Выбрать главу

(6) Oposicio (latine oppositio) estas kunigo de vortoj, kiuj laŭ sia kutima signifo estas kontraŭaj unu al la alia: freneze saĝa, terure bela.

Kelkaj vortofiguroj estas nomataj «tropoj» (greke tropos). Temas pri tiuj figuroj, kiuj konsistas en la renverso de la ordinara senco de la vorto. La ĉefaj tropoj estas:

(7) Metaforo (greke metafora) estas analogia atribuo de iu vorto al objekto, kiun ĝi normale ne signas. Trovinte analogiojn inter la du objektoj, oni iamaniere transportas la plej karakterizajn ecojn de unu objekto al la alia. Tion oni faras nomante la duan objekton per la vorto de la unua: leono anstataŭ kuraĝa homo; vulkano anstataŭ granda danĝero k.s. depende de la kunteksto. Kelkfoje oni faras malbelajn, bombastajn metaforojn. Manko de klereco kun la samtempa deziro esprimi sin en ia «alta stilo» kaŭzas elekton de banalaj vortoj, aŭ eĉ de vortoj, kiuj neniel povas akordiĝi kun la konkreta teksto de la frazo. Tiamaniere anstataŭ sin esprimi metafore, oni fakte diras stultaĵojn. Konata estas tiaspeca «metaforo», kiun Henri Monnier metis en la buŝon de sia heroo Monsieur Prudhomme: La ĉaro de la ŝtato navigacias sur vulkano.

La metaforo diferencas de la simpla komparo per tio, ke ĝi ne enhavas vorton, indikantan la komparon. Komparo: Li estas forta kiel leono; metaforo: Li estas la leono de la teamo.

(8) Alegorio (greke allêgoria) estas uzo de vorto en la ordinara senco kun la celo elvoki bildon — signitan de tiu vorto — en la spiritoj de la aŭskultantoj, kaj pere de tiu bildo fiksi ilian atenton al alia senco, kiu ne estas rekte esprimita. Se oni, ekzemple, diras: Nia publika ŝipo troviĝas en tempesto, oni elvokas la bildon de ŝipo batata de la ondoj kaj vipata de ventego kaj pere de tiu bildo oni prezentas la danĝeron, kiu minacas la ŝtaton.

La antikvaj popoloj multe uzis la alegorion. Ankaŭ hodiaŭ ĝi estas tre bona retorika figuro. En despotaj, diktatoraj reĝimoj ĝi estas ofte utiligata por eldiri sian penson kaj, laŭ ebleco, eviti persekuton.

(9) Aludo (de la latina ad kaj ludere, al ludi) estas nerekta parolo pri iu aŭ pri io per elvokado de la ideo, sed sen eldiro de la vorto. Ĝi estas iaspeca diskreta komparo, kiu memorigas la aŭskultantojn pri io jam konata al ili. La aludo estas komparebla al pilko, kiu, unue, batas iun objekton, rebatiĝas de ĝi kaj, fine, atingas la celon. Por formi trafajn aludojn oni utiligas ekzemplojn el historio, aŭ el mitologio, el moroj kaj kutimoj. Parolante, ekzemple, pri korupto, oni bone povas uzi la antikvan aludon: Azeno ŝargita per oro transsaltas eĉ la plej altajn murojn! Kiam oni demandis Voltaire, kia ŝajnis al li iu funebra parolado, li respondis: «Kiel la glavo de Karlo la Granda». Nekomprenite, li aldonis: «Longa kaj plata».

(10) Ironio (greke eironeia) estas aŭ tropo, nome vortofiguro, aŭ pensofiguro. En ambaŭ okazoj oni diras la kontraŭon de tio, kion oni pensas, sed oni ĝin diras tiel kaj en tia kunteksto, ke la aŭskultantoj bone komprenas la kaŝitan sencon. Pri fripono oni diras, ekzemple, «la bona apostolo» aŭ «la honestulo»; pri neklerulo oni diras «nia Sokrato». Tiuj ekzemploj apartenas al kategorio de tropoj. Se la ironio estas esprimata per tuta frazo aŭ per pluraj frazoj, temas pri pensofiguro.

