La memoro, la atento kaj la fantazio agas samtempe. Ili estas la triobla relparo de la oratora intelekta aktiveco. Tiu triobleco postulas grandan intelektan streĉon. Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de la oratora laciĝo. Post la parolado la oratoro ĉiam sentas sin laca. Ju pli vigle, ju pli elegante kaj facile li parolis, des pli laca li estas. La publiko ne komprenas, ke oratoro, kiu plej flue parolas, estas eble pli laca ol oratoro, kiu malbone kaj malflue parolas. Ĉar estas pli malfacile oratori facile ol paroli malfacile!
Por fari bonan paroladon la oratoro devas bone sin prepari, bone memori, atente observi kaj aktivigi sian fantazion.
Ĉapitro XI.
Moralaj ecoj de la oratoro
Ĉu oni povas esti bona oratoro senkonsidere al principoj de moralo? Ĉu la parolado devas respondi al certaj postuloj de la moralo? Ĉu la oratoro mem, en sia publika kaj privata vivo, devas obei al difinitaj kondutreguloj?
Jen la demandoj, kiujn oni prave starigas! Kaj se oni respondas jese, ekestas nova demando: Kiun moralon, kiujn kondutregulojn la oratoro devas atenti?
La vorto moralo havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio ĝi signas la tuton de reguloj regantaj la konduton surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. La relativeco de la koncepto «bono-malbono» faras la moralon relativa. Tial la moralaj reguloj varias de epoko al epoko, de unu sociordo al alia, de unu socia tavolo al alia. Io, kio estas bona, do morala, en socio bazita sur sklaveco, fariĝas malbona, do malmorala en socio, kiu sukcesis nuligi la sklavecon. Al ideoj de Platono pri la ideala ŝtato, en kies bazoj troviĝas la sklava laboro, oni tute certe ne povas nei moralecon el la vidpunkto de la tiamaj konceptoj pri bono kaj malbono. Sed el vidpunkto de la hodiaŭaj konceptoj, defendi la sklavecon aŭ agi por ĝi, estas malmorale. Eĉ en la sama socio la konceptoj pri moralo ne estas la samaj en ĉiuj tavoloj kaj en ĉiuj medioj, kvankam la plej forta grupo regule sukcesas akceptigi siajn moralajn ĉefprincipojn kiel ĝeneralajn.
Sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ tiun parton de la filozofio, kiu esploras kaj donas la principojn kaj regulojn de konduto surbaze de la nocio pri bono kaj malbono. Se la filozofio, en siaj ĉefaj linioj, respegulas la ĝeneralan konkretan sociordon, tamen la unuopaj filozofoj, eĉ de la sama epoko, tre diferencas unu de la alia en siaj konceptoj. La filozofia koncepto estas grandparte kondiĉita de la sociaparteno, sed ankaŭ de aliaj faktoroj kaj kolektivaj kaj individuaj. Tial la moralo de Demokrito, aŭ de Heraklito ne estas identa al tiu de Pitagoro aŭ Empedoklo. La moralaj konceptoj de Sokrato, de Platono, de Aristotelo, de la sofistoj, de Epikuro k.a. grekaj filozofoj tre diferencas inter si. Ne estas loko ĉi tie por tuŝi la diversajn moralajn koncentojn de grandaj filozofoj, kiaj Descartes, Hobbes, Spinoza, Kant, Bentham, Stuart Mill, Spencer, Hegel, Marx k.a. Sed estas menciinde, ke ankaŭ iliaj moralaj konceptoj tre diferencas.
Fine, sub la vorto moralo oni komprenas ankaŭ la praktikan aplikadon de la kondutreguloj, fiksitaj de iu filozofia skolo. En tiu senco oni parolas pri epikura, stoika, platona k.t.p. moralo kaj konduto.
Nu, en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo de la oratoro? Kiajn moralajn ecojn li devus havi?
El vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti tiurilataj reguloj. La oratoro, kiel ĉiu ajn alia homo, vivas en difinita epoko, apartenas al certa socia medio, havas ankaŭ sian propran individuecon. La oratoro, do, havas sian propran mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian propran moralon.
Sed, ekster tiuj filozofiaj konceptoj, kiuj estas diferencaj en diversaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj, ĉiu oratoro nepre devas posedi du moralajn ecojn, kiuj estas la samaj en ĉiuj medioj kaj en ĉiuj epokoj: la honestecon kaj la kuraĝon.
1. Honesteco
La honesteco postulas, ke la oratoro ne nur konvinke kaj entuziasme parolu pri la elektita temo, ne nur ke li sentu la pravecon de siaj ideoj, sed ke en sia publika kaj privata vivo li agu laŭ la ideoj, kiujn li esprimas en sia parolado. Ĝuste tiu eco distingas la oratoron de ordinara demagogo, de mensogulo kaj trompulo, kiu nur ekscitas la pasiojn de la aliaj, sed mem agas kontraŭe, faras la malon de tio, pri kio li parolas.
