La alia timtremo, nome tiu, kiu ĝenas, estas tre danĝera. Tiun timtremon oni devas forigi. Studado de retoriko, serioza preparo de la parolado, ripetado de la ĉefaj pensoj en si mem, notado de la ĉefaj punktoj — ĉio ĉi kreas ĉe la parolonto la konscion, ke li bone regas la temon, ke nenia speciala malagrablaĵo povas al li okazi. Tiu konscio samtempe firmigas lian pozicion rilate la publikon. La oratoro havas la certecon, ke li konas pli bone la aferon, ol la publiko. Tio kreas la necesan memfidon, kiu kaŭzas la kuraĝon.
Aliflanke, por forigi la timtremon estas tre konsilinde ekzerciĝi kiom eble plej multe. La komencantoj ekzerciĝu en sia ĉambro aŭ en alia loko, kie ili ne estas videblaj. Ili provu eldiri la tutan paroladon laŭte kaj ili imagu, ke publiko aŭskultas ĝin. Multaj grandaj oratoroj agis tiel en la komenco! Kelkfoje ili eĉ metis antaŭ sin plurajn vicojn da seĝoj, por ke ilia fantazio pli facile povu imagi la publikon!
La paroladojn oni faru unue en malgrandaj rondoj de amikoj, kamaradoj, kolegoj. Poste, kiam la juna oratoro konstatos, ke li havas sufiĉan kuraĝon, li povos iri antaŭ la pli larĝan publikon. Tiu praktikado ĉiam pli kaj pli firmigos la kuraĝon de la oratoro, tiel ke fine li ricevos la necesan sekurecon.
En la Esperanto-movado oni havas bonegan okazon ekzerciĝi en la societoj. Bedaŭrinde tro ofte oni nur legas diversajn kunmetaĵojn, anstataŭ libere eldiri ilin. Oni komencu tie per simpla rakontado de anekdoto, de vojaĝimpreso, de iu ajn interesa okazaĵo. Tio estas tre facila. Poste oni transiru, iom post iom, al pli komplikaj temoj, kiuj postulas pli grandajn streĉoin kaj ĉiam pli proksimiĝas al tipa parolado. Se en la societo troviĝas lerta oratoro, li helpu la komencantojn per konsiloj, kaj ili ne ofendiĝu pro la eventualaj rimarkoj. Nur tiel, kritikataj de si mem kaj de la aliaj, ili povos bone progresi.
Oni ĉiam memoru, ke sen oratora kuraĝo oni ne povas esti oratoro, kvankam oni havas ĉiujn aliajn necesajn ecojn.
Ĉapitro XII.
La publiko
Estas jam dirite: la parolado estas iaspeca konversacio. Por ĉiu konversacio estas bezonataj almenaŭ du personoj. Ankaŭ por tiu ĉi publika konversacio estas necesaj du elementoj: la oratoro kaj la publiko.
Al kvalito de la parolado la publiko kontribuas per siaj reagoj multe pli ol oni kutime opinias. Ĝi ne nur povas helpi aŭ malhelpi la oratoron en lia tasko, sed ankaŭ ĝenerale ĝi, per sia sinteno, per sia konduto, gravigas aŭ malgravigas la esprimitajn ideojn kaj donas al la tuta parolado difinitan agordon. Spontanaj aplaŭdoj meze aŭ fine de la parolado ne estas nur simplaj signoj de aprobado. Ili donas freŝan kuraĝon al la oratoro kaj plifortigas la entuziasmon de la publiko mem. Aŭ — alia ekzemplo — protestokrioj de unuopuloj aŭ de la plimulto estas ne nur senkuraĝigaj por la oratoro, sed ili kreas ankaŭ nervozecon, streĉitecon en la tuta atmosfero.
En tiu konversacio inter la oratoro kaj la publiko, la oratoro esprimas sin per vortoj, per gestoj, per sia tuta sinteno. La publiko diversmaniere respondas al liaj ideoj. Ĝi aprobas aŭ malaprobas, ĝi primokas aŭ dubas, ĝi restas glacie malvarma aŭ preskaŭ delire ekstazas… Siajn sentojn kaj pensojn la publiko esprimas per aplaŭdoj, bonvolema aŭ ironia rideto, per rimarkoj, krioj, sopiroj, kapoklinoj, jesado kaj neado, per dormetado aŭ tusetado, eĉ per fajfado aŭ per malĝentila, laŭta oscedado.
Se, do, la oratoro influas la publikon per sia parolado, ankaŭ la publiko influas la oratoron per siaj agoj kaj reagoj. Eĉ la plej bona oratoro povas nenion aŭ nur tre malmulte atingi antaŭ malbona publiko. Aliflanke, ne tro granda oratoro povas kelkfoje atingi mirindajn sukcesojn antaŭ bona publiko, kiu lin ĉiurilate helpas. Vere, por la sukcesigo de la parolado, la publiko havas unuarangan signifon!