La ironio povas esti bonkora, skeptika, bruta, maldolĉa, acida, veneniga. Tre forta kaj pika ironio fariĝas sarkasmo.

(11) Katakrezo (greke kataĥresis) estas speco de metaforo, preskaŭ deviga metaforo, kaŭzita pro la manko de konvena aparta vorto por signi la ideon. Anstataŭ eltrovi novan vorton, oni tiel diras «paperfolio». Same oni diras «piedoj» de podio, de seĝo, de tablo; aŭ «brakoj» de brakseĝo. La oratoro estu singarda en la uzado de tiu figuro. Oni ne kreu novajn katakrezojn, se tio ne estas necesa aŭ tre utila. La katakrezojn, kiujn la praktiko jam akceptis, oni povas, kompreneble, libere uzi.

(12) Hipalago (greke hyppalagê) ne estas tre ofta figuro: oni atribuas al unu vorto de la frazo tion, kion oni fakte devus atribui al alia vorto de la sama frazo: «Mortiginte homon per tiu tranĉilo kulpa, li…». La vorton kulpa oni fakte devus meti antaŭ la vorton li, kaj ne rilatigi ĝin al tranĉilo, kiu povas esti nek kulpa nek malkulpa! Tamen, ankaŭ tiu figuro povas esti bone uzata, se ĝi sukcesas reliefigi ion. En la supra ekzemplo ĝi sendube sukcesas atentigi pri la uzita rimedo por mortigi homon.

(13) Metonimio (greke metonymia) estas iom simila al hipalago. Ĝi estas vortfiguro, uzata por signi iun objekton per vorto, kiu indikas alian objekton, sed objekton ligitan al la unua per rilato logika, historia aŭ kutima. Oni povas esprimi la efikon pere de la kaŭzo: bela mano anstataŭ bela skribo; aŭ, inverse, la kaŭzon pere de la efiko: trinki la morton anstataŭ trinki venenon. Same tiel oni povas signi intelektajn aŭ moralajn ecojn pere de la fizikaj ecoj: esti sen cerbo, sen koro; aŭ la enhavon pere de la ujo: bona botelo; aŭ la posedaĵon per la nomo de persono: Petro estis incendiita.

La metonimio estas pli vulgara, pli populara ol la metaforo.

(14) Eŭfemismo (greke eufemismos) estas mildigo de iuj ideoj — malagrablaj, malĝojaj, malsimpatiaj — per elekto de pli dolĉaj vortoj. La respekto ofte malebligas, ke oni nomu la aferojn per iliaj veraj nomoj. Oni, do, elektas malpli krudan esprimon: forpasi anst. morti, preni anst. ŝteli…

(15) Antifrazo (greke antifrasis) estas ironia aŭ eĉ sarkasma eŭfemismo: oni aplikas la mildan vorton al situacio tiel kontraŭa al la vera signifo de la vorto, ke ne plu temas pri mildigo sed pri akrigo, ironiigo de la afero. La antikvaj Grekoj ne hezitis nomi la estrojn, kiuj mortigis siajn patrojn, patrinojn aŭ fratojn, Patroama, Patrinama, Fratama.

(b) Pensofiguroj. — Ankaŭ la pensofiguroj estas tre multnombraj. Jen, mallonge, la ĉefaj:

(1) Antitezo (greke antithesis) estas figuro, per kiu oni kontraŭmetas du malajn ideojn. Ĉe oposicio oni apudmetas du kontrastajn vortojn. Se oni esprimas kontrastajn ideojn per taŭge elektitaj frazoj, oni havas antitezon. La kontrasto estas pli forta, pli evidenta ĉe antitezo ol ĉe oposicio.