Выбрать главу

La arkitekta konstruo de la ĉefparto montras la intelektan forton kaj la artan talenton de la oratoro. Bona divido de la ĉefparto en partojn, punktojn, erojn; bela proporcio inter ili; ilia samtempa kunligiteco — jen la kvalitoj de bona ĉefparto.

La fino (III) estas la konkluda parto de la parolado.

Konkludojn oni povas fari ankaŭ en la ĉefparto. Post ĉiu pritraktita punkto kelkfoje, post ĉiu unuopa parto tre ofte! Tiuj konkludoj estas saltobretoj al la sekva punkto, al la sekva parto. La fina konkludo havas alian signifon. Ĝi ne preparas novajn konkludojn, sed ĝi resumas ĉiujn antaŭajn kun la celo definitive decidigi la publikon favore al la priparolita afero.

La ĉefkonkludo povas ankaŭ troviĝi ĉe la fino de la ĉefparto. Ĝi povas eventuale esti sekvata de plua parteto. En tiuj okazoj, kompreneble, la ĉefkonkludo ne apartenas formale al la fino sed al la ĉefparto.

La fino estas la plej emocia parto de la parolado. Eĉ se dum la antaŭaj partoj la oratoro direktis sin preskaŭ ekskluzive aŭ prefere al la intelekto, nun li turnas sin antaŭ ĉio al la sentoj aŭ nur al ili. Bone preparinte la spiritojn en la ĉefparto, li pasas al la lasta saltatako por doni la decidan baton, por venkigi sian ideon.

La interna forto de la fino respeguliĝas en la formo. La voĉo de la oratoro esence ŝanĝiĝas koncerne intensecon, altecon kaj koloron. Liaj gestoj — depende de la paroladkaraktero — estas aŭ tre larĝaj, aŭ ili povas tute malaperi. Lia sinteno kaj la tuta alte levita tono de la parolado klare antaŭdiras la baldaŭan lastan vorton.

Same kiel en muzika verko oni antaŭsentas la finan akordon, tiel same en bona oratoraĵo oni antaŭsentas La finan frazon. Plue, same kiel en la spiritoj de la publiko, aŭskultanta grandan simfonion ekestas aparta, nobla, apenaŭ retenebla ekscito de sentoj, vipataj de la finaj sonondoj, tiel same la oratora publiko, superŝutata de altstilaj frazoj anoncantaj la finon, troviĝas en stato de tordita animstreĉiteco. Kaj — ankoraŭfoje same — post la lasta akordo, post la lasta frazo, la kontenteco pro la prezentita arta kaj intelekta ĝuo, la subita malstreĉiĝo de nervoj senŝarĝiĝas en aparta jubilo, en spontana aprobo.

Simile al la enkonduko, la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte. Estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke — laŭ la cirkonstancoj — oni povu elekti la plej taŭgan, aŭ eluzi plurajn sinsekve, aŭ improvizi novan finon el ilia kombino.

Kutime la fino konsistas el du partoj. Tute mallonga resumo de la antaŭaj konkludoj, kiuj kune rezultigas la ĝeneralan, ĉefan konkludon, formas la ponton inter la ĉefparto kaj la fino. El formala vidpunkto tiu ĉefkonkludo prefere apartenas al la fino ol al la ĉefparto. Sed kelkfoje ĝi troviĝas antaŭ alia parteto de la ĉefparto kaj en tiu okazo ĝi ne povas, kompreneble, aparteni al la fino.

La dua parto de la fino estas regule emocia alvoko — rekta aŭ malrekta — al akcepto de la esprimitaj ideoj. La lasta frazo estas la plej forta, kaj la tono laŭ kiu ĝi estas eldirita, evidente montras, ke la parolado finiĝis. Malbona estas la kutimo de kelkaj oratoroj fini la paroladon per vortoj, kiuj rekte indikas la finon. Ne estas bone diri «mi finis», aŭ «mi diris», aŭ «mi dankas vin», aŭ simile, kvankam en kelkaj okazoj ankaŭ tio estas ebla. Bona oratoro sentigas la finon de la parolado, sed ne anoncas ĝin formale! Nur la personoj, kiuj fakte ne scias fini, utiligas tiun primitivan rimedon por iel meti la finan punkton.

