Dum la parolado, la dekstra mano estas multe pli uzata ol la maldekstra. Fakte, la dekstra mano estas en la «unua linio» de la oratora lukto, dum la maldekstra formas la «rezervon», utiligeblan nur en la plej granda fajro de la batalo.
Pri la utiligo de la gestoj, precipe de la manaj gestoj, oni povas starigi tre ĝeneralan, sed tre gravan regulon: estas pli bone tute ne utiligi ilin, ol fari tion malbone. Prefere oni, dum la tuta parolado, tenu la manojn modeste sur la pupitro, aŭ kunigite antaŭ la zono, se oni ne kapablas trafe gesti per ili.
Dua regulo, eble same tiel grava, estas: la gestojn oni ne troigu. Nenio estas pli ridinda ol larĝa gestado, kiu ne respondas al la enhavo de la parolado. Imagu oratoron — kaj tiaj ekzistas — kiu, rakontante ian ajn anekdoton, larĝe svingas la manojn super la kapo! Imagu oratoron, kiu eĉ dum la titolado de la prezidanto kaj de la publiko, ĉiufoje patose levas la manojn, dum lia tremanta voĉo montras profundan emocion: Sinjoro prezidanto! (kantanta voĉo, unua levo de la manoj); Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! (sama kantanta voĉo, dua levo de la manoj); Karaj geamikoj! (sama voĉo, tria levo de la manoj!)… Vere nekonvene!
La oratoro komprenu, ke, se li, eble, estas ekscitita, la publiko ne estas; se li estas emociita, la publiko ne estas! La gestoj devas esti uzataj tre singarde, iom post iom, paralele kun la evoluigo de la pensoj, kun la emociiĝo de la publiko kaj de la oratoro. Se la gestoj ne estas uzataj konforme al tiuj postuloj, ili ĝenas, ili estas rimarkataj kiel nuraj gestoj, kiel io, kio sekvas sian vojon, ekster la parolado mem. Nur la plena harmonio de la gestoj kun la enhavo de la parolado, kun la agordo kaj de la publiko kaj de la oratoro, estas bonaj. Plej trafaj estas tiuj gestoj, kiujn oni ne rimarkas kiel gestojn, kiuj, do, iel fandiĝas en la tuto de la parolado.
Fine, oni ankaŭ memoru, ke la oratoro ne estas aktoro. La oratoro parolas en sia propra nomo, li reprezentas sin mem; la aktoro reprezentas alian personon, li ne eldiras siajn ideojn. Sekve, la gestoj de la oratoro devas esti adekvataj al lia temperamento, al lia naturo, al lia tuta personeco; male, la gestoj de la aktoro, kiuj — cetere — en ĉiu okazo povas esti multe pli larĝaj, devas respondi al la karaktero de la ludata rolo.
4. Vestaĵo
Pritraktante la fizikajn ecojn de la oratoro, estas oportune diri kelkajn vortojn pri afero, kiu, ja, ne apartenas al «fizikaj ecoj», sed tamen rekte rilatas al ili. La oratoro devas atenti al sia eksteraĵo, al sia vestaĵo. La publiko ne nur aŭdas, sed ankaŭ vidas lin. Malatenta aŭ nekonvena vestaĵo povas treege ĝeni.
La antikvaj Grekoj kaj Romanoj portis larĝajn, multfaldajn robojn, kiuj estis tre taŭgaj por oratorado. Precipe la togo — ceremonia vesto de la antikvaj Romanoj — drapire volvita ĉirkaŭ la korpo, sed lasanta la dekstran brakon libera, estis tre konvena por tiu celo.
Hodiaŭ en pluraj landoj, por diversaj celoj, oni portas similajn taŭgajn vestojn. En kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj. Same tiel, en multaj landoj ne perdiĝis la kutimo aŭ regulo pledi antaŭ tribunaloj en specialaj vestoj.
La soldatoj-oratoroj portas siajn uniformojn. La pastroj ĉie distingiĝas per speciala vestaĵo. En ĉiuj ĉi okazoj ne povas ekesti komplikaĵoj. La oratoro tute simple surmetas la veston, kiu estas kutima aŭ laŭregula en la koncerna lando kaj por la koncerna situacio. Lia eksteraĵo ne povas elvoki miron aŭ indignon ĉe la publiko, kaj li mem sentas sin bone tiel vestita.
Se oratoro alilandano parolas en tia lando, li nepre informiĝu pri la kutimo kaj surmetu eventuale ĝuste tian «uniformon», aŭ li vestu sin kiel eble plej adekvate.
Plej ofte ne ekzistas apartaj rigidaj reguloj pri la vestoj de la oratoro. Principe oni povas surmeti helan aŭ malhelan vestaĵon, havi tian aŭ alian kravaton, ŝuojn k.t.p. La diverseco de la virinaj roboj permesas ankoraŭ pli grandan variadon al oratorinoj.