Sed, kio fakte estas la publiko?
Oni povus tute simple respondi, ke la publiko estas la tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon. Tiu difino estas esence bona, se oni limigas la koncepton de publiko al la nura nombro de personoj, kiuj aŭskultas la paroladon. Tia formala koncepto, tamen, neniel kontentigas la postulojn de retoriko. La publiko havas sian propran karakteron, kiu dependas ne nur de la nombro, sed ankaŭ de plej diversaj personaj kvalitoj de la aŭskultantoj kaj de pluraj eksteraj cirkonstancoj. El psikologia vidpunkto tio estas tre grava. Kaj ĝuste tiu ĉi flanko de la koncepto publiko interesas la retorikon.
Objektive, la publiko estas adicio de ĉiuj unuopaj individuoj, kiuj formas la tuton de la aŭskultantaro. Tiu tuto, do, konsistas el multnombraj partetoj, kiuj havas siajn specialajn ecojn kaj kvalitojn. Inter la ĉeestantoj troviĝas personoj pli inteligentaj kaj malpli inteligentaj. Inter ili estas unuopuloj tre kleraj, malpli kleraj kaj nekleraj. Neniu aŭ nur kelkaj el la aŭskultantoj povas koni iom aŭ bone la pritraktatan temon, sed povas ankaŭ okazi, ke ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konas ĝin bone. Grandaj diferencoj povas ekzisti inter la aŭskultantoj koncerne viglecon, temperamenton, aĝon k.t.p. , k.t.p. El kiu ajn vidpunkto oni rigardas la publikon, ĉiam oni trovas, ke ĝi konsistas el multaj individuecoj.
Se, do, la publiko ne povas esti konsiderata kiel simpla tuto de personoj, kiuj ĉeestas la paroladon, ĉu, eble, oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko! Ĉu, ekzemple, parolante pri la aĝo de la publiko, oni povus adicii la aĝojn de ĉiuj ĉeestantoj, dividi la tiel ricevitan ciferon per la nombro de la ĉeestantoj, kaj diri: jen, la meza aĝo estas 35 jaroj, aŭ 30 jaroj…?
Tiaspeca matematika eltrovado de la publikkaraktero el iu vidpunkto, estus tute malkorekta. Antaŭ ĉio estas akcentinde, ke la nuancoj inter la kvalitoj malebligas fari iun ajn konkludon. Se oni povas trovi la mezan aĝon, oni tute ne povus trovi, laŭ la sama metodo, la mezan inteligentecon aŭ klerecon de la publiko. Krome, la apartaj kvalitoj de nur kelkaj personoj estas kelkfoje plene neglekteblaj, dum alian fojon ili povas havi tre decidan rolon por la kvalito de la publiko. Pluraj infanoj en plenaĝula kunveno havas nenian signifon por la aĝa matureco de la aŭskultantoj, sed ĉeesto de kelkaj elstaraj personoj povas tre altigi la tutan nivelon de la publiko!
Oni klare vidas, ke neniaj matematikaj formuloj povas helpi en la difinado de la publiko. La intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj.
Cetere, oni devas memorigi, ke la karaktero de la publiko dependas ne nur de ĝia interna konsisto, sed ankaŭ de diversaj eksteraj cirkonstancoj. La tempa kaj loka fikso — por tiel diri — de la aŭskultantoj povas multe influi la karakteron de la publiko. Publiko, konsistanta, ni diru, el 200 personoj, havas alian karakteron el retorika vidpunkto, se ĝi troviĝas en unu ejo, kaj alian karakteron, se ĝi troviĝas en alia ejo. En ambaŭ okazoj temas pri la samaj 200 personoj, sed la grandeco, la aspekto, la akustiko de la ejo ŝanĝas ilian karakteron de publiko. Aliflanke la samaj 200 personoj reagos alie matene, alie posttagmeze, alie vespere en tute sama ejo. Fine, la sama publiko povas esti tre bona por iu temo, por iu oratoro, sed malbona por alia temo, aŭ por alia oratoro.
El retorika vidpunkto, la publiko estas, sekve, kompleksa koncepto, konsistanta el pluraj elementoj. Ĉiuj ĉi elementoj, kune, rezultigas la karakteron de difinita publiko.
1. Fizikaj kondiĉoj
La publiko estas ĉiam ie lokigita. Ĝi troviĝas aŭ en iu fermita ejo — prelegejo, teatro, kinejo, lernejo — aŭ sur malfermitaj lokoj: placoj, stratoj. La publiko povas stari aŭ sidi, ĝi povas esti multnombra, plurmila, sed ĝi povas esti ankaŭ tute malgranda.