Выбрать главу

La oratora honesteco enhavas ankoraŭ unu gravan elementon: la veremon. Ne estas granda oratoro tiu, kiu konscie eldiras malveraĵojn, kvankam, eble, tio estas farita en la plej bela formo, laŭ ĉiuj, plej klasikaj retorikaj reguloj. La klopodoj de la oratoro studi ĉiujn retorikajn eblaĵojn por doni al la parolado kiom eble plej grandan efikon, estas noblaj, se tiuj klopodoj estas metataj en la servon de la vero. Male, se malhonestulo utiligas la retorikan teknikon por semi mensogojn, li agas malhoneste. Tia persono sukcesas unu aŭ du fojojn trompi sian publikon. Sed, kiam oni konstatos, ke li konscie eldiras malveraĵojn, ke li ne sentas la paroladon kiel sian, ke li ne agas tiel, kiel li parolas, la publiko pli aŭ malpli frue forĵetos kun indigno liajn ideojn. Kaj, poste, eĉ se li iam parolos verece, eĉ se en sia parolado li esprimos iun veron, oni ne plu kredos al li. La malveremo de la oratoro estas mortiga por la parolado.

Tuŝinte la demandon pri la veremo de la oratoro, ni ne povas ne remencii, ke la vero estas relativa, ke ĝi dependas ne nur de la atingita evoluŝtupo en ĉiuj branĉoj de la homa scio, sed ke ĝi ankaŭ sufiĉe varias de medio al medio en la sama epoko.

Krome, la vero, eĉ kun tiu rezervo de relativeco, ĉiam estas sintezo de du inter si kontraŭaj flankoj: de la tezo kaj de la antitezo. Se en unu parolado oni lumigas kiun ajn problemon, oni devas ĉiam klopodi lumigi ĝin de ĉiuj flankoj, do sintezigi ĝian tezon kaj ĝian antitezon. Sed en la diskutparoladoj, kiam pluraj oratoroj lumigas la saman problemon por eltrovi la veron, unuopa oratoro povas akcenti nur unu ĝian flankon, dum alia oratoro pritraktas la alian flankon. Ĉar la tuto de la farataj paroladoj devas rezultigi iun veron, tial ĉiu el la oratoroj, kiu kontribuas al tiu fina vero, agas fakte verame, kvankam li eldiras nur parton, aŭ eĉ nur parteton de la vero. En tiu senco oni devas kompreni la veramon de la oratoro.

La oratora honesteco ne estas, do, identa al honesteco en vulgara senco de la vorto. Iu persono povas esti honesta en la privata vivo el vidpunkto de la aktuala moralo en la koncerna medio, sed li tamen povas ne havi la oratoran honestecon. Se iu persono, ekzemple, alvokas la aŭskultantojn al lernado de la Internacia Lingvo, sed mem tute ne scias aŭ scias tro modeste ĝin, li aŭ ŝi povas esti tre honesta en la privata vivo, sed tamen al tia persono mankas la oratora honesteco. Tiu manko malgrandigas la valoron de la parolado kaj tre facile povas ĝin eĉ plene neniigi.

Dum grava internacia lingvista kongreso, unu el la partoprenintoj parolis sufiĉe bele kaj ne tro malinteligente pri la laboroj de IALA. Li postulis, ke la kongreso akceptu favoran rezolucion konforme al lia tezo. Unu el la aŭskultantoj demandis la oratoron ĉu li mem, aŭ kiu ajn alia persono en la mondo, scias bone almenaŭ unu el la tiamaj kvar projektoj de IALA. La oratoro, konfuzite, devis konfesi, ke nek li nek iu ajn alia persono scipovas la projektojn. Tio definitive, pli ol io ajn alia, mortigis la tutan paroladon.

La oratora honesteco estas, sekve, ne nur necesa el vidpunkto de kiu ajn morala koncepto, sed ĝi ankaŭ estas grava elemento de sukcesa parolado.

2. Kuraĝo

Alia kvalito de ĉiu oratoro estas la kuraĝo. Ĝi estas aparta, oratora kuraĝo, kiu havas nenion komunan kun la kuraĝo en la ordinara senco de la vorto. Ekzistas homoj, kiuj estas tre kuraĝaj en la vivo, sed tamen ne estas kuraĝaj kiel oratoroj. Kaj inverse ekzistas personoj, posedantaj grandan oratoran kuraĝon, kvankam en la ordinara vivo ili ne estas tro kuraĝaj.

Soldato, kiu kuraĝe batalas sur la batalkampo; patrino, kiu kuraĝe protektas siajn infanojn en danĝero; homo, kiu kuraĝe saltas en riveron por savi dronanton; junulo, kiu kuraĝe luktas en la sportejo — ĉiuj ĉi personoj estas sendube kuraĝaj laŭ iu maniero. Sed tio ne signifas, ke ili havas la oratoran kuraĝon. Al tiuj kuraĝuloj sur aliaj kampoj de aktiveco, povas tre facile okazi, ke, parolante publike, mankas la vorto, ke ili konfuziĝas, ne plu scias daŭrigi, ripetadas senhelpe la saman frazon.

