Выбрать главу

Izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti interesa kiel fragmenta studobjekto. Ĝi ankaŭ povas havi ian belecon en si mem. Tamen, nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro. Kaj samtempe, ĝuste tiu proporcia harmonio de ĉiuj partoj kaj partetoj perdigas al la detalo ĝian propran individuecon, kiu transplantiĝas en la superan individuecon de la arta verko.

Unusola ŝtoneto — kvankam tre bela; unusola muzika frazero — kvankam tre agrabla, ne faras la belecon de mozaiko, de simfonio. Sed ankaŭ tiuj verkoj ne estas imageblaj sen arte ordigitaj ŝtonetoj kaj frazeroj.

Se arta tuto ne povas ekzisti sen detaloj, ankaŭ la detaloj ne povas esprimiĝi ekster la tuto. Nur tuto el detaloj kaj detaloj en tuto prezentas artaĵon.

La brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono; ĉiu faceto ricevas sian nuancan belecon de la komuna brilo. La parolado estas monumento farita el sonoj kaj tonoj, el vortoj kaj frazoj, el periodoj kaj partoj. Ĉiu ero havas sian lokon, sian rolon, sian signifon en la supera unuo: sono kaj tono en la vorto, vorto en la frazo, frazo en la periodo, periodo en la parto. Ĉiu el ili alportas sian forton kaj sian belon al la forto kaj belo de la tuto. Sed ilia propra forto kaj belo konsistas ĝuste en la reciproka rilato kaj en la rilato al la tuto. Fortigante, ili mem fortiĝas. Vivigante, ili mem viviĝas. Artigante, ili mem artiĝas.

Estas, do, necese ne nur zorge prilabori ĉiun parton kaj parteton de la parolado, sed ankaŭ taŭge kunligi ilin kaj atenti al iliaj proporcioj.

Laŭ la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses fundamentaj partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto, konkludo.

En la enkonduko la oratoro prezentas sin, klopodas ekinteresigi la publikon pri la temo kaj havigi al si ĝian bonvolemon. Tiun parton la antikvaj latinaj retoroj nomis «exordium».

La dua parto — la anonco — konsistas el klara kaj preciza antaŭsciigo pri la tuta enhavo de la parolado. En tiu parto oni prezentas al la publiko la planon de la parolado, tiel ke la aŭskultantoj povu tuj ekscii kiujn demandojn la oratoro priparolos. Tiu parto estis nomata «enunciatio».

La tria parto, nomata ekspono, enhavas la rakontadon de la fakta stato. La oratoro laŭvice prezentas unu fakton post la alia. Tiu ĉi parto havis la nomon «narratio » «espositio » en la verkoj de la antikvaj instruantoj de parolarto.

La kvara parto — la persvado — estis konsiderata kiel la plej grava. En ĝi la oratoro pruvas siajn antaŭajn asertojn, argumentas favore al la defendata afero, konvinkas pri la praveco de sia starpunkto. Tial la klasika retoriko ĝin nomis «persuasio».

En la sekva, kvina, parto la oratoro refutas la argumentojn de la kontraŭulo, malfortigas aŭ nuligas liajn pruvojn, kontraŭas al liaj postuloj. Tiu parto nomiĝis «refutatio».

Fine, en la sesa, konkluda parto, iam nomita «peroratio», la oratoro postulas la akcepton de sia tezo kaj per emociaj vortoj, kies celo estas venki la lastan kontraŭstaron, konkludas sian paroladon.

Tiu divido de la parolado ŝajnas taŭga ankaŭ hodiaŭ por iuj tipoj. Precipe la politika kaj la juĝeja parolartoj povas bone ĝin utiligi kiel bazan modelon. Tamen, oni ne povas diri, ke ĉiu parolado nepre devas havi ĉiujn ĉi partojn, nek ke ili devas sekvi unu la alian precize laŭ la supra skemo.

En multaj paroladoj — ekzemple en ĉiuj tostoj, panegiroj, oracioj kaj en aliaj okazaj paroladoj — mankos tute certe la anonco kaj tre verŝajne la refuto. En tiaj paroladoj ankaŭ la ekspono en la klasika senco de la vorto ofte ne trovas lokon, aŭ ĝi estas tute mallonga. En la prelego, male, la ĉefan lokon okupas la ekspono kaj eventuale la persvado; dum la refuto kelkfoje ludas nenian aŭ preskaŭ nenian rolon. La prediko konsistas ĉefe el persvado, sed tiu persvado utiligas pli la argumenton de la aŭtoritato ol la aŭtoritaton de la argumento! La samon faras la soldata parolarto.

