publike, ĉiu parolado prezentas samtempe novan ekzercon de la voĉo. Sed en la komenco, en la junecaj jaroj, oni devas esplori ĉiujn eblecojn de la propra voĉo, korekti la malbonajn flankojn, fortigi siajn pulmojn, ekregi plene la propran voĉon. Homoj, kiuj poste famiĝis kiel grandaj oratoroj, ekzercis multe sian voĉon en la komenco. Plej bone estas legi laŭte famajn paroladojn, analizi ilin, ellerni parkere kelkajn partojn kaj eldiri ilin laŭte, klopodante adapti plej taŭge ĉiujn elementojn de la voĉo al la koncerna enhavo. Ĉar la saman paroladon oni povas eldiri diversmaniere, ĉar pere de la voĉo oni povas atingi tre diversajn nuancojn, oni komparu, oni pesu la efikon de tiu aŭ alia maniero kaj nuanco, kaj oni elektu tiun, kiu ŝajnas la plej konvena por atingo de difinita celo.

Studante la paroladon el tiu vidpunkto, oni povas uzi diversajn helpilojn. Ekzemple oni povas substreki la frazojn aŭ la unuopajn vortojn, kiuj ŝajnas la plej gravaj. La diversajn krajonkolorojn — ruĝa, blua, verda, nigra — oni povas utiligi por la signado de la voĉkoloro en diversaj partoj de la analizata parolado. La muzikajn signojn - f por forte, ff por tre forte, fff por fortege, mf por meze forte, p por malforte, pp por pli malforte — oni povas bone uzi por signado de la intenseco de la voĉo. Alia signo, ekzemple tiu ĉi < > , povas montri la altecon de la voĉo. Eluzante tiujn aŭ aliajn taŭgajn signojn, oni, unue, legu laŭte la paroladon kaj, poste, oni laŭ ebleco ellernu ĝin, aŭ ĝian parton, parkere kaj klopodu eldiri ĝin tiel, kiel oni imagis, ke ĝi devus soni, kiam oni analizis kaj legis ĝin.

Post ĉiu farita parolado, la oratoro kritike analizu ĝin ankaŭ el vidpunkto de la voĉo. Tiaj analizoj helpos al li eviti en la estonteco la eventuale faritajn erarojn.

3. Gestoj

Bona oratoro parolas ne nur per vortoj. Li esprimas sin ankaŭ per sia tuta sinteno, sed precipe per la okuloj, la trajtoj de la vizaĝo, la manoj. Lia mieno povas esprimi severecon, gajecon, kompaton, fieron, doloron, ĝojon… Estas nature, ke, laŭ la enhavo de la parolado, la aspekto de la oratoro ŝangiĝas. Dum funebra parolado, evidente, oni ne povas havi brile ridetantajn okulojn. Farante tostan paroladeton ĉe geedziĝfesto, la oratoro ne havos malgajan mienon.

Ĉio ĉi estas tiel klara, ke ŝajnas superflue aparte akcenti ĝin. Tamen, okazas sufiĉe ofte, ke personoj parolantaj publike, ĉu pro la nervostreĉiteco, ĉu pro aliaj kaŭzoj, havas tian vizaĝesprimon kaj tian sintenon, kiuj tute ne respondas al la enhavo. Dum grava kaj solena kunveno unu el la parolintoj elvokis la teruraĵojn de la pasinta milito. Parolante pri la milionoj da mortigitoj, li havis ridantan vizaĝon, tenis la manojn en la poŝoj, dum la gamboj estis larĝe disigitaj. Tia sinteno prave indignigis la publikon. Ĝi estis ne nur nekonvena, sed ankaŭ maldeca.

La ĉefa helpilo de la oratoro estas la manoj, precipe la dekstra mano, kiun la antikvaj retoroj nomis «telum oratoris» - la sago de la oratoro.