Sed, se ne ekzistas rigidaj tiurilataj reguloj, ekzistas tamen unu ĝenerala kaj tre grava: la vesto de la oratoro devas nepre esti konforma al la karaktero de parolado. La karaktero de la parolado dependas ne nur de tio, kion la oratoro deziras diri, sed ankaŭ de tio kiel li ĝin diros, kie li parolos, kia estos la publiko. Kelkfoje la karaktero estas evidenta. Se temas, ekzemple, pri funebra parolado, la oratoro vestos sin malhele laŭ la kutimo de la loko. Se temas pri granda, amasa popolkunveno sur placo, li certe ne surmetos frakon. Ofte okazas, ke la oratoro ne konas sufiĉe precize la karakteron de la parolado. Li, sendube, scias, ke li parolos pri difinita temo, sed li konas nek la lokon de la parolado, nek la konsiston de la publiko, nek ĝian nombron, nek la opinion de la publiko pri la karaktero de la parolado. Tio multfoje okazas al oratoro, kies paroladon organizas la aliaj, aŭ kiu vizitas ian kongreson, kunvenon k.s. Post la alveno en la salonon, la oratoro, observante la ejon kaj la publikon, facile povas adapti la manieron de sia eksplikado al la cirkonstancoj, sed malfacile li povas ŝangi sian vestaĵon. Kaj povas okazi, ke la karakteron de la parolado li taksis alie ol la publiko. Atendante, ekzemple, pli-malpli amikecan rondon, li vestis sin hele, senĝene. Sed la publiko komprenis la aferon alie, kaj la aŭskultantoj surmetis solenajn, malhelajn vestojn. Tia situacio estas tre malagrabla. Same malagrabla estas la inversa situacio: la oratoro vestis sin solene, sed la publiko surmetis ĉiutagajn, laborajn vestaĵojn.
Kiajn malagrablaĵojn povas kaŭzi nekonvena vestaĵo, montru jena ekzemplo:
Dum grava internacia lingvista kongreso, kiun partoprenis multaj sciencistoj el diversaj landoj, la ĉeestantoj estis tre digne vestitaj. Multaj havis nigrajn vestaĵojn, aliaj malhelajn. Ĉiuj, kompreneble, portis kravatojn. Juna homo, vestita en tola pantalono, sen jako, sen kravato, kun mallongaj ĉemizmanikoj, deziris paroli por Esperanto (bedaŭrinde!). La prezidanto, vidinte lin en tia «uniformo», forprenis al li la parolon tuj post kelkaj frazoj. Tio estis malagrabla ne nur por la parolinto, sed tre neoportuna ankaŭ por la afero, kiun li deziras defendi! Tiu juna homo ne konsciis pri la graveco de la vestoj. Li ne komprenis, ke en tia vestaĵo oni tre taŭge povas paroli en junulara, kamaradeca kunveno, sed ne dum kongreso de sciencistoj!
Se la oratoro ne konas la karakteron de la parolado, li klopodu informiĝi. Li vizitu la ejon, li demandu pri la supozita konsisto de la publiko, pri ĝia nombro. Li ankaŭ informiĝu pri la loka kutimo koncerne la vestaĵon en similaj okazoj. Surbaze de tiuj esploroj, li decidu kiel li vestos sin. Oni komprenu bone: ne temas ĉi tie pri iaj modaj kapricoj, sed pri la dececo de la aspekto. Plej ofte sufiĉas elekti inter nur du vestaĵoj: la solena kaj la ĉiutaga. Almenaŭ por la viroj! La virinoj havos pli grandajn elektoeblecojn. Sed al ili ne estas necese doni apartajn tiurilatajn konsilojn!
Ĉapitro X.
Intelektaj ecoj de la oratoro
1. Ĝenerala kaj speciala kulturoj
La tasko de la oratoro estas paroli publike pri aferoj al li konataj. Ne ekzistas oratoro, kiu povus paroli pri ĉiu ajn temo, ĉar, tute simple, en epoko de granda kaj ĉiuflanka evoluo de la scio, ne povas troviĝi homo, kiu scias ĉion. Tamen, la oratoro, pli ol la aliaj personoj, havas la okazon ne nur paroli en plej diversaj cirkonstancoj kaj pri plej diversaj temoj, sed, eĉ se li parolas pri aferoj el sia fako, li tre ofte estas devigata tuŝi ankaŭ aliajn branĉojn.
Tial ĉiu vera oratoro devas konstante klopodadi larĝigi sian scion. Li devas sekvi la publikan vivon de sia lando, la internaciajn rilatojn, la akiraĵojn de ĉiuj branĉoj de la scienco, la nacian kaj mondan literaturojn, la evoluon de la filozofio, de ĉiuj artobranĉoj. Mallonge, la oratoro senĉese larĝigu sian ĝeneralan kulturon. Se li ne povas ĉion scii, kio, ja, estas komprenebla, li sciu almenaŭ kie li povas ekscii. Li, do, estu bone orientita en ĉiuj branĉoj de la scienco, filozofio kaj arto.