Выбрать главу

(ii) La eklezia parolarto havas kiel enhavon diversajn religiajn temojn. La tasko de la oratoro estas konigi la religiajn verojn el vidpunkto de la koncerna religio, alkroĉi la kredantojn pli forte al la koncerna religio, stimuli ilian religian aktivecon, konvinki ilin pri la korekteco de la moralaj principoj apartenantaj al la koncerna religio k.s.

Tiu subkategorio de profesia parolado nomiĝas prediko. Ankaŭ la predikoj, same kiel la prelegoj kaj lekcioj, povas pritrakti ampleksan temaron, tiel ke pluraj sinsekvaj predikoj sisteme prilumas la tuton. En tiu okazo ĉiu el la sekvaj predikoj estas daŭrigo de la antaŭa prediko. La oratoro-predikanto faras, jam antaŭ la komenciĝo de la tuta serio, planon, laŭ kiu ĉiu unuopa prediko prilumas difinitan parton de la tuto.

La prediko estas farata en preĝejo aŭ en simila konvena ejo. La mistika agordo, kiun disradias ĉirkaŭ si la preĝejo, permesas al la oratoro uzi larĝajn gestojn, doni al la parolado multe da patoso. La temo mem ebligas al li direkti sin pli al la konscienco kaj al la koro, ol al la racio. Tial en la prediko la emocia flanko estas pli forta ol la intelekta. Dum la prelegoj kaj la lekcioj havas prefere karakteron deliberativan, la predikoj estas plejparte demonstrativaj.

La loko, la horo kaj la daŭro de la predikoj estas grandparte fiksitaj de la koncernaj religireguloj. Ĝenerale oni povas diri, ke la predikoj estas malpli longaj ol la lekcioj aŭ prelegoj. Plej ofte la predikoj daŭras kelkajn minutojn. Predikoj de duonhoro estas konsiderataj kiel sufiĉe longaj.

Kiam religio estas instruata en la lernejoj aŭ universitatoj, kiam entute la parolado koncernas iun religian temon, aŭ la fenomenon de religio kiel tia kun la celo instrui aŭ pridiskuti tiun temon, tiam la parolado ne havas karakteron de prediko, sed de prelego aŭ lekcio. Tiu fakto, kompreneble, influas la formon. La parolado adaptiĝas al la kutima daŭro de prelego aŭ lekcio, la patoso malgrandiĝas aŭ tute malaperas, la oratoro estas devigata uzi pli da argumentoj kaj malpli da emociaj elementoj.

(iii) La politika parolarto pritraktas plej diversajn problemojn de la publika vivo en kadroj lokaj, provincaj, ŝtataj kaj mondaj. Al tiu subkategorio de profesia parolarto apartenas paroladoj pri diversaj temoj, kiuj estas pridiskutataj en la lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, en la parlamentoj, en diversaj interŝtataj organizaĵoj, kongresoj, konferencoj, institucioj. La tronparoladoj de monarkoj en konstituciaj monarkioj, la proklamaj paroladoj de ŝtatestroj, la paroladoj de ambasadoroj kaj de aliaj ŝtataj reprezentantoj en diversaj oficialaj okazoj estas same politikaj paroladoj.

Inter la politikaj paroladoj estas distingeblaj du ĉefaj tipoj: a) paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita aŭ de apartaj reguloj aŭ de la kutimo kaj tradicioj; b) paroladoj formale nereguligitaj.

Al la unua tipo apartenas antaŭ ĉio la strikte diplomataj paroladoj. Ilian longecon, lokon de eldiro, manieron de titolado, eĉ ilian enhavon fiksis grandparte la kutimo. Ĉiu vorto havas apartan signifon. Eĉ pli, la tono, laŭ kiu la parolado estas eldirita, povas havi grandajn konsekvencojn. La oratoro konsiderante plej diversajn faktajn kaj personajn cirkonstancojn (la grandecon, forton kaj pozicion de sia ŝtato en la konkreta situacio, la gradon de la persono en kies nomo li parolas, kaj la gradon de tiu, al kiu li direktas sin, la konkretan celon de la parolado kaj similajn cirkonstancojn), adaptas la formon de sia parolado al la reguloj precize antaŭviditaj por tia kazo. Li, do, devas bone koni tiujn regulojn aŭ, se li estas novulo, li nepre devas plej detale informiĝi pri ili. Sian paroladon li faros ĝuste tiel, kiel poslulas la konkreta situacio. La oratoro, kiel oni vidas, ne devas esti granda pensulo por eldiri tiaspecan paroladon! Temas, ja, nur pri skemo ĉiam sama por la sama okazo.

