DEMONSTRATIVA PAROLADO estas tiu, kies ĉefa enhavo estas laŭdi, glori, soleni iun personon, iun eventon. Al tiu kategorio precipe apartenas diversaj funebraj paroladoj, panegiroj, tostoj, oficialaj alparoloj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj en solenaj okazoj, paroladoj farataj okaze de diversaj datrevenoj, inaŭguroj k.s.
JUĜEJA PAROLADO estis konsiderata de la antikvaj retoroj kiel la tria fundamenta kategorio. Tiu speco de parolado rilatas al akuzo aŭ al defendo antaŭ tribunalo.
La skizita divido de la antikvaj retoroj ne kontentigis la modernajn instruantojn de parolarto. Diversaj skoloj havis apartajn kriteriojn, pritraktis la paroladon el tiu aŭ alia vidpunkto, kaj, rezulte, dividis la paroladojn diversmaniere.
Plej ofte oni dividis ĉiujn paroladojn je kvar ĉefaj kategorioj, nome:
(a) POLITIKAJ PAROLADOJ, t.e. ne nur paroladoj farataj en parlamentoj aŭ en popolkunvenoj, sed ankaŭ ĉiuj tronparoladoj, proklamoj, paroladoj de ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj reprezentantoj ĉu okaze de solenaj akceptoj, ĉu en diversaj interŝtataj kongresoj, konferencoj, institucioj.
KATEDRAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj en lernejoj, universitatoj, preĝejoj, antaŭ la armeo, okaze de morto, geedziĝo aŭ en similaj cirkonstancoj.
JUĜEJAJ PAROLADOJ, kiuj estas farataj antaŭ diversaj kortumoj aŭ tribunaloj por akuzi aŭ defendi.
AKADEMIAJ PAROLADOJ, t.e. paroladoj, kiujn faras membroj de sciencaj akademioj. Tiu ĉi tipo de parolado evoluis precipe en Francio, kie ĝi fakte havis apartan karakteron. En la jaro 1640 Olivier Patru faris, okaze de sia elektiĝo al la Franca Akademio, specialan dankparoladon. La membroj de la Akademio estis tiel kontentaj, ke ili decidis devigi ĉiun novan membron eldiri similan paroladon. Longan tempon la paroladoj de la novaj membroj ĉiam rilatis al laŭdoj de la anstataŭigitaj membroj. Tiel ili ricevis tute apartan karakteron kun ĉiam sama enhavo. Poste oni enkondukis la kutimon eldiri paroladon okaze de la solenaj malfermoj de la Akademio. Ankaŭ tiuj paroladoj pritraktis ĉiam la saman temon: la utilecon de la akademioj. En la 18-a jarcento la direktoro de la Akademio, al kies kompetenteco apartenis la solenaj malfermoj, decidadis mem pri la enhavo de la malferma parolado. En la Franca Akademio oni faris en diversaj okazoj ankaŭ aliajn paroladojn. Ĉiuj ĉi paroladoj, inkluzive la raportojn pri la oratoraj kaj poeziaj konkursoj de la Akademio, kiel ankaŭ la raportoj pri la kandidatoj al diversaj premioj, apartenas al tiu speciala kategorio de paroladoj — laŭ la opinio de kelkaj retorikaj aŭtoroj.
Por povi taŭge klasigi la paroladojn, estas necese, antaŭ ĉio, trovi konvenan kriterion. Depende de la enhavo mem de la parolado, de la loko kie ĝi estas eldirata, de la persono kiu ĝin faras kaj de aliaj cirkonstancoj la parolado ricevas ian specialan karakteron. Tiu interna karaktero determinas grandparte la formon de la parolado. Kiel en ĉiu ajn arto, ankaŭ en la parolarto la ekstera formo ĝenerale harmonias kun la enhavo.
La retoriko estas la teorio de la parolarto. Ĝia ĉefa celo estas esplori la rilaton inter la enhavo kaj la formo, trovi la plej adekvatan eksteraĵon por difinita enhavo, akordigi la formon al la enhavo. Ŝajnas, do, ke la plej bona klasigo estas tiu, kiu prenas kiel kriterion la internan karakteron de la parolado. Kvankam ekzistas tiom da enhavoj, kiom da diversaj temoj, tamen inter ĉiuj ĉi eblaj enhavoj troviĝas trajtoj kiuj kunligas pli firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de la aliaj. Temas ĝuste pri tiuj esencaj, karakterizaj trajtoj, kiuj multflanke influas la formon.
El tiu vidpunkto, ĉiuj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj kategorioj: la profesiaj kaj la neprofesiaj paroladoj. Ĉiu el tiuj kategorioj havas plurajn subkategoriojn kaj al ĉiu el la subkategorioj apartenas po pluraj tipoj kun multnombraj apartaj nuancoj, kiuj distingigas ilin unu de la alia.
