La Internacia Lingvo ne troviĝas en la sama pozicio, kiel la naciaj fremdaj lingvoj. Unue, ĝi estas multe pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, eĉ ol la gepatra literatura lingvo. Due, se ĝi estas «fremda», tiu «fremdeco» estas sama kaj por la oratoro kaj por la publiko. Kaj se oni prave postulas de la oratoro, ke li bone konu ĝin, same tiel oni prave povas postuli de la publiko, ke ĝi estru, aŭ almenaŭ facile komprenu la Internacian Lingvon. Ĉiu persono, kiu akceptis principe la Internacian Lingvon, devas konscii, ke ĝia rolo ne estas nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco. Bedaŭrinde, ankoraŭ tro multaj uzantoj de la Internacia Lingvo ne konscias pri ĝia vera rolo kaj mallerte turniĝas en la limigitaj kadroj de scio postulata en la porkomencantaj kursoj. La Esperanta poezio, la scienca kaj beletra literaturo en la Internacia Lingvo kaj ankaŭ la Esperanta parolarto povos vere impone ekflori, kiam la ĝenerala lingvonivelo de la esperantistoj altiĝos je almenaŭ kelkaj ŝtupoj. Vane la Esperanta oratoro majstras la lingvon, se la publiko, ne konante ĝin sufiĉe, ne povas sekvi liajn pensojn nek ĝui la delikatajn nuancojn! De la Esperanta oratoro oni postulas, ke li bone kaj korekte parolu, sed de la Esperanta publiko oni postulas, ke ĝi aŭdu bone kaj korekte. Kelkfoje oni riproĉas al Esperanta oratoro, ke «li parolas tro rapide». Kutime tio ne estas vera. La vero estas, ke la publiko «aŭdas tro malrapide»!
La scio de la Internacia Lingvo devas esti adekvata al tiu de la gepatra literatura lingvo. La ĝenerala kulturo kaj la speciala klereco de ĉiu persono parolanta Esperanton, devas respeguliĝi en la Internacia Lingvo proksimume same tiel, kiel ĝi respeguliĝas en la gepatra lingvo. Ĝi estas unu el la antaŭkondiĉoj de bona, grandskala evoluo de la esperantlingva parolarto! Se — pro la kaŭzoj jam pritraktitaj — oni ne povas atingi, ke ĉiuj konu same bone la lingvon, ke la individua vortprovizo estu identa al la komuna, al la ĝenerala vortprovizo de la tuta lingvo, oni povas kaj devas postuli, ke ĉiu unuopa esperantisto sciu aŭ klopodu scii la Internacian Lingvon same bone, kie1 sian propran gepatran lingvon. Ĉar ĝi ne estas «fremda» en la ordinara senco de la vorto. Por la esperantistoj ĝi devas esti same tiom — se ne same tiel — kara kaj proksima, kiom la hejma dialekto aŭ la gepatra literatura lingvo.
Supozante, ke estas atingita sufiĉa relativa homogeneco de la publiko — relativa tial, ĉar ĉiam la homogenecon oni devas rilatigi al konkreta parolado — ni plue ekzamenu la karakteron de la publiko.
Oni facile komprenas, ke malgraŭ la relativa homogeneco, la publiko konsistas el diversaj kaj malsamaj elementoj. La tasko de la oratoro estas observi la publikon, palpi, por tiel diri, ĝian pulson, rimarki ĝiajn reagojn, trovi tiun larĝan vojon, laŭ kiu li povos plej facile konduki la grandan plimulton al la dezirata celo. Tasko tre malfacila! Sed tasko, kiun povas realigi bona, vera oratoro. La personoj, kiuj legas siajn paroladojn, estante ligitaj al la antaŭe preparita teksto, povas nek observi la publikon libere, nek ili povas — eĉ se de tempo al tempo ili sukcesas ŝtelĵeti rapidan rigardon al la aŭskultantaro — adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj. Nur vera oratoro, kiu kreas la formon de la parolado antaŭ la publiko, kapablas tuj reagi ne nur al eventualaj rimarkoj de la publiko, sed ankaŭ al neeldiritaj respondoj. Vidante, ekzemple, ke la tuta publiko bone komprenis lian penson, li ne plilaltigos ĝin, sed tuj pasos al la sekva penso. Sed, se la oratoro rimarkas, ke parto de la publiko ne komprenis lin, li aldonos novajn frazojn, per kiuj li komprenigos pli bone sian ideon. Se li vidas, ke iu ideo tre entuziasmigas la aŭskultantojn kaj se li scias, ke ĝuste tiu ideo estas por li grava saltobreto por la plua malvolvo de la parolado, li povos pritrakti ĝin pli larĝe ol li pensis.