Estas homoj, kiuj, parolante publike, postulas de la aŭskultantaro oferojn por atingi iun celon, sed kiuj mem nenion oferas por la sama celo. Aliaj en siaj paroladoj luktas por la justeco, por la libereco, por la egaleco, sed ili mem, en la ordinara vivo, estas nek justaj, nek liberemaj, nek ili kondutas egalece kun siaj kunuloj. Tiaj personoj ne estas bonaj oratoroj, ĉar al ili mankas la necesa oratora moralo: la honesteco. Estas malhoneste defendi iun starpunkton per vortoj, sed ne per siaj agoj.
La oratora honesteco ne estas, do, ia abstrakta honesteco nek la honesteco formulita de kiu ajn filozofia skolo, sed honesteco tute konkreta, apartenanta ĝuste al la konkreta oratoro. Liaj vortoj tute simple, devas respondi al liaj agoj. Se tiu harmonio ekzistas, tiam la oratoro agas honeste, kvankam, eble, liaj ideoj ne plaĉas al tiu aŭ alia aŭskultanto, kvankam lia starpunkto estas konsiderata, en kelkaj medioj, kiel malbona aŭ malkorekta.
Tute ne temas ĉi tie pri la moraleco de la parolado mem. Ĝenerale malmorala parolado, nome tia parolado, kiu en difinita epoko devas esti juĝata kiel malmorala en ĉiuj socitavoloj fare de la grandega plimulto de la popolo, tute ne povas esti konsiderata kiel oratoraĵo. Pri tiaspecaj paroladoj la retoriko tute ne okupiĝas. Temas pri aliaj paroladoj, kiuj ĉiam, almenaŭ en iuj sufiĉe fortaj sociaj medioj, estas konsiderataj kiel moralaj laŭ siaj enhavo kaj celo. La oratora honesteco postulas, ke la oratoro konformiĝu en sia konduto al la enhavo de tia bona parolado el morala vidpunkto.
Ĉu tiaspeca honesteco estas vere ĉiam ebla? Ĉu, ekzemple, advokato pledanta por granda krimulo, konformiĝas al tiu postulo?
Unuavide ŝajnas, ke tio ne estas ebla. Se oni supraĵe rigardas la aferon, oni facile opinias, ke defendi krimulon signifas identiĝi kun lia krimo, do, agi malmorale, malhoneste.
Tamen, iom pli profunda analizo montras, ke ne ekzistas tia krimulo, kiu ne havus almenaŭ kelkajn bonajn ecojn. La koncepto pri la krimo konsistas el du elementoj: el la priskribo de la krimo en la leĝo kaj el la fikso de la puno. Ne ekzistas krimo, kiu ne estus tiel difinita. La priskribo estas ĉiam preciza, konstanta, nevaria: Kiu mortigas homon. . La puno estas ĉiam nepreciza, nekonstanta, varia: … estos punita per x-jaroj ĝis y-jaroj da mallibereco. La puna formulo estas ĉiam tiel aŭ simile variebla. Kial? Ĉar multnombraj cirkonstancoj kaj de la krimo mem kaj de la krimaŭtoro faras, ke la krimo estas pli aŭ malpli grava. Tiuj cirkonstancoj povas esti eĉ tiaj, ke ne plu temas pri krimo, kvankam per iu konkreta ago estas farita ĝuste tio, kio en la leĝo estas antaŭvidita kiel krimo. Mortigo de homo estas krimo laŭ ĉiuj juraj sistemoj de la hodiaŭo. Sed, se frenezulo faras tion, aŭ se oni tion faras en la stato de necesa sindefendo, la mortigo ne plu estas krimo. Por ne longigi, estas klare ke multnombraj personaj kaj faktaj cirkonstancoj influas al klasifiko de iu ago kiel krima.
La tasko de advokato-oratoro ne estas defendi la krimon, sed defendi la akuziton. Antaŭ la juĝistoj troviĝas kaj la farita ago (eble krimo) kaj la tuta personeco de la aginto. Se la devo de la prokuroro estas trovi en la ago la elementojn de la krimo, la tasko de la advokato estas trovi en la sama ago la elementojn, kiuj ekskludas la krimon, aŭ kiuj malgravigas ĝin. Tiu tasko estas alte morala. Ĝi ebligas la korektan kaj justan juĝadon. Se estas morale puni la krimon, estas almenaŭ tiom morale helpi al liberigo de homo maljuste akuzita, aŭ al mildigo de la puno, tro severe postulita!