La tipa parolado, kiu kutime havas la ses klasikajn partojn, estas la pledo. Sed ankaŭ en pledo oni povas ellasi la anoncon kiel apartan eron, dum la eksponon, la persvadon kaj la refuton oni povas ankaŭ intermiksi, se tio estas pli konvena. En tiu okazo la oratoro prezentas unu fakton, donas pruvojn pri ĝi, refutas la argumentojn de la kontraŭulo, konkludas; poste li faras la samon, laŭvice, pri la aliaj faktoj.

Oni povas agi ankaŭ alimaniere, nome tiel, ke unue oni eksponas ĉiujn faktojn kaj poste sekvas la argumentado kaj kontraŭargumentado en formo de persvado kaj refuto.

Kelkfoje estas necese tuj argumenti kaj kontraŭargumenti pri unuopa fakto, rezervante al si la finan argumentadon kaj refutadon pri la tuto de la fakta stato al posta parto de la parolado. Alian fojon oni povas en la ekspono prezenti ĉiujn faktojn kaj intermiksi nur la persvadon kaj la refuton, tiel ke unu argumenton tuj sekvu la atako al la kontraŭargumento. Ĉio ĉi dependas de la situacio kaj de la oratora kapablo adapti la formon al la konkretaj bezonoj de la parolado.

Restas, do, kiel nepre necesaj partoj de ĉiu parolado: la enkonduko, la ĉefparto kaj la fino.

La enkonduko (I) havas pluroblan signifon. Antaŭ ĉio, per ĝi la oratoro prezentiĝas al la publiko, la konversacio komenciĝas, la kontakto stariĝas. Tiu unua renkontiĝo inter la oratoro kaj la publiko estas tre grava por la plua sekvo de la parolado. De ĝi multe dependas la tuta sukceso. Tial la oratoro devas multe atenti al la enkonduko, ellabori ĝin plej detale, antaŭvidi diversajn situaciojn kaj, eventuale, prepari eĉ plurajn variantojn. Bona starto estas antaŭkondiĉo de sukcesplena celatingo.

Per la enkonduko la oratoro altiras la publikon al la temo de la parolado. Li klopodas kapti ĝian bonvolemon, ĝian inklinon al sia persono en la intereso de la priparolata afero. Ambaŭ celojn li atingas per konvena titolado kaj per la enhavo mem de la enkonduko.

La titolado estas mano, kiun la oratoro salute etendas. Oni bone atentu, ke ĝi ne vangofrapu! Kaj vangofrapi ĝi povas ne nur per sia bruteco, sed ankaŭ per troa intimeco aŭ flatemo. Diri al gekamaradoj «viaj sinjoraj moŝtoj» ne estas malpli ŝoke ol titoli altrangulojn per «karaj amikoj».

La titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado kaj al la rilato inter la oratoro kaj la publiko. En kamaradeca, amikeca kunveno taŭgas la titoloj «geamikoj, gekamaradoj». En fakula kongreso, en akademio kaj universitato, oratoro science samranga aŭ havanta pli altan rangon, povas uzi la titolon «gekolegoj». Sed, se li ne estas almenaŭ samranga, li titolas per «sinjorinoj kaj sinjoroj» aŭ «sinjoroj profesoroj» aŭ simile. Por la milita superulo la publiko estas la «soldatoj, suboficiroj kaj oficiroj» depende de la konsisto. La predikanto direktas sin al «karaj gekredantoj» aŭ al «fratoj per Kristo» aŭ simile laŭ la kutimo de la koncerna religio. La advokatoj kaj prokuroroj parolas antaŭ la «alta tribunalo», antaŭ la «sinjoro prezidanto kaj alta juĝistaro» k.s. La diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al diversaj altranguloj en diversaj situacioj. En politikaj paroladoj oni multe uzas la titolojn «civitanoj», «geamikoj». Al esperantista publiko oni ofte donas la titolon «gesamideanoj». Kelkaj tion faras eĉ parolante nacilingve. Tio impresas mistike, sektisme. Oni evitu ĝin! Kaj oni neniam titolu neesperantistojn per tiu vorto.

Se la kunveno estas prezidata, se ĉeestas eminentuloj, estas bone aparte titoli la prezidanton, aparte la eminentulojn, aparte la ceteran publikon. Plue, se la publiko konsistas el diversaj elementoj, pli kaj malpli proksimaj al la oratoro, oni povas ĝin duoble aŭ trioble titoli, tiel ke ĉiu grupo estu tuŝita, sed ke la plej intima estu titolita ĉe la fino. Tia titolo, ekzemple, estas: «Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Geamikoj! Gekamaradoj!».