Tiamaniere la oratoro, parolante kaj samtempe esplorante la publikon, baldaŭ trovos la plej oportunan linion, kiu pleje respondas al la intelekta nivelo de la publiko. Precipe en la enkonduko de la parolado li devas multe observi kaj, se necese, eĉ iom longigi la enkondukon por trovi la plej taŭgan, la veran mezuron de la parolado. Poste, trovinte tiun mezan linion, li evoluigos siajn pensojn ne malproksimiĝante tro de ĝi. Liaj pensoj ĉiam pli kunligos la aŭskultantojn, tiel ke ili, nerimarkite, fariĝos unu tuto. Eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi. La oratoro havos tiam antaŭ si ne multajn unuopajn personojn, sed unu solan personon, la publikon. Al ĝi li parolas, al ĝi li direktas siajn pensojn. Nur escepte, pro apartaj kaŭzoj (rimarkoj aŭ aliaj reagoj de unuopuloj, ebla nesufiĉa kompreno fare de pluraj personoj k.s.), li turnos sin al unuopaj personoj aŭ al grupetoj da personoj.
La meza linio, la meza nivelo de la parolado ne respondas al ia matematike meza intelekta nivelo de la publiko. Ĝin determinas pluraj jam menciitaj faktoroj. Ĝin determinas ankaŭ alia tre grava faktoro: la t.n. gravuloj aŭ eminentuloj.
Preskaŭ ĉiam inter la aŭskultantoj troviĝas unu aŭ pluraj aparte elstaraj personoj, kiuj ludas certan rolon en la urbo, en la lando, en difinita scienca, faka, kultura, arta aŭ alia medio. Oni ne povas abstrakte diri kiuj estas la eminentuloj. Iuj personoj estas eminentuloj en ĉiuj okazoj, aliaj estas eminentuloj nur en difinitaj medioj. El retorika vidpunkto estas grava la eminenteco, la graveco de iuj personoj por la konkreta parolado, konsidere la konkretan temon. Iu laborista gvidanto estas, ekzemple, eminentulo, se la publiko konsistas el laboristoj kaj se la parolado pritraktas laboristan problemon. Sed tiu sama persono povas ne esti eminentulo en kunveno de sciencistoj, al kiu oni parolas pri pure faka temo. Inverse, iu fama lingvisto estas eminentulo, se la parolado rilatas al lingvistika demando, sed tiu sama lingvisto povas ne esti eminentulo en laborista kunveno.
La eminentuloj kutime sidas en la unuaj vicoj. Ili estas rimarkataj ne nur de la oratoro, sed ankaŭ de la tuta publiko. La aŭskultantoj ne atentas nur la paroladon de la orataro, sed, tre ofte, ankaŭ la reagojn de la eminentuloj. Tiuj, per siaj afablaj ridetoj, per sia kapjesado, eĉ per laŭta aprobado multe helpas al la oratoro. Ili estas kvazaŭ atestantoj de la korekteco, ĝusteco kaj vereco de liaj asertoj. Aliflanke, la eminentuloj povas ankaŭ malhelpi la oratoron, montrante sian malaprobon rilate al la esprimitaj ideoj.
Bona oratoro ne neglektas la gravecon de la eminentuloj. Li konscias, ke ili povas multe kontribui al fortigo de lia pozicio. Tial la oratoro, de tempo al tempo, kvankam li parolas al la tuta publiko, turnas sian kapon al la lokoj, kie sidas tiuj gravaj personoj. Rigardante ilin rekte en la vizaĝon, li elvokas ĉe ili videblan aprobadon de siaj ideoj. La cetera publiko tion rimarkas kaj, kvankam ĝi, eble, ne komprenis tute bone la argumentadon de la oratoro, tamen ĝi akceptas liajn ideojn ĝuste tial, ĉar ilin akceptas tiel gravaj kaj eminentaj personoj. Tial la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en la plej signifaj partoj de sia parolado.
Kelkfoje la eminentuloj esprimas per sia sinteno dubon aŭ malaprobon. En tia okazo la oratoro devos plifortigi siajn argumentojn ĝis li atingos aprobon. Se la eminentuloj insiste rilatas malamike al oratoro, li provos ne plu turni sin al ili. Tiamaniere li eble atingos, ke ili restos indiferentaj. Se eĉ tio ne helpas, la oratoro estos devigata alpaŝi al la rekta atako de iliaj konataj tezoj aŭ opinioj, se li deziras savi sian paroladon kaj defendi siajn ideojn. La tuta atmosfero tiam akriĝos. Ekestos vera batalo inter la oratoro kaj la elstaraj personoj, kontraŭantaj lian opinion. La venko aŭ malvenko dependas de multaj cirkonstancoj, sed antaŭ ĉio de la lerteco de la oratoro. En ĉiu okazo li principe estas en pli bona pozicio. Tiu, kiu staras kaj parolas, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu sidas kaj aŭskultas. Tiu, kiu bone sin preparis, kiu serioze trastudis iun temon, estas ĉiam pli forta ol tiu, kiu ne agis tiel. Pri tio bone konscias ankaŭ la eminentuloj. Kutime, pro simpla ĝentileco aŭ pro sincera akceptado de la esprimitaj ideoj, ili montros sian aprobon ĉiam, kiam la oratoro ĵetos al ili bonvoleman rigardon. En plej malbona okazo ili restos neŭtralaj, eĉ se la parolado aŭ parto de la parolado ne plaĉas al ili. Nur tre malofte ili riskos montri sian malkontenton, ĉar ili scias, ke la oratoro povas ilin ataki, ridindigi kaj kaŭzi aliajn ĝenaĵojn al ili.