Выбрать главу

2. Intelekta nivelo

La publiko multe kontribuas al la kvalito de la parolado per siaj intelektaj ecoj. La grado de ĝia inteligenteco, de ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco estas decidigaj por la nivelo de la parolado. Se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko. Se la publiko estas klera, se ĝi bone konas la fakon, al kiu rilatas la parolado, la oratoro povas esprimi sin libere, senĝene, elektante la plej adekvatajn vortojn kaj terminojn. Male, se la publiko estas malklera, se la priparolata afero estas al ĝi nekonata, la oratoro simpligos la paroladon, evitos ĉiun ajn iom pli komplikan penson, uzos nur la plej ordinarajn vortojn, klarigos la fakajn terminojn. Ĉio ĉi estas tre turmenta por la oratoro. Sed ĝi tamen ebligas al li starigi almenaŭ ian modestan kontakton kun la publiko. Por atingi tiun ĉefan celon de ĉiu ajn parolado, la oratoro devos eble oferi kaj la belecon de la formo kaj, almenaŭ parte, la kvaliton de la enhavo. En lia parolado mankos profundaj pensoj, retorikaj figuroj, larĝaj gestoj, dum la stilo tute certe malboniĝos. La oratoro devos senĉese doni apartajn klarigojn pri la uzitaj vortoj aŭ esprimitaj frazoj. Tio rompos la arkitektan tutecon de la parolado. Se interrompo, kiel retorika figuro, servas por plifortigi la ideon, tiaspeca deviga interrompo estas necesa por doni la plej elementajn klarigojn. Ĝi, do, ne estas figuro, sed ĝenaĵo. Ĝi estas maltaŭga, sed necesa por komprenigi la paroladon. Similan sorton havas ankaŭ la aliaj retorikaj figuroj, se entute ili povas esti uzataj.

Estas jam menciite, ke la oratoro devas senĉese klopodi plilarĝigi sian scion. Tion oni povas postuli de li. Parolante pri la intelektaj kvalitoj de la publiko, oni principe povus esprimi similan deziron. Sed tiu deziresprimo restus nur en la modestaj kadroj de deziro. La publiko estas tia, kia ĝi estas. La oratoro ne povas ĝin ŝanĝi. Li ne povas — krom en kelkaj tre specialaj kazoj — rifuzi paroli, ĉar la publiko ne plaĉas al li. Same tiel li ne povas elsalonigi ĝin kaj plenigi la ejon per alia publiko. La oratoro devas paroli al tiu publiko, kiu venis lin aŭskulti!

Ĉu, do, senesperiga situacio? Ĉu vere oni nenion povas fari koncerne la kvaliton de la publiko?

Tute ne!

Antaŭ ĉio oni devas substreki, ke la profesiaj oratoroj, parolante pri iu profesia temo, regule havas publikon, kiu estas sufiĉe niveligita el vidpunkto de la konkreta temo. Advokato, kiu parolas antaŭ tribunalo, havas antaŭ si juĝistojn, do samfakulojn, konantajn la specialan temon de la parolado. Scienculo, preleganta en akademio, parolas al siaj kolegoj, do al personoj, kiuj havas proksimume la saman klerecon kiel li. La studentoj en la universitatoj havas certagrade minimuman komunan klerecon, kio tre faciligas la taskon de la profesoroj. Ankaŭ la soldatoj, kiuj aŭskultas paroladon de sia superulo, iurilate estas egaligitaj, kvankam laŭ klereco kaj individua inteligenteco ili povas tre diferenci inter si. Same tiel, la kredantoj, al kiuj predikas pastro en preĝejo, diferencas inter si koncerne kulturon, sed ili tamen prezentas unuecan, homogenan tuton, ligitan per la komuna kredo. Oratoro, parolanta en parlamento, evoluigas siajn pensojn antaŭ publiko, kiu estas sufiĉe homogena el retorika vidpunkto, kvankam la deputitoj apartenas al diversaj partioj, ofte inter si antagonismaj. Multe pli grandan homogenecon de la publiko oni trovas en laboristaj sindikatoj kaj asocioj, se la parolado pritraktas diversajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn, kiuj interesas la laboristaron. Fine, ĉiu oratoro, kiu parolas antaŭ publiko apartenanta al difinita kultura, politika, aŭ alia movado pri temo proksima al la koncerna movado, havas grandparte publikon, kiu posedas specialajn sciojn pri la temo.

En ĉiuj ĉi kazoj, kvankam inter la aŭskultantoj ekzistas kelkfoje grandaj diferencoj koncerne la ĝeneralan kulturon, tamen la publiko estas sufiĉe homogena koncerne la specialan klerecon, postulatan ĝuste por la konkreta temo. Tio estas jam multo. La tasko de la oratoro estas jam pli facila.

Se ne temas pri strikte profesia parolado, oni tamen povas taŭge influi la konsiston de la publiko per elekto de la medio, per elekto de la ejo, aŭ — ankoraŭ pli bone — per elekto kaj de la medio kaj de la ejo.

