Выбрать главу

Kie ajn estu la publiko, kia ajn estu ĝia grandeco, ĝi devas ĉiam bone aŭdi la oratoron. Se la parolado okazas en fermita ejo, la oratoro esploru la akustikon kaj konstatu, ĉu lia voĉo estas sufiĉe forta, por ke ĉiuj bone aŭdu lin. Laŭ la ebleco li evitu la megafonojn. Sed, se li antaŭvidas, ke pro la grandeco kaj nebona akustiko de la salono, li povus esti neaŭdebla, tiam li uzu laŭtigilojn. En grandaj kunvenoj, precipe sur malfermitaj surfacoj, oni ĉiam uzas laŭtigilojn. La oratoro konvinkiĝu antaŭ la parolado, ĉu ili bone funkcias. Multfoje okazas, ke dum la parolado mem la publiko aŭdas el la megafonoj iajn strangajn sonojn anstataŭ la voĉo de la oratoro. Ekestas ridoj aŭ murmurado, dum la oratoro disvolvas eble tre belajn pensojn. Tia incidenteto povas multe malutili al ia parolado. Oni evitu ĝin per persona kontrolo pri la bona funkciado de la laŭtigiloj.

La publiko devas farti komforte. Tio signifas, ke ĝi devas troviĝi en pozicio nelaciga. Plej bone estas, se la publiko sidas. Tio estas preskaŭ ĉiam ebla. Nur en esceptaj okazoj la publiko ne povas sidi. La soldatoj, kiujn alparolas generalo, ne sidas. Same tiel oni ne sidas en grandaj popolkunvenoj, dum funebraj paroladoj kaj en kelkaj aliaj okazoj. Se la publiko, pro la karaktero mem de la parolado, ne povas sidi, oni almenaŭ atentu, ke al ĝi ne estu tro varme aŭ tro malvarme. La paroladojn sur malfermitaj surfacoj oni okazigu, somere, en la ombro, frue matene, aŭ vespere. Vintre oni agu inverse. Se tio ne estas ebla, la oratoro laŭ la ebleco mallongigu sian paroladon. Li memoru, ke estas pli bone paroli mallonge al nelaca publiko, ol paroli longe al publiko laca pro frosto, varmego, vento k.s.

Multnombra publiko ne povas esti komforta en malgranda salono. Aliflanke, tro granda salono ĝenas ne nur la oratoron, sed ankaŭ la relative malgrandan publikon. Plej bone oni fartas en salono, kiu precize respondas al la nombro de la aŭskultantoj. Tial, se oni povas ĝin antaŭvidi, oni nepre prenu tian salonon, en kiu ĉiu havos agrablan sidlokon kaj en kiu neniu aŭ nur kelkaj sidlokoj estos malplenaj. El psikologia vidpunkto tio estas tre grava. La publiko sentas sin iel perdita en tro malplena salono. Tiu malpleno disradias certan malvarmon kaj malhelpas la necesan kunfandiĝon de la unuopaj aŭskultantoj, ilian transformiĝon en publikon. La fizika malproksimeco de la aŭskultantoj unu de la alia, faras, ke ankaŭ psike ili estas malproksimaj, ke ĉiu reagas tro individuece, ke, do, ili ne formas unu tuton. Ne estante «publiko» en vera senco de la vorto, sed «aro da aŭskultantoj», ili ne povas reagi kiel publiko. Ili, ekzemple, ne kuraĝos aplaŭdi aŭ laŭte malaprobi.

Se hazarde okazas, ke la salono estas tro granda, la oratoro invitu la aŭskultantojn sidiĝi en la unuajn vicojn, kolektiĝi ĉirkaŭ lin. Tiel li sukcesos krei la kontakton inter la aŭskultantoj, kiuj, almenaŭ dum la parolado, forgesos la malplenon malantaŭ la dorso!

La publiko povas esti nekomforta ankaŭ pro aliaj kaŭzoj. La nefumantoj sentas sin malbone, se oni fumas en la ejo, kaj la fumantoj estas ĝenataj, se ili ne povas fumi. Estas paroladoj, dum kiuj ne eblas fumi. Dum prediko en preĝejo, dum lekcio en akademio aŭ en universitato, dum funebra aŭ alia solena parolado oni neniam fumas. Sed en la parlamento, en diskutsocieto kaj en similaj okazoj estas kutimo fumi. Principe estas bone malpermesi la fumadon ĉiam, kiam la parolado havas almenaŭ iom solenan karakteron aŭ kiam la personeco de la oratoro, la digno de la temo aŭ la spirito de la ejo postulas tion. Sed en tiaj okazoj oni ne forgesu la fumantojn! Se la parolado estas tro longa, aŭ se pluraj oratoroj viciĝas unu post la alia, oni faru mallongajn paŭzojn, por ke la publiko povu iom ripozi kaj refreŝiĝi.

La ejoj havas ne nur siajn dimensiojn, sed ankaŭ sian propran spiriton. La publiko ne estas komforta, se la spirito de la ejo evidente kontraŭas al la temo de la parolado. Oni ne povas lokigi la publikon en vilaĝan drinkejon, se oni deziras paroli al ĝi pri scienca temo. Same tiel, oni ne povas en scienca akademio fari paroladon pri kiu ajn vulgara afero.