La ĉefa ĝenaĵo por malbonaj oratoroj estas denove la sama organo — la mano. Multaj personoj, parolante publike, ne scias kion fari per la manoj, kien meti ilin. Ili tenas la manojn sur la dorso, aŭ — plej malbone — en la poŝoj, aŭ svingas per ili tute sensence, aŭ ludigas ilin per iu krajoneto, aŭ faras kion ajn, nur ne tion, kion ili devus fari en la koncerna momento. Ĉar se ion oni devas lerte uzi, tio estas la manoj. Kaj, kiel konvena uzado de la manoj plifortigas la sencon de la vortoj kaj altigas la nivelon de la tuta parolado, same tiel misuzo de la manoj povas tre ĝeni la efikon de la parolado. Kelkfoje tia misuzo povas eĉ detrui la tutan paroladon. Parolanto, kiu la tutan tempon, de la komenco ĝis la fino, sensence svingegus siajn manojn kiel remilojn, povus facile kaŭzi ridon. En ĉiu okazo, malgraŭ la inteligentaj argumentoj, la atento de la publiko alkroĉiĝos al la manoj kaj post kelka tempo gi ne plu sekvos la enhavon de la parolado.

Pro la graveco de la manoj, ĉiuj retorikoj studas ilian oratoran uzon tre atente. La antikvaj retoroj konsilis teni la manojn senĉese en alteco inter la zono kaj la okuloj. Ili malkonsilis levi la manojn super la kapon, aŭ mallevi ilin sub la zonon. Sendube, tiu konsilo, kiel ĝenerala regulo, estas bona. Ĝi respondas al postuloj de estetiko, ĝi, cetere, estas adekvata al la principoj koncernantaj la voĉon. Tamen, ĝi ne estas absoluta. Kelkfoje, ekzemple en la rezignaciaj partoj de la parolado, oni povas tre bone lasi la manojn morte pendi laŭlonge de la korpo. Alian fojon, precipe en momentoj tre ekscitaj, oni povas ilin levi ankaŭ super, eĉ tre super la nivelon de la kapo. Ĉiam gravas la enhavo de la parolado, ĝia karaktero, la animstato (elvokita precipe de la antaŭaj paroladpartoj) de la publiko. Se la enhavo rilatas al scienca temo, al simpla rakontado, al prezentado de pruvoj kaj al similaj «trankvilaj akvoj», la uzado de la manoj estu ĝenerale tre modesta kaj neniam ili patose leviĝu tro alten. Male, en viglaj politikaj diskutparoladoj, dum solenaj paroladoj antaŭ granda publiko, kelkfoje — sed fakte nur kelkfoje — en gravaj procesoj kaj en similaj okazoj, oni povos havi pli larĝajn gestojn: la manoj — akompanante la fortigon kaj altigon de la voĉo — pro la ĉiam pli impeta argumentado leviĝas iom post iom ĝis ili atingas, en la plej kulmina momento, la plej altan pozicion.

Ĉu la fingroj estos fermitaj en pugno, aŭ ili estos kunigitaj sed ne en formo de pugno, aŭ nur la montrofingro elstaros, aŭ oni tenos ilin dise unu de la alia — ĉio ĉi dependas de la koncerna enhavo. Pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto; la fingroj tenitaj maldise taŭgas por trankvila eksplikado, precipe en akademioj, universitatoj kaj aliaj sciencaj institucioj; la elstara montrofingro de la dekstra mano estas uzebla por aparte substreki difinitan vorton, por montri la realan aŭ abstraktan kontraŭulon, ĝenerale por ricevi pikan nuancon; maldise, iom kurbe tenitaj fingroj, kun samtempa larĝigo de la manoj tre konvenas por akompani vortojn, kiuj celas elvoki larĝajn homecajn aŭ religiajn sentojn (la pastroj, ekzemple, tre ŝatas tiun fingropozicion dum la predikoj).

Komence de la parolado, dum la tuta enkonduka parto, estas bone uzi tre malmulte la manojn. Oni povas ilin teni apogitaj sur la pupitro, se tiu ekzistas, aŭ sur la tableto, se ĝi ne estas tro malalta kaj tial devigus la oratoron tro kurbiĝi. Oni povas, en la komenco, teni la manojn ankaŭ kunigitaj en la alteco de la zono. Nekonvene estas teni la manojn en la poŝoj aŭ malantaŭ la dorso. Estas preskaŭ neeble teni ilin pendantaj laŭlonge de la korpo, krom en la supre menciita okazo.

Kun la evoluo de la paroladaj pensoj, la manoj iom post iom liberiĝas. Ilia plej ofta pozicio estas antaŭ la malsupra parto de la brusto, tiel ke la dekstra mano estas iom pli malproksima de la korpo ol la maldekstra. La gestoj de la manoj tiam modeste akompanas la paroladon. Ili estas pli large utiligataj nur escepte, por substreki diversmaniere la plej gravajn partojn de la parolado.