(a) LA PROFESIAJ PAROLADOJ estas kunligitaj inter si per tri ĉefaj trajtoj: la oratoro estas profesiulo, laŭ sia profesio li devas publike paroli; la temo estas faka, ĝi apartenas ĝuste al la profesio de la oratoro; la publiko konsistas ĉiam el difinitaj personoj, kiuj estas devigataj ĉeesti la paroladon, dum la pli larga publiko kutime estas ekskludita.
La profesiajn paroladojn povas fari nur oratoro, kiu havas apartajn kvalifikojn ĝuste por tiaspeca parolado. Aliflanke, la publiko ĉiam konas almenaŭ ĝis certa grado la fakon, al kiu apartenas la temo de la parolado. Tial la profesiaj paroladoj povas esti multe pli profundaj ol la neprofesiaj, pritraktantaj la saman temon. La oratoro tute ne devas atenti la hazardan nefakan publikon. Li parolas al difinita publiko, kiu devas posedi fakan scion, kaj li adaptas sian paroladon al lapostulata intelekta nivelo de la publiko. Kvankam, eble, tiu faka, profesia — por tiel diri — publiko estas tre malgranda (eble nur unu persono!), kvankam la nefaka publiko, ĉeestanta pro scivolemo aŭ pro alia kaŭzo, estas tre multnombra (ofta okazo dum gravaj procesoj), tamen la oratoro turnas sin ĉiam nur al la unua publiko, dum la duan li povas plene neglekti. Vera publiko, ja, estas nur la faka. La cetera publiko havas pli karakteron de personoj rigardantaj spektaklon ol de oratora publiko.
La homogeneco de la publiko estas grava karakterizo de ĉiuj profesiaj paroladoj. Tiu homogeneco postulas de la oratoro tre profundan konon de la temo tre bonan preparon. Sed ĝi ebligas al li esprimi sentime siajn pensojn: li ne estas devigata rezigni pri certaj ideoj aŭ pri certaj parolturnoj pro la nura risko fariĝi nekomprenebla. La oratoro vestas la enhavon en plej konvenan vortan vestaĵon. Lia stilo estas altnivela, liaj frazoj trafaj, liaj vortoj tre adekvataj al la ideo. Ĉio ĉi ebligas al la oratoro levi la paroladon ĝis la plej alta grado de enhava kaj forma perfekteco.
Al la profesiaj paroladoj apartenas pluraj subkategorioj, kiuj diferencas inter si multrilate:
(i) La scienca, instrua kaj eduka parolarto koncernas la paroladojn pri diversaj temoj, instruataj en lernejoj kaj universitatoj. Kutime la oratoro prezentas iun branĉon de scienco, filozofio, arto, politiko k.t.p. en serio da prelegoj aŭ lekcioj. En tiu okazo la unua prelego havas karakteron de enkonduka parolado, dum la ceteraj malvolvas sisteme la pensojn de la oratoro pri la koncerna temo aŭ fako. La paroladoj farataj en diversaj privataj lernejoj, vesperaj kursoj, klerigaj societoj kaj en similaj edukaj institucioj apartenas al tiu ĉi speco de paroladoj. Same tiel oni povas alkalkuli ĉi tien ankaŭ la paroladojn, faratajn en akademioj pri diversaj sciencaj, artaj, filozofiaj kaj aliaj temoj.
Se la parolado estas iom ĝenerala kaj populara, ĝi nomiĝas prelego. Se temas pri parolado farata en universitato, akademio, aŭ entute se temas pri supera instrua parolado, kiu havas pli grandan sciencan signifon, ĝi nomiĝas lekcio. La daŭro kaj de prelegoj kaj de lekcioj estas sufiĉe precize fiksita. Kutime, tiaspecaj paroladoj daŭras inter 40 minutoj kaj unu horo. Ankaŭ la formo estas sufiĉe tipa. La enkonduko de ĉiu nova prelego aŭ lekcio regule konsistas el mallonga resumo de la antaŭa parolado. Poste sekvas evoluigo de pensoj pri la temo aŭ pri parto de la temo jam antaŭe decidita surbaze de la ĝenerala plano por la tuta serio. Fine, la konkluda parto aludas al la enhavo de la sekva prelego aŭ lekcio. Tiamaniere la tuta serio estas sisteme kunligita, kaj unuopa parolado, kvankam ĝi prezentas — precipe se temas pri lekcioj — unuecan tuton, estas nur parto de grandega parolado, konsistanta el multaj prelegoj aŭ lekcioj.