La spiriton de la ejo kreas la tradicio, la kutima uzo de la ejo, ĝia arta valoro k.t.p. Ĝuste tiu spirito faras, ke la ejo taŭgas aŭ maltaŭgas. Ĝi ankaŭ estas la kaŭzo, ke ne malofte iu ejo havas sian propran publikon, kiu vizitas ĝin senkonsidere al la aranĝo, al la temo de la parolado, al la persono

196

de la oratoro. Aliflanke okazas, ke ne la ejo, sed la oratoro aŭ la pritraktota temo altiras la publikon. Se la parolado okazas en absolute nekonvena ejo, ĉar la temo kaj la persono de la oratoro malharmonias kun ĝia spirito, la publiko sentas sin malagrable. Veninte nur pro la kutimo viziti la koncernan ejon, ĝi enuos kaj ne atentos la oratoron. Se ĝi ĉeestas, ĉar la temo interesas ĝin, denove ĝi estos nekomforta, ĉar ĝenos ĝin la spirito, kiun disradias la ejo. La plej bona, la plej komforta estas tiu ejo, kiu plene respondas al la valoro de la temo, al la digno de la oratoro kaj al la kutimoj de la publiko en la koncerna loko.

Senkonsidere al tiu aparta spirito, ĉiun ejon oni povas tiel ordigi, ke ĝi havu difinitan agordon. Depende de la karaktero de la parolado, oni povas doni al la ejo aspekton gajan, aŭ tristan, aŭ seriozan, aŭ bataleman, aŭ solenan… Tiucele oni povas uzi diverskolorajn drapojn, flagojn, florojn, plantojn, bustojn, skulptaĵojn, bildojn, fotografaĵojn. Kelkaj sociaj aŭ kulturaj movadoj havas siajn proprajn kolorojn kaj flagojn, kiujn oni povas utiligi por solenigi la paroladon.

Bone kaj taŭge aranĝita ejo povas multe kontribui al kreo de konvena atmosfero, al preparo de la publiko por la parolado. Multego da flagoj sur la placo, grandaj drapoj kaj tapiŝoj pendantaj de sur la fenestroj, bele ornamita tribuno, muziko kaj kantado — ĉio ĉi sendube kreas konvenan agordon en granda popolkunveno! Aliflanke, nigraj kurtenoj, nigra drapo ĉirkaŭ postamento de busto, kelkaj diskretaj palmobranĉoj aŭ alia verdaĵo laŭ la kutimo de la lando, tute certe efikas malgaje-solene en kunveno, dediĉita al memorigo de mortinto. Flagoj de ĉiuj nacioj, kiujn per sia grandeco superas la Esperanta flago, floroj kaj verdaĵo, ludado de la himno plifortigas la internaciajn sentojn, levas la spiritojn, preparas ilin al solena malfermo de Universala Kongreso!

Oni, tamen, ne troigu rilate la aranĝadon de la ejo. Kaj oni memoru, ke kelkfoje la plej bona ornamo estas nenia ornamo. Ne malofte oni devas forigi la ornamaĵon, kiun kutime havas la ejo, por krei oportunan kadron. La ĉefa afero estas, ke la aspekto de la ejo harmoniu kiom eble plej multe kun la karaktero de la parolado. Ankaŭ tiurilate, kiel ĉiam, la malharmonio kaj la malproporcio estas tre danĝeraj kaj povas mortigi la paroladon.

Por la spiritostato de la publiko, ankaŭ la horo de la parolado havas ne bagatelindan signifon. Spirite oni estas plej freŝa matene kaj plej malfreŝa en la frua posttagmezo. Tial, se la oratoro povas fiksi la horon de la parolado, li nepre evitu paroli en la frua posttagmezo.

La grandan plimulton de profesiaj paroladoj oni faras matene. Profesoro parolas matene en la universitato, pastro predikas matene en la preĝejo, advokato pledas matene antaŭ la tribunalo. Tamen, tre ofte oni estas devigata fari ankaŭ tiajn profesiajn paroladojn dum la posttagmezo aŭ dum la vespero. En tiu okazo uni klopodu okazigi la paroladon kiel eble plej malfrue. Kelkfoje, se, nome, la parolado daŭras plurajn horojn, oni eldiru la plej gravajn partojn aŭ matene aŭ vespere. En tre grandaj procesoj la advokatoj parolas ne nur dum pluraj horoj, sed eĉ dum pluraj tagoj. En tia kazo la oratoro povas bone elekti la partojn, kiujn li eldiros en la plej konvena tempo.

Se ne temas pri profesia parolado, sed pri parolado por la larĝa publiko, estas plej bone eldiri ĝin vespere. Tiam la spiritoj, post la taga laboro, refreŝiĝas. Krome, la arta lumigo de la ejo faras ĝin pli taŭga por la parolado. Fine, oni ebligas al pli granda nombro da personoj ĉeesti ĝin. Ankaŭ tiu regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe ĝi validas.