La medion oni elektas tiel, ke paroladon pri iu faka temo oni anoncas nur al fakuloj. Parolado pritraktonta, ekzemple, juran, medicinan, teknikan, filozofian aŭ alian specialan temon, estas anoncata nur en medio de juristoj, medicinistoj, teknikistoj, filozofoj. Se la faka temo ne estas tro speciala, se ĝi povas interesi ankaŭ la pli larĝan publikon, tiam oni anoncas ĝin pli larĝe, sed tiel, ke la publiko sufiĉe klare povu ekscii kion pritraktos la oratoro. Tial estas tre bone informi la publikon — ĉu per gazeta anonco, ĉu en speciala invitilo, ĉu alimaniere — pri la ĉefaj punktoj de la parolado. Farante tiel, oni altiras al la parolado ĉefe la publikon, kiu aparte interesiĝas pri la temo pritraktota.

Ankaŭ la elekto de konvena ejo influas la konsiston de la publiko ĝis certa grado. La nura fakto, ke la parolado okazas en difinita ejo, kiu kutime servas por certaj celoj, altiras almenaŭ parte tian publikon, kiu havas la kutimon viziti la koncernan ejon. Se oni, ekzemple, okazigas la paroladon en la ejo de laborista sindikato, aŭ en universitato, aŭ en ejo de iu faka societo, tute certe sufiĉe granda nombro de la aŭskultantoj konsistos el personoj, kiuj ofte vizitas la koncernan ejon: laboristoj, profesoroj kaj studentoj, fakuloj.

Kombinante la elekton de la medio kaj tiun de la ejo, oni ĝenerale atingas la deziratan efikon: la publiko estas sufiĉe homogena por aŭskulti la konkretan paroladon!

La temo de la parolado povas esti ankaŭ tre ĝenerala. Ĝi povas interesi ĉiujn tavolojn de la popolo. Tia temo, inter la aliaj, estas la problemo de Internacia Lingvo, kiu koncernas kaj la laborantajn amasojn kaj la rondojn de specialistoj: sciencistoj, teknikistoj, artistoj, verkistoj, komercistoj k.t.p. Oni, do, riskus havi tre heterogenan publikon, kio devigus la oratoron paroli tro ĝenerale. Por eviti tion, la oratoro devas precize scii kion li volas, kiujn rondojn li deziras altiri per la konkreta parolado, kian publikon li deziras havi. Konscia pri sia celo, la oratoro povas per elekto de la medio kaj de la ejo havigi al si la deziratan publikon ankaŭ en tiu ĉi kazo.

Ĉio dirita estas vere grava el retorika vidpunkto. Ne ekzistas pli malbona publiko ol tro heterogena publiko. Eĉ la plej malklera, sed homogena publiko, estas pli bona ol la heterogena. Bedaŭrinde oni dediĉas al tiu punkto tro malgrandan aŭ nenian atenton. Tial ofte la parolado fiaskas, kvankam al la oratoro oni ne povas nei la kapablon paroli publike. Nur iom da bona volo, nur iom da atento en la preparlaboroj povas doni tre bonajn rezultojn. La oratoro, bona oratoro, ne neglektu la homogenecon de la publiko!

La lingva kulturo de la publiko respondas al ĝia ĝenerala kaj speciala klerecoj. Sekve, ankaŭ ĝi estas tia, kia ĝi estas, kvankam principe, ni ripetas, oni povus esprimi la deziron, ke ĝi estu kiel eble plej larĝa kaj plej profunda! La homogeneco de la publiko manifestiĝas ankaŭ en la homogeneco de ĝia lingvoscio. Tio estas senduba koncerne la naciajn gepatrajn lingvojn. Aliflanke, la diferencoj en la gradoj de la ĝenerala kulturo inter la unuopaj aŭskultantoj, la diverseco de la profesioj kaj aliaj okupiĝoj kaŭzas la lingvan heterogenecon. Ankaŭ tio estas senduba. Ĉar la oratoro kaj la publiko konversacias ĉefe pere de la lingvo, estas pli ol evidente kioman gravecon havas la lingvoscio kaj de la oratoro kaj de la publiko. Vane la oratoro uzas la plej belajn esprimojn, vane li faras la plej konvenajn figurojn, se la publiko tion ne komprenas! Plua kaŭzo por havigi kiel eble plej kleran homogenan publikon!

Tute alie prezentiĝas la demando pri la lingva kulturo de la publiko, se temas pri fremda lingvo. En tiu ĉi kazo la lingva kulturo de la publiko ne respondas al ĝia ĝenerala kulturo kaj speciala klereco. La publiko kutime havas multe pli malgrandan scion pri fremda lingvo ol pri la gepatra. Ĝia klereco povas esti tre granda, sed tamen ĝia kono de la fremda lingvo povas esti, kaj kutime estas, tre malgranda. La oratoro, do, kiu parolas en sia gepatra lingvo al publiko, por kiu la koncerna lingvo estas fremda, devos ĝis la plej alta grado simpligi sian esprimmanieron por esti komprenata. Tio prezentos por li malfacilaĵojn kaj en ĉiu okazo malaltigos la nivelon de la parolado. Se oni ne povas facile paroli en fremda nacia lingvo, oni same tiel ne povas facile aŭskulti paroladon en tia lingvo. La fremdeco de la lingvo detruas la paroladon — tute egale ĉu la lingvo estas fremda al la oratoro aŭ al la publiko!