Ĉiu juĝeja parolado, senkonsidere al apartaĵoj de la diversaj juraj sistemoj, devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj. Ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron. Por prezenti la faktojn, la oratoro utiligas diversajn pruvojn: atestantojn, opiniojn de ekspertoj, dokumentojn k.s. depende de la koncerna jura sistemo. El tiel fiksita fakta stato, la oratoro tiras difinitajn konkludojn, interpretante la juron konforme al la celoj de la defendata afero.
La interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej malfacilaj taskoj de juĝeja oratoro. Ankaŭ tiurilate diversaj juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado. Ekzistas interpretado gramatike formala, logika, analogia; ekzistas juraj sistemoj, kiuj permesas ĉiujn ĉi formojn de interpretado en ĉiuj aŭ nur en kelkaj kazoj, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas iujn formojn de interpretado. Same tiel ekzistas juraj sistemoj, kiuj allasas la juran teorion, la verdiktojn de superaj kortumoj, la preparlaborojn al iu leĝo, kontrakto aŭ al alia jura akto kiel helpilojn de interpretado, dum aliaj juraj sistemoj malpermesas la utiligon de tiuj helpiloj por interpreti iun juran regulon. Pro tiu diverseco, oni ne povas starigi abstraktajn regulojn pri jura interpretado por juĝeja oratoro. Ĉiu persono, kiu estas profesie devigata paroli antaŭ difinita juĝa organo, trastudu bone tiujn regulojn kaj utiligu ilin grandskale kaj ĉiuflanke en sia parolado.
La juĝejaj paroladoj estas nomataj pledoj.
(v) La soldata parolarto formas apartan subkategorion de profesiaj paroladoj. Tian paroladon ĉiam faras superulo al siaj subuloj kaj ĝi ĉiam traktas pri iu milita temo: kuraĝigo antaŭ la batalo, glorado de heroeco, instigo al pli energia lernado de la «metio» k.s.
Al soldatoj oni faras paroladojn en diversaj okazoj kaj cirkonstancoj. Plej ofte antaŭ bataloj, post venkoj aŭ malvenkoj, okaze de naciaj kaj armeaj festoj. La celo estas ĉiam la sama: levi la militistan spiriton! Tial — same kiel ĉe predikoj, nur kun alia celo — la medio estas aparte agordita por eksciti la spiritojn kaj por prilabori ilin konforme al la celo de la parolado: trumpetoj, klarionoj kaj tamburoj; muzikoj kaj fanfaroj; flagoj, emblemoj kaj insignoj; kanontondrado kaj bruado de sonorilaro; uniformoj kaj brilantaj armiloj…
La soldataj paroladoj estas karakterizitaj de mallongeco kaj koncizeco, el forma vidpunkto, kaj manko de argumentoj, el enhava vidpunkto. Kutime tiuj paroladoj havas nek enkondukon nek finon en formo de konkludoj. Ilin fakte anstataŭigas la tuta agordo de la medio. La ĉefparto ne konsistas el argumentado kaj pruvoj, sed el taŭgaj alvokoj, instigoj, stimuloj. La argumentoj cedas sian lokon al la ranga supereco de la oratoro kaj al la discipline deviga obeemo de la aŭskultantoj!
La soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n. tagordonoj. Kelkfoje tiuj tagordonoj, se ili estas eldiritaj de la supera komandanto, havas ankaŭ larĝan politikan signifon. En tiu okazo ili estas ne nur legataj de la malsuperaj estroj antaŭ la trupo, sed ankaŭ disaŭdigataj pere de radio al la tuta popolo. Pro manko de senpera kontakto inter la verkinto de la oratoraĵo kaj la aŭskultantoj, ne plu temas pri vera parolado. Fakte, multaj personoj funkcias kiel oratoroj, sed ili ne eldiras siajn proprajn pensojn: ili nur legas tion, kion alia persono skribis.
(b) LA NEPROFESIAJ PAROLADOJ diferencas de la profesiaj per la fakto, ke al ili mankas almenaŭ unu el la elementoj, kiuj distingas la profesiajn paroladojn. Se la oratoro estas profesiulo, se li parolas pri sia fako, sed se la publiko ne estas faka, temas pri neprofesia parolado. La oratoro povas esti fakulo en iu scienca, arta aŭ alia branĉo, sed li povas paroli pri temo, kiu ne koncernas rekte lian fakon. Ankaŭ en tiu okazo temas pri neprofesia parolado. Eĉ se tia parolado pri nefaka temo estus farita antaŭ publiko apartenanta al la sama profesio kiel la oratoro, tamen la parolado ne estus profesia.
Ĉiuj neprofesiaj paroladoj estas divideblaj je du ĉefaj subkategorioj: prelegoj kaj okazaj paroladoj.
