Выбрать главу

La neŭtraleco, plue, signifas, ke en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto, al neniu alia movado, al neniu fremda ideologio. Kiel esperantistoj ni estas memstaraj kaj sendependaj kaj ni iras nian propran vojon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni estas indiferentaj rilate al la okazaĵoj en la mondo. Ni tre bone scias, ke la Internacia Lingvo povas grandskale prosperi nur en kondiĉoj de libereco kaj de amikecaj rilatoj inter la popoloj. Aliflanke ni ankaŭ scias, ke unu el la plej fortaj motoroj por la progresigo de tiu nobla idealo estas ĝuste la Internacia Lingvo.

Tial ni entuziasme salutas la liberecon kaj la interpopolan fratecon!

Tial ni kondamne levas nian voĉon kontraŭ la sklavecon kaj la militon!

Tial ni protestas pro la malpermeso de la Internacia

Lingvo, tute egale de kiu flanko ĝi venas!

* * *

La 35-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en epoko tre streĉita, preskaŭ uragana. Pezaj, grizaj nuboj pendas super ni. Malordo regas la aferojn, konfuzo regas la ideojn.

En tiaj cirkonstancoj ankoraŭ pli elsaltas la graveco de nia Kongreso. Ĝi estas vera ekbrilo en mallumo, diamanto en nigra marĉo, radio de optimismo en la ĝenerala pesimismo!

Ankoraŭfoje ni montru al la mondo la perfektecon de nia lingvo! Ni pruvu al ni mem kaj al ĉiuj, kiuj volas vidi kaj aŭdi, kioma estas la idea, paciga forto de la Internacia Lingvo, kioma estas ĝia kultura valoro!

La 35-a Universala Kongreso estu granda, impona manifestado ne nur por la neŭtrala tuthoma lingvo, sed ankaŭ por la homeco!

Al ni ĉiuj ĝi donu freŝan energion, por ke ni povu ankoraŭ pli unuece, ankoraŭ pli konvinke, ankoraŭ pli ofereme daŭrigi la vojon al la fina celo, en la intereso de interkompreniĝo ne nur buŝa, sed ankaŭ kaj precipe mensa, kora, spirita de ĉiuj bonintencaj, vere progresemaj homoj!

(Indekso)

La «Indekso» estas forigita el ĉi tiu bitlibra eldono, unue, ĉar la paĝonumeroj malmulte sencas en fleksformata prezento, kaj due, ĉar bezonatan nomon oni povas pli facile trovi per la serĉilo de sia bitlibrolegilo.

Redaktoro de la Fikŝenbuka eldono