Kiom da fojoj okazas, ke vera heroo, alkondukita antaŭ la entuziasman publikon por diri al ĝi kelkajn vortojn, montriĝas en tiu okazo la plej granda malkuraĝulo! Balbutante li parolas iajn ajn sensencajn vortojn, tute ne konsciante pri tio, kion li parolas. Ofte eĉ okazas, ke li ne kapablas eldiri unu solan vorton, sed kiel kondamnito je morto, senespere staras antaŭ la amaso, dum la cerbofunkciado estas plene haltigita!

Aliaj personoj, kiuj flue kaj elokvente parolas en privata konversacio tamen ne kapablas paroli publike pro la manko de oratora kuraĝo. Dum iu bankedo, aŭ dum amika kunveno, aŭ en simila okazo ofte iu persono amuzas la tutan rondon rakontante anekdotojn kaj spritaĵojn. Alia, en sama situacio,

kapablas tre bele evoluigi sian penson pri diversaj kulturaj, politikaj, filozofiaj aŭ aliaj demandoj. La afero iras glate, dum tia persono sidas kaj amikece parolas. Sed, se en la sama medio, kun la samaj aŭskultantoj, pri la sama temo tia «privata elokventulo» estas devigata paroli starante, se oni anoncas, ke, jen, nun li parolos, subite mankas al li la vorto kaj li, tute simple, ne kapablas paroli, aŭ almenaŭ li ne kapablas paroli tiel elokvente, kiel «private». La kaŭzo estas: manko de oratora kuraĝo.

Grava psika ŝanĝiĝo okazas interne de la oratoro jam antaŭ la momento de la paroladkomenciĝo. La parolonto fartas iel malbone, liaj nervoj estas streĉitaj, en la koro li sentas premon. Ju pli grava estas la parolado, des pli forta estas la timtremo. Tiun senton havas ĉiu oratoro en pli aŭ malpli alta grado. Eĉ la oratoro, kiu kutimas ofte paroli publike, ne povas liberiĝi de ĝi. Kelkfoje la timtremo turmentas la oratoron plurajn horojn, eĉ plurajn tagojn antaŭ la parolado.

En la momento de la parolado mem, la timtremo manifestiĝas diversmaniere. Mallertaj oratoroj ne povas kaŝi la tremadon de la manoj (plua kaŭzo por teni ilin ie firme!) kaj de la voĉo. Ilia vizaĝo fariĝas nervoza grimaco. Ilia tuta sinteno montras profundan ekscitiĝon. Ne malofte eĉ la lango estas paralizita kaj la buŝo ne kapablas eligi artikigitan sonon!

Peza, turmenta situacio ekestas tiam ne nur por la oratoro, sed ankaŭ por la publiko. Eĉ se ĝi ne simpatias lin, tamen en tiaj okazoj kompataj sentoj vekiĝas. La aŭskultantoj dezirus iel helpi la oratoron: aŭdiĝas tusetado por altiri lin al la realaĵo, rimarkeblas moviĝado, susurado… kaj eĉ aplaŭdoj. Nur por savi la situacion! Ofte nenio helpas kaj la afero estas definitive fuŝita. Se, tamen, la oratoro, post momenta hezitado, sukcesas retrovi sin mem, tuj la atmosfero pliheliĝas. Lia voĉo fariĝas klara, liaj gestoj firmaj, dum la publiko komencas libere spiri.

Ĉe bona oratoro la publiko neniam rimarkas timtreman ekscitiĝon. Neniam iu el la aŭskultantoj venas al ideo, ke sub la trankvila aspekto de la oratoro, kaŝiĝas profundaj emocioj; ke tia oratoro povus halti, konfuziĝi, balbuti. Tute simple, oni fidas al li, oni aŭskultas lian paroladon, sekvas liajn pensojn, aprobas aŭ malaprobas, sed oni ne havas timon por li! Kreiĝas tiel iu agrabla agordo, kiu grandparte ebligas tiun mirindan konversacion inter la oratoro kaj lia publiko, kia estas la publika parolado. Male, se al la oratoro mankas la kuraĝo, se la publiko tion rimarkas, ekestas ia nervozeco, kiu en ĉiu okazo treege ĝenas kaj la oratoron kaj la publikon, kaj kiu povas eĉ finiĝi tre malbone.

Ĉu la timtremo estas forigebla? Ĉu oni povas akiri la oratoran kuraĝon?

La timtremo estas neniam plene forigebla. Oni povas ĝin nomi ekscitiĝo, aŭ emociiĝo aŭ alimaniere, fakte ĉiam temas pri iaspeca timtremo. Kaj ne ekzistas oratoro, kiu ĝin ne havus almenaŭ en la plej modesta kvanto. Eĉ pli: estas bone havi iom da timtremo. Ĝi iel ekscitas la nervojn, laborigas la cerbon, levas la oratoron en staton de iaspeca malforta ekstazo. Ĉio ĉi faras, ke lia memoro, lia atento kaj lia fantazio funkcias pli bone. Iom da timtremo, do, helpas al la oratoro mobilizi ĉiujn funkciojn de la intelekto. Ĝi ne estas danĝera, sed utila. Ĝi estas la timtremo de grandaj oratoroj, timtremo ne rimarkebla de la publiko, timtremo fekunda. Ĝi neniam povas konfuzi la oratoron, malkuraĝigi kaj paralizi lin.