(i) La prelegoj estas paroladoj pri kiu ajn faka temo, faritaj de profesia aŭ amatora fakulo, antaŭ nefaka kaj faka publiko. La prelegoj apartenas al eduka parolarto. La sola — sed tre grava — diferenco inter tiuj ĉi prelegoj kaj la prelegoj aŭ lekcioj farataj en lernejoj kaj universitatoj, troviĝas en la karaktero de la publiko. La profesiajn prelegojn kaj lekciojn ĉiam aŭskultas limigita publiko, konsistanta el personoj, kiuj pro kiu ajn kaŭzo estas devigataj aŭskulti la paroladon. La neprofesiaj prelegoj estas farataj al larĝa publiko, kiu povas konsisti nur el fakuloj, sed kiu povas konsisti ankaŭ el multaj nefakuloj aŭ eĉ nur el nefakuloj. Tiu fakto faras la prelegon pli populara.
La ejo en kiu okazas la prelego dependas de la temo. Prelegojn oni povas fari en lernejoj, en universitatoj, en apartaj ejoj destinitaj por publikaj paroladoj en la koncerna loko, sed oni povas ilin eldiri ankaŭ en teatro, kinejo, societejo, klubejo aŭ alia taŭga ejo. La elekto de la ejo, same kiel la elekto de la medio al kiu oni sciigas la prelegon, grave influas, kiel pritraktite, la konsiston de la publiko.
Ankaŭ la daŭro de la prelego dependas de la temo. Kutime la prelego daŭras 40 minutojn ĝis unu horo. La plej taŭga longeco estas tiu de prelego daŭranta proksimume 50 minutojn.
(ii) La okazaj paroladoj estas farataj en plej diversaj cirkonstancoj. Okaze de geedziĝo, morto, naskiĝo, fino de iu laboro, inaŭguro, malfermo de kongreso aŭ konferenco, festo k.s. oni kutimas eldiri laŭdparoladojn. Ĉiam temas pri tipe demonstrativaj paroladoj, diference de la prelegoj, kiuj enhavas multajn deliberativajn trajtojn.
La okazaj paroladoj havas kiel temon la laŭdon de iu persono, de iu ideo, de iu institucio aŭ movado.
Se la laŭdo koncernas mortinton, oni parolas pri funebra parolado aŭ pri funebra oracio. Longa, solena laŭda parolado nomiĝas panegiro. Paroladeto farata dum festeno, kun samtempa propono pri trinko je honoro aŭ je sukceso de iu persono aŭ de iu ideo, nomiĝas tosto. Paroladoj farataj en diversaj aliaj okazoj ricevas sian nomon plej ofte konforme al la celo de la parolado. Tiel, ekzemple, al parolado, per kiu oni malfermas kongreson aŭ konferencon, oni donas la nomon malferma aŭ inaŭgura parolado. La ĉefa parolado de iu solenaĵo nomiĝas festparolado. La parolado, per kiu oni salutas kunvenon, estas salutparolado.
La okazaj paroladoj devas esti tre koncentrigitaj al la elektita temo. Laŭ la diversaj cirkonstancoj, ili estas pli aŭ malpli longaj, sed la oratoro ĉiam klopodu esti kiom eble plej mallonga kaj des pli dinamika en la esprimo. Li memoru, ke la aparta okazo, pro kiu oni faras la paroladon, ĉiam kreas certan agordon. Tial ne estas necese fari longan enkondukon por formi ĉe la aŭskultantoj spiritan preparon al la ĉeftemo. La oratoro nur klopodu harmoniigi la stilon kaj tonon de sia parolado al la jam ekzistanta spiritostato de la aŭskultantoj.
La enhavo mem de okaza parolado, la aparta soleneco, kiun kaŭzas la momento kaj la ekstera medio, postulas de la oratoro pli da patoso en la voĉo kaj en la gestoj ol kiom estas konvena en aliaj tipoj de parolado. Ju pli ekscita, ju pli solena estas la momento, des pli patosa povas esti la parolado. Ĝia alta stilo, la noblaj pensoj esprimitaj per elektitaj frazoj, la voĉo modulita laŭ la enhavo, kaj la gestoj konformaj al la grandeco de la okazo — ĉio ĉi ne nur harmonias kun la soleneco, sed ankaŭ kontribuas al ĝia pligrandigo.
2. Paroladpartoj
La parolado — ni jam diris — estas ordigita evoluigo de pensoj. Ĝi estas artaĵo. Kiel ĉiu arta verko, ankaŭ la parolado konsistas el pluraj partoj, el multaj detaloj. Ĉiu parto, ĉiu periodo esprimiĝas en la tuto kaj pere de ĝi, sed samtempe perdiĝas, fandiĝas en la pleneco de la verko, kontribuante al ĝia beleco kaj grandeco.