Al tiu tipo apartenas precipe ankaŭ la tronparoladoj.

La dua tipo estas ofte reguligita, sed nur ĝis certa grado, de internaj regularoj, koncernantaj la funkciadon de la koncerna organismo. Tiel, ekzemple, la internaj regularoj de lokaj aŭ provincaj konsilantaroj, de parlamentoj, de diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj, de interŝtataj kongresoj aŭ packonferencoj, de ĉiu alia ŝtata aŭ interŝtata organismo, kutime antaŭvidas kiu rajtas paroli, kiam oni rajtas paroli, eĉ kiom oni povas paroli seninterrompe. La oratoro, kompreneble, devas obei tiujn regulojn, sed li devas ankaŭ atenti, ke la reguloj ne estu misuzataj kontraŭ lin. Tial estas necese, ke li konu ilin bonege. Li devas scii sian rajton por povi ĝin defendi ĉiam, kiam la cirkonstancoj tion postulas de li. La partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton paroli, eslas kutime tre ĝeneralaj kaj elastaj. Ili lasas al la oratoro grandan liberecon kaj koncerne la enhavon kaj koncerne la formon de la parolado. En ĉiu okazo, ili ebligas al la oratoro en demokrataj organismoj eldiri senĝene sian tutan penson. Li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj, kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn. Male, li povas libere esprimi sin. La forto de lia parolado dependas nur de li mem, de lia intelekta kapablo, de lia oratora talento kaj retorika instruiteco.

La politikaj paroladoj formale nereguligitaj povas esti tre mallongaj, sed ili povas daŭri ankaŭ plurajn horojn, aŭ plurajn tagojn. Kelkfoje la parolado finiĝas post kelkaj minutoj. Alian fojon estas necese paroli multajn horojn por eldiri ĉiujn argumentojn. Ekster tiu kazo, oni povas intence trolongigi la paroladon kun la celo malfunkciigi la laboron de la koncerna organismo. En la parlamentoj, la oratoroj de la opozicio, dezirantaj malakceptigi iun projekton de la registaro, parolas dum pluraj tagoj, aŭ eĉ dum monatoj kun la sola celo malhelpi la laboron de la parlamento kaj tiel malebligi la akcepton de la nedezirata projekto. Estis oratoroj, kiuj famiĝis pro sia kapablo paroli tre longe. Kelkaj el ili povis seninterrompe paroli horojn kaj horojn. Post mallonga paŭzeto ili kapablis rekomenci novan plurhoran paroladon. Tiaj longaj paroladoj estas forta armilo de obstrukco.

La politikaj paroladoj estas aŭ demonstrativaj aŭ deliberativaj. La unua tipo havas plejparte demonstrativan karakteron; la dua, ĵus priparolita, havas ofte karakteron deliberativan. La politikaj paroladoj, se ili estas iom longaj kaj se ili celas konvinki, estas nomataj diskursoj.

(iv) La juĝeja parolarto ampleksas la paroladojn, faratajn antaŭ la juĝistoj por defendi aŭ por akuzi. Oni akuzas aŭ en propra nomo aŭ en la nomo de la ŝtato aŭ en la nomo de sia kliento. Oni defendas aŭ sin mem aŭ la aferon de sia kliento.

En ĉiu okazo bona kono de la juro estas antaŭkondiĉo de bona juĝeja parolado. Tial en la granda plimulto de ŝtatoj la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj.

La daŭro de la juĝejaj paroladoj dependas de la graveco de la proceso. Ju pli grava estas la proceso, des pli longa povas esti la parolado. En tre grandaj procesoj aŭ en la procesoj antaŭ la Internacia Kortumo, aŭ antaŭ alia internacia tribunalo aŭ arbitracia juĝantaro, la paroladoj povas daŭri eĉ plurajn tagojn.

La juĝejaj paroladoj distingiĝas de la aliaj specoj ne nur per la aparta enhavo, sed ankaŭ per la fakto ke la parolado estas grandparte reguligita de la leĝo kaj kondiĉita de la tuta jura sistemo. Ofte la leĝo precize antaŭvidas kiujn demandojn devas tuŝi la oratoro kaj kiujn demandojn li ne rajtas priparoli en sia parolado. La oratoro, pledanta antaŭ la juĝistaro, nepre devas observi tiujn preskribojn.