Ne malofte okazas, ke la oratoro devas rezigni pri la antaŭe preparita fino. Iu aparta okazaĵo en la ejo, iu feliĉa ideo kaŭzita de ia medio, iu bona penso elvokita de la paroladfluo mem, trenas lin al fino eble pli bona ol la preparita. La oratoro devas fulmrapide decidiĝi ĉu kapti tiun novan ideon por la fino de sia parolado kaj rezigni pri la preparita fino, aŭ agi inverse, aŭ — pesinte la du ideojn — utiligi eventuale ambaŭ, tiel ke la pli forta estu la lasta.

Okazas ankaŭ, ke antaŭ la eldiro de ĉio antaŭvidita por la ĉefparto, estas necese fini la paroladon. Pro diversaj kaŭzoj la oratoro povas esti devigita grandigi la enkondukon, pritrakti pli detale kelkajn punktojn, doni neantaŭviditajn eksplikojn, respondi al rimarkoj k.s. Ĉio ĉi povas tiom longigi la paroladon, ke la oratoro devas ĝin fini pli frue, rezignante pri multaj bonaj ideoj kaj fortaj argumentoj antaŭpreparitaj. Tiu rezigno postulas kuraĝon! Ĝi estas unu el la konsistaj ecoj de la oratora kuraĝo. Se li vidas, ke la plua daŭrigo, pro la troa longeco, povus endanĝerigi la tuton, li prefere finas la paroladon tuj.

Kelkfoje la oratoro povas ankaŭ en tiaj okazoj alglui la preparitan finon al la jam eldirita ĉefparto, sed ofte estas pli bone improvizi novan finon, kiu estas pli konforma al la ideoj fakte esprimitaj en la parolado.

Estas menciinda ankoraŭ unu kazo de antaŭtempa fino. La ardo de la parolado povas tiom entuziasmigi la publikon, ke ĝi neatendite ekaplaŭdas. Se tio okazas komence aŭ meze de la ĉefparto, la oratoro ricevas apogon por la plua daŭrigo. Sed se la publiko tondre ekaplaŭdas en la finaj partoj, la oratoro rapidege pripensu ĉu tio ne povus prezenti pli bonan finon ol kia estis la preparita. Bona oratoro, al kiu ŝajnas, ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas pri ĝi.

Ĝenerale, la fino povas konsisti el pluraj, laŭgradaj finfrazoj, same kiel muzika verko povas havi kelkajn finakordojn, el kiuj ĉiu povus principe esti la fina, sed fakte signifas nur preparon post nova, pli impresa akordo. Grava estas la gradacio. La sekva frazo estu ĉiam pli forta ol la antaŭa. La plej impresa nepre estu la lasta. Ĝi devas elvoki aprobon. Se ankaŭ la antaŭaj elvokas ĝin, des pli bone.

La longeco de la fino respondas al la daŭro de la tuta parolado. Kutime la fino estas iom malpli longa ol la enkonduko. Ĝi povas konsisti eĉ el ununura forta frazo. Precipe la antaŭtempaj, subitaj finoj estas tre mallongaj.

En la parolado de Brutus (vidu la Aldonon) oni povas bone distingi la enkondukon (I), la ĉefparton (II) kaj la finon (III).

La enkonduko (I) konsistas el du partoj: titolado (A) kaj alvoko al atento (B). Ĝi ne havas anoncon. Ĝi tekstas:

A: Romanoj, samlandanoj kaj amikoj!

B: Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu!

La ĉefparto (II) estas unueca, sed ĝi enhavas tri punktojn:

1) la personan rilaton de Brutus al Cezaro;

2) la rilaton de Brutus al patrolando;

3) la pravigon de la mortigo en la intereso de la respubliko, malgraŭ la persona amikeco de Brutus al Cezaro.

La fino (III) konsistas el du partetoj. En la unua Brutus resumas la antaŭan paroladon per la ideo, ke nun ĉiu vivos bone kaj libere en la respubliko. En la dua parteto, treege forta, Brutus deklaras sin preta mortigi sin mem, kiam la patrolando postulos tion de li. La fino tekstas:

A: Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio, kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton de lia morto: rolon en la respubliko — kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.

B: Nun mi foriras, sed sciu: kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia patrujo postuli mian morton.

La skemo de tiu paroladeto estas, do, jena:

La enkonduko estas iom pli longa ol la fino, dum la ĉefparto konsistas el tri punktoj forte kunligitaj unu al la alia: amo al Cezaro, ankoraŭ pli forta amo al patrolando, do morto por Cezaro! La dua punkto estas la plej grava. Ĝi pravigas la mortigon. Tial Brutus donas al ĝi la plej grandan atenton. Li interplektas ĝin ankaŭ en ĉiu frazo de la unua punkto, krom en la unua frazo.